Wednesday 21 August 2013

GESTOLINGVO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Aŭgusto/Septembro 2013) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )

Londono nun havas sian unuan trinkejon por surduloj kie ĉiuj dungitoj estas trejnitaj pri gestolingvo.

Unika en sia koncepto, la renkontejo provizos socian kunvenejon por surduloj laŭ klubstila medio. Kvankam trankvileco kaj komforto por surduloj estos la celo, la trinkejo ankaŭ bonvenigos homojn kun ordinara aŭdkapablo. La posedanto de la trinkejo elpensis la modelon post malbonaj personaj spertoj travivitaj kiel surdulo en trinkejoj kaj kluboj.


La nova trinkejo estas pruvo kuraĝigi surdulojn al intersociiĝo kun aliaj socianoj. En la trinkejo oni ludos muzikon kun la celo allogi ankaŭ nesurdulojn. Surduloj povas sperti muzikon pere de vibrado. La posedanto de la trinkejo planas organizi klasojn kie oni instruos al surduloj pri la interpretado de popularaj ritmoj kaj ankaŭ kiel ludi muzikilojn.


Krom trejnitaj dungitoj pri gestolingvo la trinkejo havas ankaŭ helajn plafonlumojn tiel ke la klientoj povos reciproke vidi sin klare dum komunikado per gestoj. Sur la tabloj troviĝos skribiloj kaj paperbloketoj en la okazo de bezono skribi mesaĝon. Inter la dungitoj ankaŭ estas surdaj pordogardisto, kelistoj kaj duonsurda diskestro.


La brulalarmilo havas intermitan lumon por atentigi surdajn klientojn pri ekfajra krizo kaj en la klozetoj pendas informŝildetoj skribitaj en gestolingvo flanke de la angla.

No comments:

Post a Comment