Thursday 29 November 2012

ESTONTO DE TRANSMARAJ TERITORIOJ


(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Decembro 2012) kaj estas kopirajto de © www.monato.net )
Britio reasertis la defendon de la suvereneco de siaj transmaraj teritorioj, inkluzive de la Falklandaj Insuloj kaj Ĝibraltaro, kaj daŭre agnoskas la rajton de la loĝantoj de siaj teritorioj al propra memregado, laŭ raporto subskribita de la ĉefministro kaj de la ministro pri eskteraj aferoj.

Por la unua fojo ekde 1999 la brita registaro analizis la situacion kaj interrilatojn kun siaj transmaraj teritorioj en vasta raporto prezentanta la perspektivon por la estonteco de la ŝtatanoj de tiuj teritorioj.


La ĉefaj celoj de la registara raporto en konsultaj rilatoj kun la popolo kaj registaro de la teritorioj estas la engaĝigo inter Britio kaj ĝiaj teritorioj por interŝanĝo de spertoj inter ŝtataj oficistoj, helpi al la teritorioj plibonigi la administradon de siaj teritorioj, precipe rilate al financa administrado kaj ekonomia planado kaj laste plibonigi la kvaliton kaj amplekson de la subteno fare de Britio kun la celo antaŭenigi disvolviĝon kaj ekonomian sendependecon.



La transmaraj teritorioj de Britio enhavas 250.000 loĝantojn, estas tre diversaj kaj internacie rekonataj pro siaj riĉaj kaj variaj ekosistemoj kaj grava biodiverseco. Ili inkluzivas kelkcentojn da malgrandaj insuloj kaj vastajn oceanajn regionojn. La Brita Antarkta Teritorio egalas al sesoblo de la tuta areo de la Unuiĝinta Regno. Al la britaj teritorioj apartenas unu el la plej riĉaj komunumoj, la insulo Bermudo. En alia flanko, la insulo Tristan da Cunha ricevas la postenon kiel la plej izolita teritorio. La brita registaro havas la respondecon pri la sekureco de la teritorioj kaj zorgi pri la bona regado de la lokaj aferoj.




FORTUNO FALKLANDAJ

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Oktobro 2012) kaj estas kopirajto de © www.monato.net )

Milito kontraŭ Argentino en 1982 atentigis al ekzisto de antaŭe neglektita insularo. Socia kaj ekonomia revolucio sekvis.

La ĉefurbo Port Stanley, kie 4/5 de la tuta 3.000 loĝantaro loĝas transformiĝis de stagna, imperia vilaĝo al regiona centro. Kelkaj plej aĝaj loĝantoj ankoraŭ portas sportjakojn kvazaŭ ili estus membroj de golfklubo en la 1950aj jaroj. Sed la plej granda parto de la lokaj viroj nun vestas ŝaflanajn puloverojn, portas spegulitajn sunokulvitrojn kaj kaprobarbon ˗ la fasono de la prosperaj blankuloj de la suda hemisfero.


La insulanoj konstruis multe pli entreprenistan socion, ol ĝi kutime estis antaŭe. La loka ekonomio estis izolita de la lastatempa monda ekonomia krizo. La pasintan jaron la registaro montris pluson de 20 milionoj da eŭroj en siaj kontoj.


Neniu dubas, ke ĉi tiu longdaŭra prospero okazis post la liberigo de la insuloj fare de la brita registaro sub la regado de la ĉefministrino Margareth Thatcher. Sed la vero estas iom pli komplika. La prospero rezultis de kvar jardekoj de ŝtatorientita kapitalismo, ekonomia filozofio senkreditigita de Thatcher, kiu anstataŭe favoris privatan entreprenemon.


En 1975 la Falklandaj Insuloj estis apenaŭ eta, malproksima brita teritorio, tre dependa de ŝafobredado, grava koncerno por la tiam ĉefministro Harold Wilson. En Stanley kaj en la internlando estis granda divorcprocento, tre malmultaj virinoj kaj tro multe da drinkado. Laboristoj en farmoj dependis de siaj estroj en kvazaŭ feŭda rilato. Manko de publikaj oportunaĵoj kaj preskaŭ neekzistantaj karieroportunoj aŭ entreprenemo turmentis la insulanojn.


Solvo proponata estis ŝtata investado. Oni rekomendis la konstruadon de pliaj ŝoseoj, pli grandan lernejon kaj flughavenon, bienon, helpon al luprenantaj farmistoj dezirantaj aĉeti la okupatan bienon. Plej grava propono estis la esploro pri la ekzisto de ekspluateblaĵoj submaraj kiel nafto kaj gaso, kaj la kreado de fiŝkapta zono ĉirkaŭ la insuloj. La mono por financi ĉi tiujn entreprenojn venus plejparte el Londono.

La loka registaro pagas por la insulanoj la studadon ĉe britaj universitatoj kaj ankaŭ por la tuta infrastrukturo de la insulo. La kvazaŭ skandinava nivelo de ŝtata protektado ne necese postulas skandinavan impostigadon. En la insuloj tute ne ekzistas aldonvalora imposto. Benzeno kaj dizelo estas impostimunaj. Domposedado estas senimposta kaj laŭenspeza imposto estas konsiderata malalta kompare al la niveloj de Britio.


Du kialoj klarigas tiun ekonomian miraklon. La unua estis la speciala traktado de Britio disdonita al la insuloj post la milito kontraŭ Argentino, kiu inkluzivas la pagon de la defendkostoj de la insuloj po 24.000 eŭroj por ĉiu insulano, preskaŭ la duoblo de la nivelo de la publika elspezo por ĉiu civitano loĝanta en Britio. La dua motivo rilatas al la fiŝkapta industrio. Verŝajne estas pli da homoj laborantaj sur fiŝkaptantaj boatoj en iu difinita tempo ol la tuta civila loĝantaro sur la insulo.


Ekde 1986, post la fondo de fiŝkapta zono bazita sur la 200 mejla dummilita ekskludzono ĉirkaŭ la insuloj, la registaro de la Falklandaj Insuloj vendis licencojn por fiŝkaptado al ŝipoj el Hispanio kaj Ekstrema Oriento. Tiu komercado reprezentis inter kvarono ĝis tri kvaronoj de la tuta jara enspezo de la registaro.


Pro la malkresko de la fiŝkapta industrio la esperoj por la longedaŭra prospero kuŝas nun sur la naftoindustrio. En la 1970aj jaroj oni trovis, ke la ĉirkaŭa marfundo apartenis al sedimenta baseno taŭga por naftoprospektado. En la 1990aj la registaro aŭkciis licencojn por la prospektado de nafto. Iom da minerala oleo estis trovita, sed tuj poste la prezo de nafto falis, farinte la prospektadon neprofitdona. Nun la prezo de barelo da nafto en la internacia merkato estas relative alta kaj esplorado rekomenciĝis.


La impostoj kaj esplorrajtoj portos al la registaro de la Falklandaj Insuloj enspezon de kelkcentmilionoj da eŭroj sen iu ajn malfacilo. La totala nuna jara enspezo de la registaro estas 50 milionoj da eŭroj.

Pro la nafto la vivmaniero de la insulanoj ŝanĝiĝos radikale. Nova falklanda socio ekaperas, kie nur duono de la loĝantoj naskiĝis sur la insulo. La restantaj estas precipe britoj dungitaj pere de fiksitaj kontraktoj, kelkcento da ĉiliaj elmigrintoj kune kun loĝantoj venintaj el la brita atlantika teritorio Sankta Heleno.


Kiel plej bone uzi la monon rezultontan de la naftoprospektado fariĝis grava koncerno por la loka registaro. La plej bezonata infrastrukturo rilatas al nova kajo por turistoj en Stanley por akcepti la kreskantan nombron da krozoŝipoj survoje al Antarktio. Tamen malgranda loĝantaro eĉ kreskanta kun grandaj esperoj povus apenaŭ eluzi tiel grandan publikan investadon. Post kompletigo de la publika infrastrukturo la enspezo de la prospektado de nafto tre verŝajne estos investita en socian ŝtatfonduson, simile al la norvega modelo.


En Britio tradicie oni rigardas transmarajn teritoriojn kiel la Falklandaj Insuloj kaj Ĝibraltaro velkantaj imperiaj restaĵoj. Eble tiu sinteno estas malaktuala. Nun, aparte de historia kaj politika gravecoj, la insuloj povos havi influpovon komparan al la plej disvolviĝintaj regionoj de Britio.

INTERRETA PROTEKTADO


(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Oktobro 2012) kaj estas kopirajto de © www.monato.net )

Antaŭ kvardek jaroj, kiujn oni povus nun konsideri la praaĝo de komputado, komputiloj estis tiel grandaj kiel la ĉambroj enhavantaj ilin kaj postulis speciale trejnitan dungitaron por funkciigi ilin.

Ili estis lokitaj en komputilaj centroj kaj datumtransigo estis ebla nur pere de fizika kopiado al magnetaj bendoj. Jam en tiu tempo oni antaŭvidis la bezonon de leĝofaro protektanta bazajn personajn informojn registritajn sur arkivoj. Landoj pioniraj en tiu agadkampo unue estis Svedio (1973), Germanio (1979) kaj Francio (1978). Britio sekvis en 1984.

Hodiaŭ oni vivas en malsama mondo, ol tiuj komencaj jaroj de komputado. Personaj informoj multobliĝis en maniero tute neimagebla en la 1970aj jaroj. Ni ĉiuj postlasas ciferecajn spurojn post la uzado de poŝtelefonoj, interreto aŭ bankaŭtomato. Amaso da personaj informoj troviĝas sur komputiloj de niaj kuracistoj aŭ ĉe impostoficejo. Interreta butikumado kreis vastan informaron pri la butikumintoj kaj iliaj aĉetpreferoj. Konservi kaj trakti ciferecajn informojn estas malmultekoste, kaj tio ebligas tre detalan kaj rapidan analizon de la sinteno de individuoj.

Opinioj estas dividitaj pri kiu povus aliri personajn informojn kaj por kiuj celoj. Kelkaj opinias la informojn profiteblaj komercoportunoj; aliaj, kiel civilrajtaj kampajngrupoj insistas, ke privataj informoj devas resti privataj kaj protektataj.

En eŭropaj landoj, la grado de reguligo de privataj informoj pri civitanoj estas varia. La problemo kuŝas en la protektado de personaj informoj. Tio devus esti afero de parlamentoj, kaj ne simple de registaraj agentejoj.

Ĉu individuoj devus havi la rajton sin retiri el datumbazo aŭ pli draste tute malpermesi la uzon de siaj personaj informoj por komercaj celoj? Tio nepre estu afero de estonta debato.

Saturday 11 August 2012

LETEROJ - FALKLANDAJ INSULOJ

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Aŭg/Sep 2012) kaj estas kopirajto de © www.monato.net )
S-ro Roberto SARTOR parolas pri la "hipokriteco de Britio" koncerne la "okupon" (miaj citiloj) de la Falklandaj Insuloj. (MONATO 2012/06, p.7).
Ne gravas, ĉu Mercosur, Unasur aŭ iuj aliaj apogas la argentinan postulon.
En ĉi tiu kazo, eĉ la Papo ne povus helpi. La kerna demando estas, ĉu iu ajn iam demandis al la insulanoj pri iliaj preferoj?

Laŭ mia kompreno, per la redono de la Falklandaj Insuloj al Argentino, S-ro
Sartor volas ŝanĝi la lojalecon de la insulanoj de unu "kolonia" mastro al
alia. Kial ne demandi rekte al la insulanoj, ĉu ili volas esti kolonianoj de
Britio, Argentino aŭ simple, ĉu ili volas mem regi siajn proprajn
aferojn?

Mi ne scias, ĉu la pragepatroj de S-ro Sartor estas elmigrintoj, sed
milionoj da elmigrintoj loĝas en Argentino dum jardekoj. Ĉu ili sentas sin
loĝantaj en lando, kiu ne estas ilia? Ĉu la insulanoj de la Falklandaj
Insuloj sentas sin loĝantaj en lando, kiu ne estas ilia? Tre bedaŭrinde,
S-ro Sartor en sia letero manifestas sin nur pri la stato de la insuloj, sed
ne pri la stato de la insulanoj. La saman eraron faris la argentina
registaro en 1982 kun katastrofaj rezultoj.

Lenio MAROBIN

MODERA IMPOSTO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Aŭg/Sep 2012) kaj estas kopirajto de © www.monato.net)

Efikaj kaj favoraj impostaj leĝoj pri domposedo en Britio instigis riĉegajn eksterlandanojn aĉeti luksajn domojn en centra Londono en la jaro 2011 en valoro supera al 5 miliardoj da eŭroj.
Londono posedas la titolon de la plej multekosta apartamento en la mondo post la vendo de tegmentapartamento kontraŭ la sumo de 163 milionoj da eŭroj en la prestiĝa kvartalo Knightsbridge.

Pli ol 3/4 de la proprietaĵoj super la prezo de 6 milionoj da eŭroj estis venditaj al internaciaj aĉetantoj.

La milionuloj elektas Londonon ĉar la urbo havas la statuson de vere kosmopolita metropolo, kaj britaj impostoleĝoj rilate al proprietaĵoj estas tre indulgaj kaj malpli altaj en komparo kun aliaj disvolviĝintaj landoj.

Estas aparte bonefike aĉeti proprietaĵon en Britio ĉar la brita leĝaro permesas personon fari aĉeton pere de eksterlande registrita firmao kun reduktita imposto aŭ, en kelkaj kazoj, impostimune. Rezulte de tiu sistemo, Britio perdas ĉiujare 1 miliardon da eŭroj pro nepagitaj impostoj fare de riĉaj aĉetantoj.

Proprietaĵoj en Londono estas konsiderataj sekuraj investaĵoj en tempoj de konfliktoj, kiel tiuj okazantaj en la Meza Oriento kaj en landoj de la iama Sovetunio. Aĉetontoj ankaŭ favoras Londonon pro la simpleco de la dokumentaro prezentota dum la negocado kaj la relative simplaj leĝaj teknikaĵoj regulantaj la aĉeton de proprietaĵoj.

Pro la kreskanta nestabileco en la mondo homoj venas al Londono por konservi siajn vivonivelojn. Manko aŭ abundo de mono ne estas kaŭzo de ĉagreno por tiuj novaj loĝantoj.

BEBOJ CENTJARAJ

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Aŭg/Sep 2012) kaj estas kopirajto de © www.monato.net )

Pli ol triono de la infanoj naskitaj ĉi jare povos atingi la aĝon de 100 en la dua jardeko de la 22a jarcento, laŭ statistikoj liveritaj de la Oficejo por Naciaj Statistikoj de Britio. Ĝi prognozas, ke 35% de la 826.000 personoj naskitaj en 2012 vivos ĝis siaj centjariĝoj.
Longa vivado ne ĉiam estas bona novaĵo. Laŭ la Internacia Longviveca Centro UK, longa viveco povas signifi socian izolitecon pro la postvivado al amikoj kaj familianoj, fizikan izolitecon pro loĝado en netaŭga loĝejo, kaj malbonan sanstaton en la finaj jaroj de la vivo.
Kvankam oni estas bonaj en la solvado de ĉiutagaj nunaj problemoj oni tamen estas tre malbonaj rilate planadon por la estonteco. Kiam temas pri la prognozo por la venonta duonjarcento oni ne havas la necesajn planojn por trakti la problemojn.
Ĉi jare estos 14.500 centjaraĝuloj en Britio, cifero kreskanta al 110.000 ĝis la jaro 2035.
Kalkuloj liveritaj en 2011 indikis, ke pli ol 1/4 de la infanoj sub la aĝo de 16 povas antaŭvidi sian centjariĝon.






















Saturday 7 July 2012

MORTO DE LA LERNOLIBRO




(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Julio 2012) kaj estas kopirajto de © www.monato.net )

Laŭ raporto de la Nacia Alfabetiga Organizaĵo de Britio en decembro 2011 oni trovis, ke ĉ. 4 milionoj da infanoj en lerneja jaro ne posedas legolibron, kaj pli ampleksaj statistikoj montras, ke 15% de la plenkreska loĝantaro baraktas kontraŭ alfabetigo.

En pluraj lernejoj de la internaj distriktoj de grandaj urboj infanoj parolas la anglan kiel duan lingvon, kaj 33% rajtas ricevi senpagan lunĉon en lernejo kaj pluraj aliaj alvenas kun grado de alfabetigo en du ĝis tri niveloj sub tiuj antaŭviditaj por iliaj aĝoj.

Instruistoj rimedas al teknologio por rebonigi la problemon, ĉar ili trovis, ke lernantoj estas nun pli kontentaj legante sur ekrano anstataŭ sur presita folio.

La plej granda problemo estis tio, ke lernantoj rifuzis legi librojn aŭ revuojn. Post la uzo de la nova teknologio en klasĉambro oni notis, ke eĉ la plej malvolonta leganto nun fariĝis interesata pri legado se komputilo estas uzata. Lernantoj nun utiligas teknologion en ĉiuj aspektoj de siaj vivoj ĉar la presita vorto fariĝis pli alloga sur ekrano.

Teknologio dum longa tempo estis havebla por helpi disleksiajn lernantojn fronti tekstojn, kaj kredeble ĝi estas la plej efektiva rimedo por tiuj, kiuj ne sukcesas akompani la paŝojn de ordinara klasĉambro. Lernantoj kiuj estas entuziasmaj legantoj ĉiam avide legos, sed al tiuj malpli interesemaj teknologio estas granda helpo.

En iu eksperimento oni disdonis al lernantoj kun malaltaj lernoatingoj Kindle (teka legilo por retlibroj) por kontroli ĉu la uzo de la aparato kuraĝigis la lernantojn al legado. La projekto estis granda sukceso. La legantoj legis romanojn de la komenco ĝis la fino, kelkaj farintaj tion por la unua fojo.

Kindle havas sonfunkcion ebligantan la aŭskultadon de teksto dum periodoj kiam la lernantoj trovas legokoncentriĝon tre malfacila.

La lernantoj ankaŭ uzas interagajn programojn sur komputiloj. La programoj taksas la legokapablon de ĉiu lernanto aparte, instruas prononcadon, signifon de vortoj kaj liveras tabelon montrantan la individuan progreson de la pliboniĝo.

Spertuloj antaŭvidas, ke ene de kvin jaroj ĉiuj infanoj lernos pere de poŝkomputilo, almenaŭ en disvolviĝintaj kaj disvolviĝantaj landoj. Inter aliaj, la prezidantino de la Asocio de Lernejoj por Knabinoj anoncis, ke ordinaraj lernolibroj estas malaperantaj en britaj lernejoj ĉar infanoj pli kaj pli uzas retlegilojn por aliro al informoj, sed ŝi opinias, ke estos ankoraŭ tempo kaj loko por konsulti malnovan libron sur bretaro.

PREĜOJ ĈE MAGISTRATOJ


(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Julio 2012) kaj estas kopirajto de © www.monato.net )

Supera kortumo en Britio decidis, ke magistratoj ne havas la laŭstatusan rajton enkonduki preĝojn dum oficialaj kunsidoj.

Sekve de la verdikto, lokaj administrejoj devos reekzameni la decidojn permesantajn la okazigon de preĝoj antaŭ ol la komenco de formalaj kunsidoj rezulte de la sukcesa interveno kontraŭ tiu kutimo fare de la Nacia Laika Societo, kiu rigardas tiun tradicion malmoderna.

La Kristana Instituto diris, ke la kutimon oferi preĝojn antaŭ ol la komenco de publika kunveno oni povas trovi jam en la regno de Elizabeto la Unua en la 16a jarcento, sed la Nacia Laika Societo asertas, ke tiu kutimo konfliktas kun la homaj rajtoj de la nekredantoj. Samopiniis la iama ĉefepiskopo de Canterbury, Lordo Carey, dirinte, ke la haltigo de preĝado estas atako kontraŭ individua libereco kaj cinika manovro cele la forpelon de la publika manifestacio de kredo el la nacia vivo.

Magistrato en la regiono de Londono anstataŭigos preĝojn per legado de poemoj por eviti religiajn miskomprenojn.

Sunday 17 June 2012

CAMERON KAJ LA FALKLANDAJ INSULOJ




(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Junio 2012) kaj estas kopirajto de © www.monato.net )


La brita ĉefministro, David Cameron, faris promeson, ke Britio neniam cedos la suverenecon de la Falklandaj Insuloj kontraŭ la deziroj de ties insulanoj. La defioj de Argentino kontraŭ la rajto je memregado de la insuloj estas malakcepteblaj.


Li kondamnis la malpravigajn kaj malproduktivajn klopodojn de la argentina registaro cele la disrompon de ŝipaj ligoj al la insuloj. Cameron diris, ke “Argentino daŭrigas siajn malpravigajn klopodojn por la disrompo de navigado ĉirkaŭ la insuloj kun la intenco haltigi legitiman komercadon”. Lia interveno okazis post kiam Argentino persvadis grupon da Sud-Amerikaj landoj malpermesi la endokiĝon de ŝipoj flirtigantaj la flagon de la insuloj en iliaj havenoj.


Cameron diris, ke Britio ĉiam subtenos sian devon al la sekureco kaj prospero de siaj transmaraj teritorioj. Li reasertis al la falklandaj insulanoj, ke la brita registaro batalos kontraŭ ĉiuj postuloj de Argentino pri suvereneco. “La rajto al memregado estas la fundamento de nia politiko. Britio neniam traktos la suverenecon de la insuloj krom en la kazo se la insulanoj tion deziros. Nenia speco de demokratio povus fari alimaniere”, diris la ĉefministro.


La malpermeso fare de la Mercosur-grupo – kiu ankaŭ inkluzivas Brazilon, Paragvajon kaj Urugvajon estas la plej lasta flamiĝo inter Argentino kaj Britio pri la disputo de la insuloj. Argentino havas longdaŭran postulon rilate la suverenecon de la insuloj, kiujn ĝi nomas Malvinoj, kaj reagis kolere kiam Britio permesis la submaran prospektoradon de nafto ĉirkaŭ la insuloj.

En la fino de sia mesaĝo, la ĉefministro diris, ke li volas “pozitivan interrilaton kun Argentino, sed la sinteno de la argentina registaro koncerne la insulojn estas netolerebla”.

Tuesday 5 June 2012

FALSA EKONOMIO

Aperinta sur Monato 2012/02, p. 18/19

(Ĉi tiu artikolo mi verkis sub la pseŭdonimo DJ Cane)

La kristnasko de la jaro 1124 estis neforgesebla por la monfaristoj de Anglio.

Laŭ la kutimo de la epoko, la oficialaj monfaristoj pagis al la reĝo por la rajto stampbati la arĝentajn pencojn bezonatajn por la tiam limigita komercado en la lando. Tiu libera entrepreno fariĝis tre profitema. Bedaŭrinde, tiam kaj nun, inflacio estis problemo. Homo havanta pundon ne povis aĉeti valoron de penco en merkato, kaŭzante maltrankvilon inter la ordinara popolo, kaj kulpulon oni devis trovi. La reĝo venigis la monfaristojn al la reĝa palaco en Vinĉestro [Winchester – urbo situanta en suda Anglio]. Anstataŭ renkontiĝi kun Sankta Nikolao, la monfaristoj estis akuzataj pri la fuŝmikso de bazaj metaloj kun arĝento al stampataj moneroj. Kiel puno, oni fortranĉis la testikojn kaj la dekstrajn manojn de la monfaristoj.

Ekde la invento de mono kiel medio de interŝanĝo, la kvalito kaj origino de moneroj estas afero severe kontrolata de la registaro, kaj eĉ ĝis modernaj tempoj, kruelaj formoj de puno ekzistis en Anglio por tiuj, kiuj aŭdacis stampbati siajn proprajn monerojn.

Kiel falsi moneron? Se oni havas moneron faritan el noblaj metaloj – oro kaj arĝento – tre evidenta artifiko estas fandi la aŭtentikan moneron kaj aldoni bazan metalon, kiel kupron aŭ plumbon, kaj sekve restampbati la falsajn monerojn konservante la saman motivojn de la aŭtentikaj, sed nun en multe pli granda kvanto. Evidente, ĉar kupro estas malpli densa ol oro kaj arĝento, la falsitaj moneroj pezos malpli ol la aŭtentikaj moneroj, kaj tion oni facile povos malkovri. Interese, ke tre malutila blanka metalo enhavanta pli altan densecon ol oro, kaj pro tio iam interesa al falsistoj, ironie fariĝis metalo kun valoro multe pli alta ol oro. Tiu malutila metalo nomiĝas plateno.

Pli simpla tekniko taŭga por etaj falsistoj estas la uzado de bazaj metaloj enhavantaj malaltan fandopunkton, kutime pro la uzo de alojo plumbobazita kaj ŝablonoj preparitaj per metodo uzanta hardigitan argilon. La metodo rezultigas monerojn en koloro arĝenteca, kiu malsamas al la koloro de la aŭtentikaj moneroj. Por ke ili sukcese cirkulu en la medio senrimarke, oni devas ilin orfarbi. Grandegan ekzemplon de stulteco donis la reĝa monerfarejo de Britio en 1887. Oni stampbatis arĝentan sespencan moneron (£0,025) kaj oran duonsuverenon aŭ duonpundon (£0,50). Ambaŭ moneroj havis esence la saman grandecon kaj fasonon, kaj eĉ ne havis la indikon de la valoro de la moneroj. Neeviteble, falsistoj tuj ortegis la sespencajn monerojn interŝanĝante ilin kiel duonpundojn kun nesingarduloj. En la sama jaro la registaro agnoskis sian fiaskon kaj redesegnis la monerojn. Kompreneble, la menciitaj falsaĵoj nur prezentos aprezindan lukron se estos granda diferenco inter la kosto de la bazaj metaloj uzitaj de la falsistoj kompare kun la kosto de la altvaloraj metaloj uzitaj de la registaro. Tamen, la registaro, estante super siaj propraj leĝoj, kopiis ankaŭ plurajn friponaĵojn de falsistoj kaj nun mem uzas bazajn metalojn en la farado de moneroj, kies kosto de unu monero estas malpli ol la nominala valoro de la monero mem.

Oficiala malnobligo de valuto okazis en malsamaj epokoj kaj lokoj, kiam ajn la registaro bezonis pli da mono, ol la fisko povus legitime provizi. Pli konataj ekzemploj okazis dum la finaj momentoj de la romia imperio kaj dum la reĝeco de Henriko Oka en Anglio, kaj nuntempe tra la tuta mondo. En la kazo de britaj moneroj la ŝanĝo komenciĝis dum la unua mondmilito, kiam oraj moneroj estis anstataŭigitaj de bankbiletoj. Kelkajn jarojn poste, en 1920, arĝentaj moneroj de meza valuto havis sian arĝentan parton reduktita de 92,5% al 50%. Post la dua mondmilito eĉ arĝentaj moneroj estis anstataŭigitaj de aliaj, ĉi-foje faritaj el blanka, kupronikela alojo senarĝenta. En 1983, kiam eĉ presi bankbiletojn en nominala valoro de 1 pundo fariĝis multekoste, la pundo reaperis kiel monero el latuna materialo, kvazaŭ insulto al sia glora formo ora. Kiam la ŝtato mem malnobligas sian oficialan metalan monon tio malebligas al falsistoj akiri lukron por siaj falsaĵoj. Tial, falsistoj nuntempe koncentriĝas en la falsado de bankbiletoj. Tamen, en Britio la brita pundo (£1 monero) ankoraŭ havas sufiĉan aĉetpovon kaj ĝia malalta stampkosto ankoraŭ faras ĝin tre alloga falsaĵo, precipe ĉar ĝi estas stampbatita el tre simpla latuna disko kaj preskaŭ tute ne havanta sekurecajn trajtojn. En la komenco falsaj pundomoneroj estis falsataj en malgranda skalo fare de malgrandaj falsistoj uzantaj monerŝablonojn kaj procezon uzantan malaltan temperaturon por fandi plumbajn alojojn. Tiuj “moneroj” estis tiam ortegitaj kaj farbitaj, sed dum ilia cirkulado tuj montriĝis la maldureco de la plumba alojo kaj la subita eluziĝo de la ora tegaĵo evidentigis la falsan naturon de la moneroj. Kompreneble, la malfeliĉa ricevinto de tiaspeca falsa monero nun konstatis, ke iu fripono lasis lin kun ne interŝanĝebla monero batstampita kelkajn semajnojn aŭ monatojn antaŭe.

Nuntempe la situacio pri falsado de moneroj ŝanĝiĝis draste. Falsaj moneroj estas amasproduktataj per kompleksa imitado de la procezoj uzataj de la reĝa monerfabrikejo uzante rondajn, malplenajn diskojn eltranĉitajn el latuna lameno, kies diskoj estas tiam stampataj per altpremaj presiloj. La kvalito de tiuj latunaj falsaĵoj varias, sed ordinare ĝi estas pli ol sufiĉa por ĉiutaga negocado. La falsitaj moneroj povas esti kutime trovitaj de homoj kun akraj okuloj kaj sufiĉaj konoj pri falsaĵoj, sed la kvalito de kelkaj falsaĵoj estas tiel bona, ke eĉ la plej trejnitaj okuloj kelkfoje ne distingas inter falsa kaj aŭtentika monero. Kontraŭe al la komencaj moneroj stampitaj en plumba alojo, moneroj faritaj el latuno estas malpli rimarkataj en cirkulado. Ju pli ili estas uzataj, des pli similaj al la aŭtentikaj moneroj ili fariĝas ĉar neeviteble ili akiras la grataĵojn kaj malpuraĵojn de konstanta manŝanĝo. Falsaj moneroj en Britio eĉ estas trovataj ene de oficialaj monersaketoj provizataj de la bankoj kaj en la jaro 2009 ili konsistigis 3,3% de la pundomoneroj en cirkulado. Falsaj moneroj fariĝis por ĉiuj praktikaj celoj daŭre kaj esence malkontestebla parto de cirkulado de moneroj en Britio. Bizare, falsaj pundomoneroj fariĝis nun senviktimaj krimoj, ĉar neniu persono en posedo de falsa monero dubos pri ĝia akcepto fare de alia persono, ankaŭ ne eblas malnobligi valutojn, kiu siavice estas de longe afero prizorgata de la ŝtato mem. Kondiĉe ke la registaro kontrolu la proporcion de falsaj moneroj en cirkulado kaj malgrandigu sian oficialan produktadon, la enfluo de falsaj moneroj ne havos kontraŭajn makroekonomikajn rezultojn. Historio nun kompletigis sian tutan ciklon, kaj oni nun en Britio atingis pozicion kie signifa parto de la nacia mono estas produktata de “privataj monfarejoj”. Tio ne kaŭzos problemon krom se la brita publiko ne plu fidos monerojn kaj sekve rifuzos akcepti ĉiun pundomoneron kiel ŝanĝmonon. Simila kazo okazis en Sud-Afriko, kie la monero de kvin randoj (R5), origine simpla latuna monero, devis esti retirata de cirkulado kaj anstataŭata de multekoste alternativa monero, batstampata el du malsamaj metaloj, unu flava, kaj la alia blanka.

Evidenta solvo por la problemo en Britio estis la enmeto de pliaj sekurecaj rimedoj ene de aŭtentikaj moneroj farinte ilin multe pli malfacile falsigeblaj, sed strange inter la jaroj 2004-7 oni adoptis ĝuste la kontraŭan paŝon. La desegno de la dorsoflanko de la moneroj estis simpla, kaj la rando havis nur du ondajn liniojn, kontraŭe al la antaŭaj eldonoj, sur kies rando estis skribaĵo, la malamiko de falsistoj. Ĉu tiu fuŝaĵo estis simple alia ekzemplo de la oficiala stulteco de la registaro kompare al kio okazis al la sespenca monero en 1887? Aŭ ĉu la registaro nur faciligis al la falsistoj la faradon de iliaj falsaĵoj, sekve la falsitaj moneroj estus malpli troveblaj de la ordinara publiko, ŝparante al la registaro grandan sumon en la refaro de miliardoj da pundomoneroj en cirkulado? Tre probable moneroj daŭre estos falsataj ĝis inflacio reduktos ilian valoron ĝis grado, kie falsigo estus neprofitebla okupo.

Intertempe, historio diras, ke estus bona ideo por la numtempaj oficistoj de la reĝa monfarejo rifuzi iun ajn invitojn por kristnaskaj vespermanĝoj en Vinĉestro...

DJ Cane




Saluton!


Ĉi tiu blogo aperigos precipe la originalojn de miaj artikoloj aperintaj en konciza formo sur la paĝoj de la revuo Monato www.monato.net


Ĉiuj artikoloj ĉi tie aperintaj estas kopirajto © de la revuo Monato.