Wednesday 21 August 2013

FRAKASADO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Julio/2013) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )
 
 
Post la falo de la berlina muro, la leviĝo de Ĉinio kaj la araba printempo, la usona memsufiĉo pri energio ŝajnas stimuli la venontan grandan geopolitikan movon en la moderna mondo.

La usona dependeco de la Persa Golfo por ĝia nafto estas konstanta ekde post 1945 kaj tio sufiĉas por pravigi la bezonon, ke Usono mantenu sian superregan ĉeeston en la regiono.


Post jardekoj da ekonomia malkresko nun malmultekosta fonto de energio krepuskas kiel la aŭroro de nova ora erao por la plej granda ekonomio de la mondo.


La kialo estas simpla. Usono estas hejmo de vastaj deponejoj de skisto kaj natura gaso komerce ekspluateblaj dank’ al la plibonigo de la jam ducentjara tekniko konata kiel frakasado, kiu konsistas el rompiĝo de petromaso aŭ de tavolo sen relativa moviĝo de la disigitaj partoj per injekto de fluidaĵo en fendojn. Tio rezultigas la apartigon de la tavoloj nur sufiĉe por faciligi la elterigon de oleo aŭ gaso.


En Usono, skistogaso ne ekzistis en komerca skalo en 2004. Nun ĝi reprezentas 30% de la merkato.

Ekspluatado en kelkaj regionoj de la nordorienta parto de la lando ŝanĝis la perspektivon pri estontaj energifontoj.

Se ĉiuj konataj skistogasaj resursoj en Norda Ameriko estos ekspluatataj en komerca skalo produktado povos pli ol kvarobliĝi en la venontaj du jardekoj kaj ĝi kalkulos je pli ol duono de la natura gasproduktado en Usono en la komenco de 2030.


La perspektivo pri memsufiĉo havas ekonomiajn gajnojn por Usono kaj rekte efikos en la laborkreado en tiu nova energia sektoro. Oni prognozas, ke frakasado probable ebligos la dungadon de 600 mil laboristoj ĝis la fino de la jardeko kaj tiam Usono havos sufiĉe da gaso por konsumado dum la venontaj cent jaroj kondiĉe ke la aktualaj konsumkvantoj ne ŝanĝiĝos.


Estas malfacili prognozi la longdaŭrajn konsekvencojn por la resto de la mondo sed estas kvazaŭ probable, ke multaj landoj kies ĉefa monda rolo dependas nur de la produktado de hidrokarbonoj havos sian mondan influon malfortiĝinta se ne tute forviŝita. Tio inkluzivos la monarkiojn rezistintajn la araban printempon. Ilia persista ekzisto dependis historie de la alta prezo de la nafto kaj de la subteno de kelkaj okcidentaj registaroj. Ambaŭ kondiĉoj estas nun sub ekzamenado precipe ĉar la politiko en la Araba Golfo dum preskaŭ la tuta postmilita periodo dependis de la interesoj de Usono en la regiono.


La monarkioj de la Araba Golfo daŭris tiel longe ne pro ia speco de populara voĉdonado sed pro ilia dependeco de ekstera subteno. Tiuj reĝimoj, kiuj jam frontas altan gradon de enlanda popolmobilizado nun antaŭvidas neelteneblan premon kaj ili ne povos supervivi sen la teknika avantaĝo de okcidentaj armiloj interŝanĝataj kontraŭ nafto.


La Araba Golfo ne estas la sola regiono kie la regantaj potencoj de la nafto estas en danĝero de diseriĝo. La plej granda m


algajninto en tiu ludo plej verŝajne estos Rusio, reĝimo grandparte dependa de altaj energiprezoj kaj limigita merkato sen efektiva

alternativa plano.

Rusio jam sentas la skuon de la nova gasepoko. Ĝi estas la plej endanĝerigita inter la aktualaj naftoproduktantaj landoj pro la centra rolo de gaso al ĝia internacia reputacio kiel influhava potenco. La influo de Moskvo sur Orienta kaj Centra Eŭropo dependas de Gazprom, la rusa parte ŝtatkontrolata kompanio, kiu uzas sian superregan pozicion por fiksi favorajn kondiĉojn proponante longdaŭrajn kontraktojn ligitajn al la variado de la naftoprezo.

Ĉar pli kaj pli el la natura likvagaso iam eksportata al Usono trovas nun sian vojon al okcidentaj merkatoj la prezo de la gaso internacie malkroĉiĝas de la prezo de la nafto kaj eŭropanoj havas nun novaj eblecojn elekti siajn fontojn, kiuj malaltigos la dependecon al unusola ĉefa vendanto.

No comments:

Post a Comment