Tuesday 5 March 2013

NOVAJ PAGOSISTEMOJ

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Marto/2013) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )

PayPal, la reta transpaga sistemo, prognozas, ke ordinaraj ledaj monujoj en Britio estos afero de la pasinteco por la plej granda parto de la butikumantoj jam en 2016.

Tiam al butikumantoj eblos pagi por siaj varoj per la uzo de poŝtelefono kiel elektronika mono anstataŭ pagi per la kutimaj monbiletoj, bankĉekoj aŭ bankkartoj.


Poŝtelefono fariĝos kvazaŭ cifereca monujo. La cirkulado de monbiletoj ne ĉesos, sed la uzo de poŝtelefonoj aŭ similaj rimedoj fariĝos populara maniero por la pagado en butikoj aŭ per interreta butikumado.


Butikoj adoptintaj la novan sistemon ebligos al butikumantoj rapidan servon sen la bezono enviciĝi antaŭ kaso. Komizoj portos porteblajn skanilojn ebligantajn la legadon de strikodo, kiuj tiam interŝanĝos informojn kun la poŝtelefono de la butikumanto pere de sekura kodo, sen la bezono informi detalojn pri kreditkarto aŭ bankkonto.

DIKIĜO KAJ MALEDUKITECO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Marto/2013) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )

Manko de regulaj vespermanĝoj kun la familio, malbona dieto kaj obsedo pri rapidmanĝoj kondukas britojn al dikiĝo. Britio havas la plej altan proporcion de dikaj homoj en Eŭropo inter homoj de malalta edukiteco kaj malaltaj salajroj.

La studo aperis en la prestiĝa medicina revuo The Lancet kaj trovis, ke 29% de la malbone edukitaj virinoj en Anglio kaj 27% de la viroj estas tro dikaj.

Ene de Britio, Anglio havas la plej grandan proporcion de dikaj homoj en Eŭropo laŭ tiu nivelo de edukiteco, pli ol duoble ol en Italio, Portugalio, Hispanio kaj Irlanda Respubliko.


La studo ankaŭ montris vastan sanmalegalecon tra Eŭropo kaj avertis, ke tiu stato pligrandiĝos pro la ekonomia krizo.


Britio havas ankaŭ unu el la plej grandaj niveloj de infana malriĉeco. Ĝi estas pli alta ol en kelkaj orient-eŭropaj landoj, inkluzive de Hungario kaj Estonio.


En sud-eŭropaj landoj vendejoj de rapidmanĝoj ne estas tre kutimaj kaj familiaj vespermanĝoj estas pli tradiciaj, kie konsumado de multaj fruktoj kaj legomoj estas parto de la ĉiutaga dieto.


Laŭ studo de la Universitato de Londono la agado por malpliigi sociajn malegalecojn plibonigus la perspektivojn por la ĝenerala sano de la popolo kaj portus vastajn sociajn kaj politikajn gajnojn, kiuj ebligus al la popolo atingi pli facile siajn naturajn kapablecojn.











FRUA INFANDISVOLVIĜO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Februaro/2013) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )


Frua infanaĝo estas la plej rapida periodo de disvolviĝo en homa vivo. La jaroj ekde la gravediĝo kaj naskiĝo ĝis la aĝo de 8 estas kernaj al la tuta scia-komprena, emocia kaj korpa kresko de infanoj.

La rapida disvolviĝo de la infanaj cerboj komenciĝas jam en la antaŭnaska fazo kaj daŭras ĝis post la naskiĝo, tamen cerbomaturiĝo kaj gravaj nervaj sistemoj kaj ligoj nur progresive disvolviĝas post la naskiĝo dum frua infanaĝo.


Sciencaj pruvoj sugestas, ke se la cerbo ne ricevas la konvenan stimuliĝon dum tiu decida tempofenestro tiam estos tre malfacile al ĝi renovigi siajn neŭrajn vojojn en pli malfrua tempo.


Frua infanaĝo ĉirkaŭita de libroj kaj lernigaj ludiloj lasos pozitivajn spurojn sur la cerbo de persono ĝis la aĝoj de 17 ĝis 19, sciencistoj konkludis post dudekjara esplorado.


La samaj sciencistoj ankaŭ trovis, ke ju pli da mensa stimuliĝo infanoj ricevas je la aĝo de 4 des pli disvolviĝintaj estos la partoj de iliaj cerboj dediĉitaj al lingvo kaj sciado en la sekvontaj jardekoj.


Rezulto de scienca esploro montris, ke kogna stimuliĝo farita de gepatroj al kvarjaraj infanoj estis la decidiga faktoro por la prognozo de la disvolviĝo de pluraj partoj de la kortiko, la tavolo de griza materio en la ekstero de la cerbo.


Estas sciate, ke infanaĝaj travivaĵoj influas la disvolviĝon de la cerbo, sed la nura pruvo konata de sciencistoj rilatas al ekstremaj kazoj pri infana molestado ˗ seksa aŭ perforta ˗ aŭ de infanoj suferintaj psikajn traŭmatojn.


Laŭ Andrea Danese, lektorino ĉe la Instituto de Psikiatrio de la Universitato de Londono, “gepatroj tre ofte ne estas ĉirkaŭ siaj geinfanoj kiam ili alfrontas gravajn decidojn kiel pri la elekto de amikoj, ekuzo de narkotaĵoj aŭ pri la pludaŭrigo de sia edukado. Tamen gepatroj povas konstrui la bazon por siaj junulaj gefiloj ekde frua aĝo por ke ili faru la ĝustajn elektojn per la kreskigo de iliaj kapabloj konservi kaj ellabori informojn, aŭ ekvilibri la deziron por tuja rekompenco kontraŭ tiu de pli grandaj, longdaŭraj celoj”, ŝi konkludis.

INFANOJ LERNAS FREMDAJN LINGVOJN


(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Januaro/2013) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )
 
Ĉiuj lernantoj en britaj lernejoj el la aĝo de 7 estos devigataj lerni almenaŭ unu fremdan lingvon kiel parton de la regula instruprogramo de la registaro.

La nova studprogramo estos enkondukita dum septembro 2013.

La enkonduko de devigaj lingvaj lecionoj en elementaj lernejoj celas haltigi la drastan malkreskon de la elekto de lingvoj kiel studobjektoj por ekzamenoj en pli altaj studogradoj. Lernantoj devos montri la kapablon paroli per strukturitaj frazoj, korekta prononcado, kaj klare esprimi simplajn ideojn en alia lingvo. Ili devos akiri komprenon de la baza gramatiko de la nova lingvo kaj konatiĝi al kantoj kaj poezioj.


Kelkaj opinias, ke instrui duan lingvon al lernantoj de la unua grado estas simple fasono. Aliaj diverĝas dirante, ke la propono devas esti konsiderata serioza.


La politika, ekonomia kaj kultura interdependeco de la hodiaŭa mondo postulas la transiron de lingvaj kaj naciaj bariloj jam en la komencaj jaroj de edukiĝo. Edukado en la unuaj gradoj devus fariĝi pli internacie orientita. La baza koncepto pri alfabetigo devos nun inkluzivi la eblecon legi kaj skribi almenaŭ en unu alia fremda lingvo. Estas psikologie grave permesi fruan enkondukon de dua lingvo por infanoj. La ebleco al infanoj akiri la sonojn de nova lingvo kaj asimili aliajn lingvajn strukturojn devas esti konsiderataj gravaj lernoakiroj.

Frua lernado, se kondukata laŭ la plej bonaj metodologiaj principoj, eĉ se en artefarita medio, egalus kvazaŭ al lernado de dua lingvo fare de infano vivanta en dulingva medio.


Lernado de alia lingvo, senkonsidere de la fremda lingvo elektita por lernado en unuagrada klaso povas esti de granda edukvaloro por infanoj, ĝenerale kun evidentaj valoraj rezultoj.

BRITA ŜTATANECO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Januaro/2013) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )
Enmigrintoj kandidatiĝontaj al brita pasporto devos baldaŭ esti eblaj deklami la unuan strofon de la brita nacia himno God Save The Queen (Dio Gardu la Reĝinon). Ili verŝajne ankaŭ devos elmontri sciojn pri Charles Dickens, Wiston Churchill, Ŝekspiro, La Reĝino, kaj pri aliaj konataj eminentuloj de la brita vivo antaŭ ol ili rajtos fariĝi britaj ŝtatanoj.

Scioj pri moderna Britio ankaŭ estos postulataj, kaj kandidatoj devos respondi demandojn pri britaj malkovroj kaj inventoj, kiel ekzemple pri la strukturo de la deoksiribonuklea acido (DNA), interreto, inkluzive de scioj pri la rokmuzikaj grupoj Beatles kaj Rolling Stones.


La forta emfazo pri brita historio estas ideo de la Sekretariejo pri Enlandaj Aferoj. La celo estas enkonduki patriotan gvidilon por enmigrintoj dezirantaj hejmiĝi en Britio antaŭ ol kandidatiĝi al la brita pasporto.


La nuna registaro volas atentigi al enmigrintoj, ke tra la jarcentoj Britio estis kristana lando kun longa kaj glora historio.


Ĉirkaŭ 80.000 homoj ĉiujare submetiĝas al la ekzamenoj pri ŝtataneco unue enkondukitaj de la laborista registaro en 2005 kiel parto de la postuloj por fariĝi brita ŝtatano.