Wednesday 21 August 2013

TEMPLO ATEISMA


(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Aŭgusto/Septembro 2013) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )

Planoj por la konstruado de templo por ateistoj meze de la kvartalo de internaciaj bankoficejoj kaj mezepokaj preĝejoj en Londono jam kaŭzis konflikton inter nekredantoj kaj kredantoj.

La svisa filozofo kaj verkisto Alain de Botton nun loĝanta en Londono proponas la konstruadon de turo 46 metrojn alta omaĝe al “nova ateismo”.


Anstataŭ ataki religion, la ideo estas konstrui imponajn konstruaĵojn kiuj donos al homoj pli bonan sencon de perspektivo. Oni povus konstrui templon dediĉitan al ĉio pozitiva kaj bona, kiu povus signifi amon, amikecon aŭ trankvilecon.

Kelkaj opinias, ke templo por ateismo estas per si mem kontraŭdiro, ĉar ateistoj ne bezonas templojn. Se oni volus elspezi monon por tiu celo des pli bone estus uzi tiun monon por la plibonigo de sekulara edukado kaj konstruado de nereligiaj lernejoj, kiuj instruus racian, skeptikkritikan rezonadon.


La templo proponita de de Botton elvokas pli ol 300 milionojn da jaroj de la ekzisto de vivo sur la tero. Ĉiu centimetro de la internaj sekcioj de la turo estis projektita por reprezenti la evoluon de miliono da jaroj kaj mallarĝa strio reprezentos la relative malgrandan kvanton da tempo en kiu homoj unue ekpaŝis sur la tero.


La elekto konstrui la turon en la koro de la financa kvartalo de Londono originis el la percepto, ke tie homoj pli serioze perdis la perspektivon de la prioritatoj de siaj vivoj.


La ideo pri la turo ne estas nova, kaj respegulas fruajn ideojn pri ateistaj temploj. La uzo de preĝejoj kiel temploj de rezonado dum la franca revolucio kaj la renkontejoj funkciigataj de humanistoj en Londono estas pasintaj ekzemploj.


La turo-templo havos unuopan pordon tra kiu vizitantoj eniros kvazaŭ ili estus entrantaj artgalerion. La plata tegmento estos malŝirmita de la elementoj de la naturo. Betonaj muroj estos krustokovritaj per geologiaj motivoj.


Humanistoj diras, ke estas miskoncepto konstrui kvazaŭ religiajn konstruaĵojn, ĉar ateistoj ne bezonas templojn por esplori la signifon de la vivo. Ili opinias, ke religio provizas al kredantoj rezultojn, kiujn scienco ne povas redoni.


Kredantoj lernas el sia religia kredo respektemon al dio, scivolon, signifon kaj perspektivon de vivo. Nekredantoj spertas la samajn sentojn pere de arto, naturo, homaj interrilatoj kaj rakontoj pri la vivo ĝenerale. Kelkaj religiuloj opinias, ke konstrui monumenton estas agnosko de tio, ke homaj estaĵoj estas pli ol polvo.

1 comment:

  1. Kara Lenio:

    Elkoran saluton!
    Bv kontakti min per fasile21.org

    ;-)

    ReplyDelete