Tuesday 5 March 2013

FRUA INFANDISVOLVIĜO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Februaro/2013) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )


Frua infanaĝo estas la plej rapida periodo de disvolviĝo en homa vivo. La jaroj ekde la gravediĝo kaj naskiĝo ĝis la aĝo de 8 estas kernaj al la tuta scia-komprena, emocia kaj korpa kresko de infanoj.

La rapida disvolviĝo de la infanaj cerboj komenciĝas jam en la antaŭnaska fazo kaj daŭras ĝis post la naskiĝo, tamen cerbomaturiĝo kaj gravaj nervaj sistemoj kaj ligoj nur progresive disvolviĝas post la naskiĝo dum frua infanaĝo.


Sciencaj pruvoj sugestas, ke se la cerbo ne ricevas la konvenan stimuliĝon dum tiu decida tempofenestro tiam estos tre malfacile al ĝi renovigi siajn neŭrajn vojojn en pli malfrua tempo.


Frua infanaĝo ĉirkaŭita de libroj kaj lernigaj ludiloj lasos pozitivajn spurojn sur la cerbo de persono ĝis la aĝoj de 17 ĝis 19, sciencistoj konkludis post dudekjara esplorado.


La samaj sciencistoj ankaŭ trovis, ke ju pli da mensa stimuliĝo infanoj ricevas je la aĝo de 4 des pli disvolviĝintaj estos la partoj de iliaj cerboj dediĉitaj al lingvo kaj sciado en la sekvontaj jardekoj.


Rezulto de scienca esploro montris, ke kogna stimuliĝo farita de gepatroj al kvarjaraj infanoj estis la decidiga faktoro por la prognozo de la disvolviĝo de pluraj partoj de la kortiko, la tavolo de griza materio en la ekstero de la cerbo.


Estas sciate, ke infanaĝaj travivaĵoj influas la disvolviĝon de la cerbo, sed la nura pruvo konata de sciencistoj rilatas al ekstremaj kazoj pri infana molestado ˗ seksa aŭ perforta ˗ aŭ de infanoj suferintaj psikajn traŭmatojn.


Laŭ Andrea Danese, lektorino ĉe la Instituto de Psikiatrio de la Universitato de Londono, “gepatroj tre ofte ne estas ĉirkaŭ siaj geinfanoj kiam ili alfrontas gravajn decidojn kiel pri la elekto de amikoj, ekuzo de narkotaĵoj aŭ pri la pludaŭrigo de sia edukado. Tamen gepatroj povas konstrui la bazon por siaj junulaj gefiloj ekde frua aĝo por ke ili faru la ĝustajn elektojn per la kreskigo de iliaj kapabloj konservi kaj ellabori informojn, aŭ ekvilibri la deziron por tuja rekompenco kontraŭ tiu de pli grandaj, longdaŭraj celoj”, ŝi konkludis.

No comments:

Post a Comment