Enmigrintoj
kandidatiĝontaj al brita pasporto devos baldaŭ esti eblaj deklami
la unuan strofon de la brita nacia himno God Save The Queen
(Dio Gardu la Reĝinon). Ili verŝajne ankaŭ devos elmontri sciojn
pri Charles Dickens, Wiston Churchill, Ŝekspiro, La Reĝino, kaj pri
aliaj konataj eminentuloj de la brita vivo antaŭ ol ili rajtos
fariĝi britaj ŝtatanoj.
Scioj pri moderna Britio ankaŭ estos postulataj, kaj kandidatoj devos respondi demandojn pri britaj malkovroj kaj inventoj, kiel ekzemple pri la strukturo de la deoksiribonuklea acido (DNA), interreto, inkluzive de scioj pri la rokmuzikaj grupoj Beatles kaj Rolling Stones.
La forta emfazo pri brita historio estas ideo de la Sekretariejo pri Enlandaj Aferoj. La celo estas enkonduki patriotan gvidilon por enmigrintoj dezirantaj hejmiĝi en Britio antaŭ ol kandidatiĝi al la brita pasporto.
La nuna registaro volas atentigi al enmigrintoj, ke tra la jarcentoj Britio estis kristana lando kun longa kaj glora historio.
Ĉirkaŭ 80.000 homoj ĉiujare submetiĝas al la ekzamenoj pri ŝtataneco unue enkondukitaj de la laborista registaro en 2005 kiel parto de la postuloj por fariĝi brita ŝtatano.
No comments:
Post a Comment