Saturday 11 August 2012

LETEROJ - FALKLANDAJ INSULOJ

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Aŭg/Sep 2012) kaj estas kopirajto de © www.monato.net )
S-ro Roberto SARTOR parolas pri la "hipokriteco de Britio" koncerne la "okupon" (miaj citiloj) de la Falklandaj Insuloj. (MONATO 2012/06, p.7).
Ne gravas, ĉu Mercosur, Unasur aŭ iuj aliaj apogas la argentinan postulon.
En ĉi tiu kazo, eĉ la Papo ne povus helpi. La kerna demando estas, ĉu iu ajn iam demandis al la insulanoj pri iliaj preferoj?

Laŭ mia kompreno, per la redono de la Falklandaj Insuloj al Argentino, S-ro
Sartor volas ŝanĝi la lojalecon de la insulanoj de unu "kolonia" mastro al
alia. Kial ne demandi rekte al la insulanoj, ĉu ili volas esti kolonianoj de
Britio, Argentino aŭ simple, ĉu ili volas mem regi siajn proprajn
aferojn?

Mi ne scias, ĉu la pragepatroj de S-ro Sartor estas elmigrintoj, sed
milionoj da elmigrintoj loĝas en Argentino dum jardekoj. Ĉu ili sentas sin
loĝantaj en lando, kiu ne estas ilia? Ĉu la insulanoj de la Falklandaj
Insuloj sentas sin loĝantaj en lando, kiu ne estas ilia? Tre bedaŭrinde,
S-ro Sartor en sia letero manifestas sin nur pri la stato de la insuloj, sed
ne pri la stato de la insulanoj. La saman eraron faris la argentina
registaro en 1982 kun katastrofaj rezultoj.

Lenio MAROBIN

MODERA IMPOSTO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Aŭg/Sep 2012) kaj estas kopirajto de © www.monato.net)

Efikaj kaj favoraj impostaj leĝoj pri domposedo en Britio instigis riĉegajn eksterlandanojn aĉeti luksajn domojn en centra Londono en la jaro 2011 en valoro supera al 5 miliardoj da eŭroj.
Londono posedas la titolon de la plej multekosta apartamento en la mondo post la vendo de tegmentapartamento kontraŭ la sumo de 163 milionoj da eŭroj en la prestiĝa kvartalo Knightsbridge.

Pli ol 3/4 de la proprietaĵoj super la prezo de 6 milionoj da eŭroj estis venditaj al internaciaj aĉetantoj.

La milionuloj elektas Londonon ĉar la urbo havas la statuson de vere kosmopolita metropolo, kaj britaj impostoleĝoj rilate al proprietaĵoj estas tre indulgaj kaj malpli altaj en komparo kun aliaj disvolviĝintaj landoj.

Estas aparte bonefike aĉeti proprietaĵon en Britio ĉar la brita leĝaro permesas personon fari aĉeton pere de eksterlande registrita firmao kun reduktita imposto aŭ, en kelkaj kazoj, impostimune. Rezulte de tiu sistemo, Britio perdas ĉiujare 1 miliardon da eŭroj pro nepagitaj impostoj fare de riĉaj aĉetantoj.

Proprietaĵoj en Londono estas konsiderataj sekuraj investaĵoj en tempoj de konfliktoj, kiel tiuj okazantaj en la Meza Oriento kaj en landoj de la iama Sovetunio. Aĉetontoj ankaŭ favoras Londonon pro la simpleco de la dokumentaro prezentota dum la negocado kaj la relative simplaj leĝaj teknikaĵoj regulantaj la aĉeton de proprietaĵoj.

Pro la kreskanta nestabileco en la mondo homoj venas al Londono por konservi siajn vivonivelojn. Manko aŭ abundo de mono ne estas kaŭzo de ĉagreno por tiuj novaj loĝantoj.

BEBOJ CENTJARAJ

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Aŭg/Sep 2012) kaj estas kopirajto de © www.monato.net )

Pli ol triono de la infanoj naskitaj ĉi jare povos atingi la aĝon de 100 en la dua jardeko de la 22a jarcento, laŭ statistikoj liveritaj de la Oficejo por Naciaj Statistikoj de Britio. Ĝi prognozas, ke 35% de la 826.000 personoj naskitaj en 2012 vivos ĝis siaj centjariĝoj.
Longa vivado ne ĉiam estas bona novaĵo. Laŭ la Internacia Longviveca Centro UK, longa viveco povas signifi socian izolitecon pro la postvivado al amikoj kaj familianoj, fizikan izolitecon pro loĝado en netaŭga loĝejo, kaj malbonan sanstaton en la finaj jaroj de la vivo.
Kvankam oni estas bonaj en la solvado de ĉiutagaj nunaj problemoj oni tamen estas tre malbonaj rilate planadon por la estonteco. Kiam temas pri la prognozo por la venonta duonjarcento oni ne havas la necesajn planojn por trakti la problemojn.
Ĉi jare estos 14.500 centjaraĝuloj en Britio, cifero kreskanta al 110.000 ĝis la jaro 2035.
Kalkuloj liveritaj en 2011 indikis, ke pli ol 1/4 de la infanoj sub la aĝo de 16 povas antaŭvidi sian centjariĝon.