Tuesday 4 June 2013

KREDO GRAVAS

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Junio/2013) kaj estas kopirajto ©de www.monato.net )
 
Por la unua fojo en la historio de la Eŭropa Unio, la traktato de Lisbono 2007 oficialigis malfermitan kaj regulan dialogon inter eŭropaj institucioj, eklezioj, religioj kaj komunumoj de diversaj kredoj.

Spite la ĝeneralan percepton, ke religiaj kaj kredaj demandoj forestis de la eŭropa integriĝo, tamen estas konataj longedaŭraj kontaktoj inter religiuloj, politikistoj kaj eŭropuniaj ŝtatoficistoj ekde la Schuman-Deklaro de 1950 ĝis hodiaŭ.

Analizo de la religiaj kontaktoj faritaj dum tiu periodo malkaŝas, ke 120 grupoj reprezentantaj katolikajn, protestantajn, anglikanajn, ortodoksajn, judajn, islamanajn, hinduajn, budhanajn kaj framasonajn komunumojn dialogis kun la Eŭropa Komisiono.

Publikprivataj interrilatoj estas rezulto el personaj religiaj interesoj de politikistoj kaj oficistoj koncernataj en la trakto de eŭropa kunlaboro, kaj ne el sistema politiko pri religio. Malgraŭ la ĝenerala opinio, ke la romkatolika eklezio estis la unua apoganto de la traktado pri eŭropa integriĝo post la dua mondmilito fakte estis la ekumena movado dum la intermilita periodo kiu establis la unuan transnacian grupon por konsiderado de religio, formita de protestantaj kaj anglikanaj ekleziuloj kaj politikistoj konsilantaj ekleziojn pri eŭropa integriĝo.

Provaj rilatoj disvolviĝis el la decido de la Eŭropa Komisiono interrilati kun eklezioj kaj religioj en 1982. Tiuj interrilatoj fariĝis formalaj en 1990 post kiam la prezidanto de la Eŭropa Komisiono lanĉis publikan debaton.

Rezulte de tio, kreskanta numero de eklezioj kaj komunumoj de diversaj kredoj starigis oficejojn en Bruselo iniciatante la interrilatojn kun eŭropaj institucioj, kiu efektive okazis ekde 2007, kiam veraj instituciaj interrilatoj komenciĝis. La instituciigo stimulis regulajn publikajn kunsidojn inter altrangaj religiaj gvidantoj kaj eŭropuniaj oficistoj.

La Komisiono estas la nura eŭropa institucio rekte direktanta la interkredan dialogon, sed estas propono krei similan mekanismon en la Eŭropa Parlamento.

Kvankam religiaj demandoj restas sub la jurisdikcio de la eŭropuniaj naciaj ŝtatomembroj, tamen la kreskanta numero da oficejoj de religiaj institucioj ĉe la Eŭropa Unio estas indiko, ke la aferoj pri fido gravas sur la koridoroj de la eŭropaj institucioj kaj en la konstruado de la eŭropa politika sistemo.





No comments:

Post a Comment