PayPal, la reta
transpaga sistemo, prognozas, ke ordinaraj ledaj monujoj en Britio
estos afero de la pasinteco por la plej granda parto de la
butikumantoj jam en 2016.
Tiam al butikumantoj eblos pagi por siaj varoj per la uzo de poŝtelefono kiel elektronika mono anstataŭ pagi per la kutimaj monbiletoj, bankĉekoj aŭ bankkartoj.
Poŝtelefono fariĝos kvazaŭ cifereca monujo. La cirkulado de monbiletoj ne ĉesos, sed la uzo de poŝtelefonoj aŭ similaj rimedoj fariĝos populara maniero por la pagado en butikoj aŭ per interreta butikumado.
Butikoj adoptintaj la novan sistemon ebligos al butikumantoj rapidan servon sen la bezono enviciĝi antaŭ kaso. Komizoj portos porteblajn skanilojn ebligantajn la legadon de strikodo, kiuj tiam interŝanĝos informojn kun la poŝtelefono de la butikumanto pere de sekura kodo, sen la bezono informi detalojn pri kreditkarto aŭ bankkonto.
No comments:
Post a Comment