(Koncizigita versio
de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Januaro/2013) kaj
estas kopirajto ©
de www.monato.net )
Ĉiuj lernantoj en
britaj lernejoj el la aĝo de 7 estos devigataj lerni almenaŭ unu
fremdan lingvon kiel parton de la regula instruprogramo de la
registaro.
La nova studprogramo estos enkondukita dum septembro 2013.
La enkonduko de devigaj lingvaj lecionoj en elementaj lernejoj celas haltigi la drastan malkreskon de la elekto de lingvoj kiel studobjektoj por ekzamenoj en pli altaj studogradoj. Lernantoj devos montri la kapablon paroli per strukturitaj frazoj, korekta prononcado, kaj klare esprimi simplajn ideojn en alia lingvo. Ili devos akiri komprenon de la baza gramatiko de la nova lingvo kaj konatiĝi al kantoj kaj poezioj.
Kelkaj opinias, ke instrui duan lingvon al lernantoj de la unua grado estas simple fasono. Aliaj diverĝas dirante, ke la propono devas esti konsiderata serioza.
La politika, ekonomia
kaj kultura interdependeco de la hodiaŭa mondo postulas la transiron
de lingvaj kaj naciaj bariloj jam en la komencaj jaroj de edukiĝo.
Edukado en la unuaj gradoj devus fariĝi pli internacie orientita. La
baza koncepto pri alfabetigo devos nun inkluzivi la eblecon legi kaj
skribi almenaŭ en unu alia fremda lingvo. Estas psikologie grave
permesi fruan enkondukon de dua lingvo por infanoj. La ebleco al
infanoj akiri la sonojn de nova lingvo kaj asimili aliajn lingvajn
strukturojn devas esti konsiderataj gravaj lernoakiroj.
Frua lernado, se kondukata laŭ la plej bonaj metodologiaj principoj, eĉ se en artefarita medio, egalus kvazaŭ al lernado de dua lingvo fare de infano vivanta en dulingva medio.
Lernado de alia lingvo, senkonsidere de la fremda lingvo elektita por lernado en unuagrada klaso povas esti de granda edukvaloro por infanoj, ĝenerale kun evidentaj valoraj rezultoj.
No comments:
Post a Comment