Sunday 17 June 2012

CAMERON KAJ LA FALKLANDAJ INSULOJ




(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Junio 2012) kaj estas kopirajto de © www.monato.net )


La brita ĉefministro, David Cameron, faris promeson, ke Britio neniam cedos la suverenecon de la Falklandaj Insuloj kontraŭ la deziroj de ties insulanoj. La defioj de Argentino kontraŭ la rajto je memregado de la insuloj estas malakcepteblaj.


Li kondamnis la malpravigajn kaj malproduktivajn klopodojn de la argentina registaro cele la disrompon de ŝipaj ligoj al la insuloj. Cameron diris, ke “Argentino daŭrigas siajn malpravigajn klopodojn por la disrompo de navigado ĉirkaŭ la insuloj kun la intenco haltigi legitiman komercadon”. Lia interveno okazis post kiam Argentino persvadis grupon da Sud-Amerikaj landoj malpermesi la endokiĝon de ŝipoj flirtigantaj la flagon de la insuloj en iliaj havenoj.


Cameron diris, ke Britio ĉiam subtenos sian devon al la sekureco kaj prospero de siaj transmaraj teritorioj. Li reasertis al la falklandaj insulanoj, ke la brita registaro batalos kontraŭ ĉiuj postuloj de Argentino pri suvereneco. “La rajto al memregado estas la fundamento de nia politiko. Britio neniam traktos la suverenecon de la insuloj krom en la kazo se la insulanoj tion deziros. Nenia speco de demokratio povus fari alimaniere”, diris la ĉefministro.


La malpermeso fare de la Mercosur-grupo – kiu ankaŭ inkluzivas Brazilon, Paragvajon kaj Urugvajon estas la plej lasta flamiĝo inter Argentino kaj Britio pri la disputo de la insuloj. Argentino havas longdaŭran postulon rilate la suverenecon de la insuloj, kiujn ĝi nomas Malvinoj, kaj reagis kolere kiam Britio permesis la submaran prospektoradon de nafto ĉirkaŭ la insuloj.

En la fino de sia mesaĝo, la ĉefministro diris, ke li volas “pozitivan interrilaton kun Argentino, sed la sinteno de la argentina registaro koncerne la insulojn estas netolerebla”.

Tuesday 5 June 2012

FALSA EKONOMIO

Aperinta sur Monato 2012/02, p. 18/19

(Ĉi tiu artikolo mi verkis sub la pseŭdonimo DJ Cane)

La kristnasko de la jaro 1124 estis neforgesebla por la monfaristoj de Anglio.

Laŭ la kutimo de la epoko, la oficialaj monfaristoj pagis al la reĝo por la rajto stampbati la arĝentajn pencojn bezonatajn por la tiam limigita komercado en la lando. Tiu libera entrepreno fariĝis tre profitema. Bedaŭrinde, tiam kaj nun, inflacio estis problemo. Homo havanta pundon ne povis aĉeti valoron de penco en merkato, kaŭzante maltrankvilon inter la ordinara popolo, kaj kulpulon oni devis trovi. La reĝo venigis la monfaristojn al la reĝa palaco en Vinĉestro [Winchester – urbo situanta en suda Anglio]. Anstataŭ renkontiĝi kun Sankta Nikolao, la monfaristoj estis akuzataj pri la fuŝmikso de bazaj metaloj kun arĝento al stampataj moneroj. Kiel puno, oni fortranĉis la testikojn kaj la dekstrajn manojn de la monfaristoj.

Ekde la invento de mono kiel medio de interŝanĝo, la kvalito kaj origino de moneroj estas afero severe kontrolata de la registaro, kaj eĉ ĝis modernaj tempoj, kruelaj formoj de puno ekzistis en Anglio por tiuj, kiuj aŭdacis stampbati siajn proprajn monerojn.

Kiel falsi moneron? Se oni havas moneron faritan el noblaj metaloj – oro kaj arĝento – tre evidenta artifiko estas fandi la aŭtentikan moneron kaj aldoni bazan metalon, kiel kupron aŭ plumbon, kaj sekve restampbati la falsajn monerojn konservante la saman motivojn de la aŭtentikaj, sed nun en multe pli granda kvanto. Evidente, ĉar kupro estas malpli densa ol oro kaj arĝento, la falsitaj moneroj pezos malpli ol la aŭtentikaj moneroj, kaj tion oni facile povos malkovri. Interese, ke tre malutila blanka metalo enhavanta pli altan densecon ol oro, kaj pro tio iam interesa al falsistoj, ironie fariĝis metalo kun valoro multe pli alta ol oro. Tiu malutila metalo nomiĝas plateno.

Pli simpla tekniko taŭga por etaj falsistoj estas la uzado de bazaj metaloj enhavantaj malaltan fandopunkton, kutime pro la uzo de alojo plumbobazita kaj ŝablonoj preparitaj per metodo uzanta hardigitan argilon. La metodo rezultigas monerojn en koloro arĝenteca, kiu malsamas al la koloro de la aŭtentikaj moneroj. Por ke ili sukcese cirkulu en la medio senrimarke, oni devas ilin orfarbi. Grandegan ekzemplon de stulteco donis la reĝa monerfarejo de Britio en 1887. Oni stampbatis arĝentan sespencan moneron (£0,025) kaj oran duonsuverenon aŭ duonpundon (£0,50). Ambaŭ moneroj havis esence la saman grandecon kaj fasonon, kaj eĉ ne havis la indikon de la valoro de la moneroj. Neeviteble, falsistoj tuj ortegis la sespencajn monerojn interŝanĝante ilin kiel duonpundojn kun nesingarduloj. En la sama jaro la registaro agnoskis sian fiaskon kaj redesegnis la monerojn. Kompreneble, la menciitaj falsaĵoj nur prezentos aprezindan lukron se estos granda diferenco inter la kosto de la bazaj metaloj uzitaj de la falsistoj kompare kun la kosto de la altvaloraj metaloj uzitaj de la registaro. Tamen, la registaro, estante super siaj propraj leĝoj, kopiis ankaŭ plurajn friponaĵojn de falsistoj kaj nun mem uzas bazajn metalojn en la farado de moneroj, kies kosto de unu monero estas malpli ol la nominala valoro de la monero mem.

Oficiala malnobligo de valuto okazis en malsamaj epokoj kaj lokoj, kiam ajn la registaro bezonis pli da mono, ol la fisko povus legitime provizi. Pli konataj ekzemploj okazis dum la finaj momentoj de la romia imperio kaj dum la reĝeco de Henriko Oka en Anglio, kaj nuntempe tra la tuta mondo. En la kazo de britaj moneroj la ŝanĝo komenciĝis dum la unua mondmilito, kiam oraj moneroj estis anstataŭigitaj de bankbiletoj. Kelkajn jarojn poste, en 1920, arĝentaj moneroj de meza valuto havis sian arĝentan parton reduktita de 92,5% al 50%. Post la dua mondmilito eĉ arĝentaj moneroj estis anstataŭigitaj de aliaj, ĉi-foje faritaj el blanka, kupronikela alojo senarĝenta. En 1983, kiam eĉ presi bankbiletojn en nominala valoro de 1 pundo fariĝis multekoste, la pundo reaperis kiel monero el latuna materialo, kvazaŭ insulto al sia glora formo ora. Kiam la ŝtato mem malnobligas sian oficialan metalan monon tio malebligas al falsistoj akiri lukron por siaj falsaĵoj. Tial, falsistoj nuntempe koncentriĝas en la falsado de bankbiletoj. Tamen, en Britio la brita pundo (£1 monero) ankoraŭ havas sufiĉan aĉetpovon kaj ĝia malalta stampkosto ankoraŭ faras ĝin tre alloga falsaĵo, precipe ĉar ĝi estas stampbatita el tre simpla latuna disko kaj preskaŭ tute ne havanta sekurecajn trajtojn. En la komenco falsaj pundomoneroj estis falsataj en malgranda skalo fare de malgrandaj falsistoj uzantaj monerŝablonojn kaj procezon uzantan malaltan temperaturon por fandi plumbajn alojojn. Tiuj “moneroj” estis tiam ortegitaj kaj farbitaj, sed dum ilia cirkulado tuj montriĝis la maldureco de la plumba alojo kaj la subita eluziĝo de la ora tegaĵo evidentigis la falsan naturon de la moneroj. Kompreneble, la malfeliĉa ricevinto de tiaspeca falsa monero nun konstatis, ke iu fripono lasis lin kun ne interŝanĝebla monero batstampita kelkajn semajnojn aŭ monatojn antaŭe.

Nuntempe la situacio pri falsado de moneroj ŝanĝiĝis draste. Falsaj moneroj estas amasproduktataj per kompleksa imitado de la procezoj uzataj de la reĝa monerfabrikejo uzante rondajn, malplenajn diskojn eltranĉitajn el latuna lameno, kies diskoj estas tiam stampataj per altpremaj presiloj. La kvalito de tiuj latunaj falsaĵoj varias, sed ordinare ĝi estas pli ol sufiĉa por ĉiutaga negocado. La falsitaj moneroj povas esti kutime trovitaj de homoj kun akraj okuloj kaj sufiĉaj konoj pri falsaĵoj, sed la kvalito de kelkaj falsaĵoj estas tiel bona, ke eĉ la plej trejnitaj okuloj kelkfoje ne distingas inter falsa kaj aŭtentika monero. Kontraŭe al la komencaj moneroj stampitaj en plumba alojo, moneroj faritaj el latuno estas malpli rimarkataj en cirkulado. Ju pli ili estas uzataj, des pli similaj al la aŭtentikaj moneroj ili fariĝas ĉar neeviteble ili akiras la grataĵojn kaj malpuraĵojn de konstanta manŝanĝo. Falsaj moneroj en Britio eĉ estas trovataj ene de oficialaj monersaketoj provizataj de la bankoj kaj en la jaro 2009 ili konsistigis 3,3% de la pundomoneroj en cirkulado. Falsaj moneroj fariĝis por ĉiuj praktikaj celoj daŭre kaj esence malkontestebla parto de cirkulado de moneroj en Britio. Bizare, falsaj pundomoneroj fariĝis nun senviktimaj krimoj, ĉar neniu persono en posedo de falsa monero dubos pri ĝia akcepto fare de alia persono, ankaŭ ne eblas malnobligi valutojn, kiu siavice estas de longe afero prizorgata de la ŝtato mem. Kondiĉe ke la registaro kontrolu la proporcion de falsaj moneroj en cirkulado kaj malgrandigu sian oficialan produktadon, la enfluo de falsaj moneroj ne havos kontraŭajn makroekonomikajn rezultojn. Historio nun kompletigis sian tutan ciklon, kaj oni nun en Britio atingis pozicion kie signifa parto de la nacia mono estas produktata de “privataj monfarejoj”. Tio ne kaŭzos problemon krom se la brita publiko ne plu fidos monerojn kaj sekve rifuzos akcepti ĉiun pundomoneron kiel ŝanĝmonon. Simila kazo okazis en Sud-Afriko, kie la monero de kvin randoj (R5), origine simpla latuna monero, devis esti retirata de cirkulado kaj anstataŭata de multekoste alternativa monero, batstampata el du malsamaj metaloj, unu flava, kaj la alia blanka.

Evidenta solvo por la problemo en Britio estis la enmeto de pliaj sekurecaj rimedoj ene de aŭtentikaj moneroj farinte ilin multe pli malfacile falsigeblaj, sed strange inter la jaroj 2004-7 oni adoptis ĝuste la kontraŭan paŝon. La desegno de la dorsoflanko de la moneroj estis simpla, kaj la rando havis nur du ondajn liniojn, kontraŭe al la antaŭaj eldonoj, sur kies rando estis skribaĵo, la malamiko de falsistoj. Ĉu tiu fuŝaĵo estis simple alia ekzemplo de la oficiala stulteco de la registaro kompare al kio okazis al la sespenca monero en 1887? Aŭ ĉu la registaro nur faciligis al la falsistoj la faradon de iliaj falsaĵoj, sekve la falsitaj moneroj estus malpli troveblaj de la ordinara publiko, ŝparante al la registaro grandan sumon en la refaro de miliardoj da pundomoneroj en cirkulado? Tre probable moneroj daŭre estos falsataj ĝis inflacio reduktos ilian valoron ĝis grado, kie falsigo estus neprofitebla okupo.

Intertempe, historio diras, ke estus bona ideo por la numtempaj oficistoj de la reĝa monfarejo rifuzi iun ajn invitojn por kristnaskaj vespermanĝoj en Vinĉestro...

DJ Cane




Saluton!


Ĉi tiu blogo aperigos precipe la originalojn de miaj artikoloj aperintaj en konciza formo sur la paĝoj de la revuo Monato www.monato.net


Ĉiuj artikoloj ĉi tie aperintaj estas kopirajto © de la revuo Monato.