Antaŭ
cent jaroj malgranda grupo da separatistoj batalantaj por la
sendependeco de Bosnio kaj Serbio el la aŭstra-hungara imperio
kaŭzis la morton de la Arkiduko Frederiko Ferdinando ĵetante
Eŭropon kaj la mondon en periodon de nestabileco, krizoj kaj militoj
neniam antaŭe viditaj en la historio de la homaro.
Nun, dum la centjariĝo de la komenco de la Unua Mondmilito nova movado serĉanta aŭtonomion igas Eŭropon kaj la mondon rememori, kiel separatismo povas esti faktoro por la malstabiliĝo de la nuna stato de la aferoj geopolitikaj kaj ekonomiaj.
La decido de Krimeo apartiĝi de Ukrainio kaj aliĝi al Rusio obeas la forton kaj la distingeblajn motivojn de la klasikaj separatismaj movadoj. Tamen, en tiu ĉi okazo, la loĝantoj de la duoninsulo ne volas la sendependecon, sed la konsekvencoj povas esti tiel katastrofaj, kiel iu ajn alia tradicia separatismo.
La decido
de la loĝantoj de Krimeo elekti propravole la sorton de la regiono
kie ili vivas havas influon ne nur sur la mapo de Orienta Eŭropo. La
sukceso de la entrepreno revigligas diversajn okcidentajn grupojn kun
la intenco redesegni la mondan mapon.
Nur en
Eŭropo tri regnoj nuntempe frontas la kreskantan premon de siaj
loĝantoj favore al sendependiĝo.
Skotlando
decidos en septembro, ĉu ĝi restos aŭ ne membro de la Unuiĝinta
Reĝolando de Granda Britujo kaj Nord-Irlando; Katalunio
pliintensigas la premon por apartiĝi de Hispanio; kaj eĉ la
romantika Venecio tamburas separatismon de Italio. En la alia flanko
de la Atlantiko, la franclingva kanada provinco Kebekio provas alian
fojon fariĝi la plej nova nord-amerika regno. Pli ol antaŭe,
separatismo montriĝas ne esti nur problemo frontata de regnoj en
Afriko aŭ Azio.
La
longdaŭra intereso de la Eŭropa Unio estas manteni la postmilitan
ordon, kie landlimoj estas bone difinitaj kaj teritoriaj postuloj ne
estas decidataj per la uzo de forto.
Krimeo ne
voĉdonis por fariĝi pli libera kiel en la klasikaj separatismaj
movadoj, sed anstataŭe por esti malpli libera nun sub la kontrolo de
Rusio, kiu sen pafi unu solan kuglon aneksis al sia teritorio la
regionon, kiu estas historia haveno de ĝia mararmeo.
Ene de la
Rusa Federacio, en la Norda Kaŭkazo, ribelaj movadoj en Ĉeĉenio
kaj Dagestano postulas sian propran sendependecon. Separatismo
supozigas la timon perdi la potencon, naturajn mediojn, impostojn kaj
loĝantaron. Ne estas regno en la mondo, kiu akceptus perdi
teritorion.
Antaŭ ol
Krimeo, la lasta separatismo okazinta en la eŭropa kontinento estis
turmenta. Kun preskaŭ 2 milionoj da loĝantoj, la plej grandparto el
albana etna deveno, Kosovo ricevis defendan apogon de NATO
(Nord-Atlantika Tratakt-Organizo) en milito por apartiĝi de Serbio,
kies rezulto estis la pereo de pli ol 10 mil homoj.
En 2008
Kosovo memdecidis deklari sian sendependecon, sed Rusio kaj Ĉinio ne
agnoskis ĝian novan statuson. La pravigo uzata de la okcidentaj
landoj por akcepti tiun memdeklaron baziĝis sub la fakto, ke la
albandevena loĝantaro en Serbio vivis sub la subpremado de la serbaj
aŭtoritatoj kaj suferis gravajn atencojn kontraŭ la homaj rajtoj
kaj estis konstantaj viktimoj de etna purigado.
Kvankam
ekonomiaj argumentoj havas centran gravecon sur la debato, tamen en
la kerno de separatismo rolas kulturaj, etnaj kaj historiaj kaŭzoj
krom identeca sento.
En
Venecio, ĉefurbo de la norda regiono Venetio en Italio ekkomenciĝas
serio da iniciatoj cele la sendependiĝon kaj resurekton de la Tre
Serena Respubliko de Venecio, kies suvereneco nur finiĝis post la
konkero fare de la trupoj de la franca imperiestro Napoleono en la
fino de la 18a jarcento.
Loĝantoj
de Veneto argumentas, ke la centra registaro en Romo kolektas ĉiujare
de la preskaŭ 5 milionoj da loĝantoj de la regiono impostojn en la
sumo de 70 miliardoj da eŭroj, kaj interŝanĝe ricevas publikajn
servojn egalvalorajn al 50 miliardoj da eŭroj.
Ju pli
legitima ŝajnas esti la rajto de la plejgrandmulto decidi pri siaj
politikaj alianciĝoj laŭ sia senco de identeco, kiel okazis en
Krimeo, des pli la prerogativo de memdetermino estas limigita sur
internacia juro. Estas interkonsentita opinio, ke ĉio devas okazi
ene de demokratia decidpovo, klare travidebla kaj akceptata de la
centra registaro.
Aktuala
ekzemplo okazas en la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo.
Laŭ
akordo farita antaŭ du jaroj, post longa traktado inter la brita kaj
skota parlamentoj, en septembro okazos referendumo en la tuta
Skotlando. Responde al unu sola demando la skotoj devos decidi “jes”
aŭ “ne” pri la apartiĝo de sia lando al unio, kiu daŭras jam
tricent jarojn.
Rezulto de
enketo farita en marto 2014 montris, ke 57% de la skotoj voĉdonos
“ne” al la separiĝo, certe influitaj de la ekonomiaj
konsekvencoj sekve de la rompo kun Londono. Oficiale, la britaj
regantoj diras, ke Skotlando estas pli forta ene de la Unio kaj ke la
Unuiĝinta Reĝlando estas pli forta kun Skotlando. La konservativa
ĉefministro de Britio avertis, ke sendependa Skotlando ne plu povos
uzi la britan pundon kaj certe frontos malfacilaĵojn por eniri la
Eŭropan Union.
Hispanio havas specialan intereson bari la aliĝon de novaj sendependaj ŝtatoj al la eŭropunia bloko. De la sudo ĝis la nordo diversaj separatismaj movadoj aktivas en ĝia teritorio. La registaro en Madrido baris ĉiujn provojn de la aŭtonoma regiono Katalunio lanĉi sian propran referendumon.
Pro la
pligraviĝo de la ekonomia krizo en Hispanio, kie la meza nivelo de
senlaboreco estas la duoblo de tiu en la eŭrozono, apogo al
sendependiĝo en la regiono kreskis. Katalunio estas tre
industriigita regiono kaj prikalkulas, ke 43 cendoj de ĉiu eŭro
pagitaj al la centra registaro ne revenas al la regiono. En novembro,
la katalunoj voĉdonos en referendumo eĉ sen la konsento de Madrido,
kiu konsideras la agon nekonstitucia.
Ekster
Eŭropo separatismo ankaŭ furoras.
En
Kanado, la gvidantoj de la politika partio Québécois havas kiel
ĉefan celon igi la provincon Kebeko nova lando.
Kun
8 milionoj da loĝantoj kaj la plejgrandparto uzanta la francan kiel
sian unuan lingvon, Kebeko estas la dua plej loĝata provinco de la
lando.
Laŭ
la separatistoj, la sendependa Kebeko garantios la kontinuecon de la
servoj liverataj de la nuna federacia registaro, sed ĝi tiam povos
reinvesti la kolektitajn impostojn laŭ sia bontrovo, modernigante
sian politikan sistemon, stimulante la produktadon de elektra energio
kaj precipe ĝi povos liberigi sin de la importo de nafto.
En
1980 kaj 1995 okazis referendumoj. Ambaŭ rifuzis la proponon de la
separatistoj, sed la lasta prezentis diferencon de iomete pli ol 1%
favore al la kontraŭuloj, statistiko kiu ankoraŭ nutras la esperon
de favora rezulto en la estonteco.
Estas
ankoraŭ frue por prognozi, ĉu la nova ondo de separatismoj
florantaj en la okcidento fakte determinos la novajn landlimojn de la
postmilita mapo. Sed io ŝajnas esti certa: la eterna deziro pri
sendependeco de la popoloj daŭre estos grava elemento de monda
nestabileco.