Tuesday 5 March 2013

DIKIĜO KAJ MALEDUKITECO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Marto/2013) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )

Manko de regulaj vespermanĝoj kun la familio, malbona dieto kaj obsedo pri rapidmanĝoj kondukas britojn al dikiĝo. Britio havas la plej altan proporcion de dikaj homoj en Eŭropo inter homoj de malalta edukiteco kaj malaltaj salajroj.

La studo aperis en la prestiĝa medicina revuo The Lancet kaj trovis, ke 29% de la malbone edukitaj virinoj en Anglio kaj 27% de la viroj estas tro dikaj.

Ene de Britio, Anglio havas la plej grandan proporcion de dikaj homoj en Eŭropo laŭ tiu nivelo de edukiteco, pli ol duoble ol en Italio, Portugalio, Hispanio kaj Irlanda Respubliko.


La studo ankaŭ montris vastan sanmalegalecon tra Eŭropo kaj avertis, ke tiu stato pligrandiĝos pro la ekonomia krizo.


Britio havas ankaŭ unu el la plej grandaj niveloj de infana malriĉeco. Ĝi estas pli alta ol en kelkaj orient-eŭropaj landoj, inkluzive de Hungario kaj Estonio.


En sud-eŭropaj landoj vendejoj de rapidmanĝoj ne estas tre kutimaj kaj familiaj vespermanĝoj estas pli tradiciaj, kie konsumado de multaj fruktoj kaj legomoj estas parto de la ĉiutaga dieto.


Laŭ studo de la Universitato de Londono la agado por malpliigi sociajn malegalecojn plibonigus la perspektivojn por la ĝenerala sano de la popolo kaj portus vastajn sociajn kaj politikajn gajnojn, kiuj ebligus al la popolo atingi pli facile siajn naturajn kapablecojn.











No comments:

Post a Comment