Wednesday 21 August 2013

EKONOMIA FATALO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Aŭgusto/Septembro 2013) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )

Oni kredis, ke ses jarojn post la tutmonda financa krizo de 2007-08 la malpliboniĝo sekvinta la ekonomian ekfalon estis afero de la pasinteco. Anstataŭe grandaj partoj de la mondo ŝajnas suferi longdaŭran stagnadon similan al tiu okazanta en Japanio dum la lastaj du jardekoj.

Eŭropo estas ĉefa ekzemplo. La malneta enlanda produkto (MEP) de la eŭrozono evoluos malpli ol 0,5% en 2013. Germanio kaj Francio apenaŭ progresos. Grekio stagnos en recesio por la sesa sinsekva jaro. La ekonomioj de Hispanio kaj Portugalio ŝrumpos por la kvara fojo dum la lastaj kvin jaroj. En Kipro, la financa disfalo okazis en katastrofa maniero kun severaj ekonomiaj kaj politikaj konsekvencoj. Kolero kontraŭ politikaj gvidantoj instigos popolajn ribelojn. Mizero kreskos.


La vero estas, ke oportunoj por solvi la eŭropajn problemojn estas jam foruzitaj. Hezitemaj politikistoj frontas nun la malplaĉan elekton inter la diserigo de la eŭrozono kun la risko ĵeti la regionon en krizon, aŭ favori pli fortan unuiĝon. En ambaŭ kazoj la elekto estas tikla. La akcepto de la dua prefero implikos la ĉefajn landojn kiel Germanio en surŝultriĝo de periferiaj problemoj de aliaj landoj en la eŭrozono. Ioma helpo venos de la Eŭropa Centra Banko. La interveno okazos en la formo de malaltigo de la rento de ŝtataj obligacioj kun la celo kontroli inflacion kaj nacian ŝuldon, sed politikistoj havas inklinon al fiasko en la serĉo por trovi solvon de la fundamentaj ekonomiaj problemoj. Ĉio ĉi sugestas la disiĝon de la eŭrozono, sed ne en la daŭro de 2013.


Usono estos en pli bona formo. Ĝia ekonomio kreskos iomete super 2% en 2013, neglekta laŭ la historiaj usonaj niveloj, sed ankoraŭ elstara kompare al tiu de Eŭropo.


La tuja defio en Usono estos trakti la severajn fiskajn problemojn. Inter la plej gravaj troviĝas la finiĝo de koncesioj pri malaltiĝo de impostoj pri kelkaj varoj kaj servoj, aŭtomata elspezredukto de la jara buĝeto sen aldona aprobo de la nacia kongreso, ĉesigo de la oficiala financa stimulprogramo kaj limigo de la registara ŝuldo. La estanta kongreso simple lasos al la venontaj kongresanoj la taskon solvi la nunajn problemojn. La nuna kongreso probable konsentos nur pri la pluvalidigo de kelkaj el la leĝoj pri redukto de impostoj kaj emos altigi la leĝan nivelon de la registara ŝuldo. Kelkaj el la leĝoproponoj pri ekonomia stimulo estos pluvalidigitaj inkluzive tiujn de la reguloj pri aliro al asekuro pri senlaboreco kaj aliaj socialaj asignaĵoj.


Uzo de tiuj krizaj rimedoj rezultigos striktan fiskan politikon, kaj sur la nacian centran bankon Federal Reserve falos la plej granda respondeco por antaŭenigi la ekonomion en Usono. Tio signifas ne nur teni la kreskadon de impostoj kaj tarifoj ĉirkaŭ 0% kun la intenco puŝi suben longdaŭrajn bankajn interezojn sed ankaŭ proponi konsiderindan oficialan emision de mono por cirkuli en la merkato cele al la stimulado de la ekonomio.


Konkurenco el Eŭropo kaj Usono malhelpos la antaŭenpuŝon de la ekonomioj en la disvolviĝantaj landoj. Konsumantoj de varoj kaj servoj en ekevoluantaj merkatoj fariĝis grandaj elspezantoj kaj la tuta produktokvanto en la disvolviĝantaj landoj kreskos ĉ. 6% en 2013, preskaŭ kvaroble pli rapide ol en la riĉaj landoj. Oni prognozas por 2013, ke Brazilo povos atingi kreskon de 4%, sed Hindio, kvankam kun kresko tuŝanta 6,5% baraktos por regajni sian antaŭan salton. La monda espero refoje restas ĉe Ĉinio.


En Ĉinio, la dua plej granda ekonomio en la mondo, en 2013 montriĝos marĝena kresko kompare al la antaŭa jaro. La ekonomia kresko verŝajne restos ĉe 8,6%. La rezulto estas for de la kutimaj duoblaciferaj jaraj saltoj, kaj tiu nivelo de kreskado nur eblos pro ĝia libera mona politiko kaj allaso al la regionaj registaroj fari viglajn elspezojn. Sen tiu subteno Ĉinio alpaŝus stumble.


Sed fendoj aperos en la ĉina kresko. Plej grandaj problemoj estos limigitaj profitoj, malŝpara investado kaj fabrikoj produktantaj varojn, kiujn ili ne povos vendi pro la kriza monda merkato. Okcidentaj entreprenoj ankoraŭ preferos la relative fortan kreskon en Ĉinio ol la preskaŭstagnan kreskon hejme, sed negocado kun Ĉinio estos pli malfacila ol ĝi estis dum la lastaj kelkaj jaroj.

Post la pesimismaj prognozoj por la jaro 2013 restas malmultaj lokoj kie oni povos trovi iom da optimismo. Aventuristaj investantoj povos rigardi al kelkaj pli ekzotikaj lokoj trans la kutimajn merkatojn. La ekonomio en Libio devos kreski sekve de la reveno al komercado post la feroca enlanda milito. Ercmina prospektorado en Mongolio prosperas per rapidaj paŝoj kaj esplorado de kupro en la Gobia dezerto estas promesplena. Sed eble neniu alia lando superos la kreskon de ĉ. 14% en Makao, kaj laŭ tiu prognozo oni eĉ ne kalkulas la sukceson sur la ludotabloj de la lokaj kazinoj...

No comments:

Post a Comment