(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (
Aŭgusto/Septembro, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )
Tutmonda
klimatŝanĝo superregos la tutan 21-an jarcenton. Eble jam estas tre
malfrue por eviti la aldonon de aliaj 2ºC al la tutmonda varmiĝo
ekde antaŭindustriiĝa tempo, nivelo akceptata kiel “danĝera”.
Kvankam la
preciza vojo de varmiĝo dependos de politikaj, ekonomiaj kaj sociaj
evoluoj estas evidente, ke tutmonda varmiĝo kaj la rezultanta
klimatŝanĝo prezentos rektajn kaj nerektajn sekurecajn
konsekvencojn kaj ankaŭ kreos profundan novan medion, kie pli
tradiciaj sekurecaj aranĝoj ne ĉefrolos.
La efikoj de
klimatŝanĝo inkluzivas leviĝon de la marniveloj kaj delokigon de
la loĝantaro el specifa regiono. Al tio oni povas ankaŭ aldoni la
kreskantan severecon de aliaj ekstremaj vetereventoj kiel senpluveco,
inundoj, perturbo de akvaj rimedoj kaj ekologiaj sistemoj, spontaneaj
furiozaj incendioj en sovaĝejoj, ekapero de severaj malsanoj,
malkresko de kultivaĵoj kaj malabundo de manĝovaroj. Pluraj el tiuj
problemoj interrilatiĝas: inundoj kaj malabundo de akvo damaĝas
agrikulturon, nesufiĉa nutriĝo pligrandigas la ŝancon de ekapero
de epidemioj kaj kronikaj malsanoj, ktp. La mondo jam komencas sperti
la unuajn fruktojn de la klimatŝanĝo.
En 1992 dum
la laborkadro pri klimatŝanĝo organizita de la Unuiĝintaj Nacioj
en Rio-de-Ĵanejro estis prezentata al la landaj reprezentantoj por
la unua fojo la objektiva ideo pri ekvilibrigo de la ellaso de gasoj
en la atmosferon, kun speciala averto precipe pri la pligrandiĝo de
la proporcio de karbona dioksido rezultanta de homa aktiveco
influanta la klimatan sistemon.
La sekurecaj
minacoj de varmestigaj klimatŝanĝoj inkluzivas disputojn pri
teritoriaj landlimoj kaj konfliktojn pri uzado de naturaj rimedoj.
Ĉar la marnivelo plialtiĝas, la marbordo ŝanĝiĝas kaj insuloj
situantaj en malaltaj niveloj malaperas, ofte kaŭzante disputojn pri
kelkaj teritoriaj postuloj. La maldensiĝo kaj ŝrumpiĝo de la
somera glacitavolo en la arkta regiono malkaŝas grandegajn
ekspluateblaĵojn precipe nafton kaj gason por la unua fojo
ekspluateblajn en tiu regiono. La sama fenomeno ebligos la malfermon
de novaj ŝipvojoj. Tio kondukos al ŝanĝoj en la geostrategia kaj
geoekonomia ekvilibro.
Havebleco de
dolĉa akvo kaj nutraĵoj, la geografia modelo de distribuo de
portantoj de patogenaj malsanoj, stabileco de komunumoj ĉiuj falas
sub la potencialan influon de klimatŝanĝo. Ĝi povas ankaŭ
kontribui al la pliseverigo de homa sekureco kaj rekte aŭ malrekte
instigi al politika aŭ perforta konflikto en malfortaj aŭ
misfunkciantaj ŝtatoj. Tio signifas, ke tiaj minacoj al internacia
stabileco estiĝantaj el tiuj ŝtatoj riskos pliintensigi transnacian
organizitan krimon, terorismon, migradon, kaj ŝtatoj devos
rekonsideri siajn internaciajn politikojn kaj sekurecajn koncernojn
devenantajn de tutmonda varmiĝo.
Klimatŝanĝo
funkcios kiel “minaca multiplikilo” aŭ “akcelilo” por
konflikto kaj nestabileco, kvankam por la sekureco de tiuj rekte
tuŝitaj ĝi povus pli bone esti priskribita kiel “riska
multiplikilo”.
Klimatŝanĝo
jam havas rektan influon sur produktado de nutraĵoj kaj
prezkontrolo, kaj nun ankaŭ influas homan sekurecon laŭ diversaj
manieroj.
Inter 2000
kaj 2004 preskaŭ 5% de la loĝantaro en evoluantaj landoj estis
tuŝataj de klimataj katastrofoj kontraŭ malpli ol 1% en la
evoluintaj, konsekvenco de geografia fokuso de la minaco kaj pli
granda fleksebleco de rimedoj kompreneble alligitaj al riĉeco.
La ligo inter
klimata ŝanĝo kaj konflikto estas disputata. Kelkaj empiriaj
esploroj montras fortan ligon dum aliaj montras tutan malrilaton aŭ
pure sugestas, ke historie la problemo temas pri malvarmiĝo anstataŭ
varmiĝo. Pro tiuj necertecoj estas malfacile prognozi klimatŝanĝon
en maniero, ke la rezultoj estos utilaj por politikaj programoj.
La risko pri
interŝtataj konfliktoj rezultantaj de kreskante malabundaj akvaj
rimedoj estas rara aŭ neekzistanta kaj fakte administrado de
translimaj rimedoj estas tereno kie antagonismaj landoj emas al
kunlaboro. Konfliktoj implikantaj naturmediajn faktorojn okazas
precipe ene de la ŝtatoj mem, kaj kiam ili transiras ŝtatajn
landlimojn ili emas fariĝi subnaciaj kaj ne klasikaj interŝtataj
konfliktoj.
Konklude,
klimatŝanĝo povas kaŭzi signifan geopolitikan ŝanĝon ĉirkaŭ la
mondo, kondukante al malriĉeco, naturmedia degenerado kaj plia
malfortiĝo de jam politike malfortiĝantaj registaroj. Klimatŝanĝo
kontribuos al malabundo de nutraĵoj kaj dolĉa akvo, pliintensigos
la disvastigon de malsanoj kaj spronos amasmigradon. Dum klimatŝanĝo
sola ne kaŭzas konflikton ĝi tamen povos agi kiel akcelanta faktoro
de malekvilibro aŭ konflikto, lasante la ŝarĝon de reago al
civilaj kaj militaj institucioj en kazo de severaj vetereventoj
postulantaj defendon kaj homan asistadon.
Monday 15 September 2014
GRASOJ
(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Julio, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )
La rezulto de ampleksa
esploro ĵus publikigita defiis unu el la asertoj pli konataj por la
prevento de kardiovaskulaj malsanoj.
Restudante la rilaton
inter saturita graso kaj kormalsano sciencistoj konkludis, ke ne
estas definitiva pruvo, ke la manĝado de viando, butero aŭ fromaĝo
estas malbona por la koro. Ili ankaŭ konkludis, ke ne estas
definitiva certeco, ke la “bonaj grasoj” (plurmalsaturitaj)
trovitaj en olivoleo, avokadoj kaj migdaloj vere protektas la koron
kiel antaŭe kredate.
La esplorado
publikigita en la Revuo de Interna Medicino de la Usona Fakultato de
Medicinistoj – unu el la plej gravaj sciencaj revuoj en la mondo –
estis farata de internacia teamo de sciencistoj el la Universitato de
Kembriĝo, Anglio. La aŭtoroj reviziis 72 sciencajn artikolojn
verkitajn en 18 landoj kun informoj kolektitaj de ĉirkaŭ 600 mil
partoprenantoj.
La esploristoj analizis
ne nur la dieton de la partoprenantoj sed ankaŭ la koncentriĝon de
graso en la sangofluo. Ili konkludis, ke la nuntempaj pruvoj ne klare
subtenas la rekomendojn kiuj favoras la konsumadon de
plurmalsaturitaj grasoj kaj eviton de la plursaturitaj. La sola
konsilo konfirmita de la revizio rilatis al evito de la manĝado de
transgrasoj (malsaturitaj grasoj arte kreitaj) trovataj en biskvitoj,
glaciaĵoj kaj fritaĵoj.
Saturitaj grasoj ĉiam
estis asociiĝintaj al kardiovaskula risko ĉar ili pliigas la
kvanton de la “malbona” kolesterolo trovata en la vaskuloj,
pligrandigante la ŝancojn de infarktoj kaj apopleksioj. Fronte al
tiuj konkludoj sciencistoj defendas revizion de la nunaj rekomendoj.
Lastatempe, aliaj
fakuloj ekdiskutas la veran valoron de grasoj en la disvolviĝo de
kardiovaskulaj malsanoj.
Artikolo publikigita en
la Brita Medicina Revuo venis en konkludon, ke la rekomendo
malaltigi la konsumadon de saturita graso kaŭzis laŭ novaj pruvoj
pligrandiĝon de la risko pri kormalsano. Por pruvi la argumenton, la
aŭtoro de la artikolo menciis la evoluon de la problemo en Usono. En
tiu lando, konsumado de kalorioj trovataj en grasoj malaltiĝis ĉ.
40% en la lastaj 30 jaroj. Tamen, la dikeco de ordinara homo kreskis
en tiu sama periodo. Unu el la klarigoj pri tiu inversaĵo estas la
fakto, ke la nutroindustrio ekvilibrigis la konsumofalon de graso per
aldono de pli da sukero.
Dume, specialistoj pri
kardiologio ne intencas ŝanĝi la rekomendojn pri limigo de manĝado
de nutraĵoj riĉaj je saturita graso. Nuntempe oni akceptas, ke
maksimume 5% de la energia totalo de dieto de 2000 kalorioj povas
deveni de tiuspecaj nutraĵoj. Sciencistoj interkonsentas, ke la
kulpo ne kuŝas sur unu specifa nutraĵo. Tial estas grave sekvi
sanan manĝomodelon kiel tuton.
UNUA MONDMILITO
(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Majo, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )
Kiam la aŭtokavalkado haltis ĉe trafikvigla strato unu el la murdistoj, deknaŭjara Gavrilo Princip, elpaŝis el inter la homamaso spektanta la karavanon de nobelaj vizitantoj kaj pafis dufoje je nula distanco celdirekten al la arkiduko kaj lia edzino Sofia. Spite la tujan reagon de la korpogardistoj de la arkiduko por revivigi lin, sango elfluis tra lia uniformo. Post kelkaj minutoj la sonoriloj de preĝejoj tra Sarajevo sonoris la morton de la geparo.
Kiel povis la morto de unu homo konduki al milionoj da mortintoj en milito tiel grandampleksa kaj kruela? Por trovi la respondon al tiu ĉi demando cerbekzerciĝis historiistoj dum cent jaroj.
En julio 1914 ĉiuj en Eŭropo estis konvinkitaj, ke oni batalis en sindefenda milito. Registaroj laboris pene por montriĝi, ke ili ne estis la agresantoj en la komencaj momentoj de la milito, precipe dum la monatoj julio kaj aŭgusto. Tiu estis kerna supozo de la ideo, ke vastaj armeoj da soldatoj kiuj estus bezonataj por la milito ne povus esti rekrutigataj por agresmilito.
Socialistoj, kiuj nombris pluraj milionoj en 1914 ne estus apogintaj agresan eksterlandan politikon kaj emus aliĝi nur al sindefenda milito. Francoj, belgoj, rusoj, serboj kaj britoj estis konvinkitaj, ke ili vere estis implikitaj en sindefenda batalo por justaj celoj. Aŭstroj kaj hungaroj estis batalantaj por venĝi la morton de Francisko Ferdinando.
Germanoj estis konvinkitaj, ke la najbaraj landoj “trudis la glavon” en la germanajn manojn, kaj estis certaj, ke ili ne komencis la militon. Se ne estis ili (kiuj malgraŭ ĉio invadis Belgion kaj Francion en la komencaj semajnoj de la milito) kiu, do, kaŭzis la militon?
Por la venkintoj, tiu estis facila demando por respondi. Ili interkonsentis ĉe la packonferenco de Versajlo en 1919, ke Germanio kaj ĝiaj alianciĝintoj estis respondecaj por kaŭzi la militon. Bazita sur tiu decido oni postulis vastajn kompensojn pro la perdoj kaŭzitaj de la milito. La tiel nomata “militkulpeca deklaro” direktis la longan debaton pri la kaŭzoj de la milito.
Ekde 1919 registaroj kaj historiistoj okupataj pri tiu demando kiel reviziistoj (ili volis revizii la verdikton de Versajlo) konfliktis kun kontraŭreviziistoj konsentintaj kun la trovoj de la venkintoj. Sennombraj publikaĵoj kaj dokumentoj fariĝis haveblaj por pruvi la senkulpecon de Germanio kaj la kulpecon de aliaj.
Dum la intermilita periodo similaj opinioj influis novan interpretadon plu emfazante la senkulpecon de Germanio kiel kaŭzanto de la milito, sed anstataŭe identigas la malsukceson de la alianciĝinta sistemo antaŭ 1914. Tiu interkonsentita opinio daŭris tra la dua mondmilito kaj plue.
La plej granda kontesto al tiu interpretado estis jam vaste konata en Germanio de la 1960aj jaroj, kie la historiisto Fritz Fischer publikigis tute surprize novan tezon, kiu minacis renversi la interkonsenton pri la veraj kaŭzoj de la milito. Germanio, Fisher argumentis, ja havis la plej grandan parton de la respondecoj pri la eksplodo de la milito. Aldone, la gvidantoj de Germanio intence ekkomencis la militon kun la celo adopti viglan internacian politikon mirege similan al la naciismo de Hitlero en 1939.
En la lastaj jaroj la opinio de Fisher siavice ankaŭ estis reviziata. Historiistoj revenis al la argumentoj de la intermilitaj jaroj. Nun la fokuso estis la rolo de Rusio kaj Francio dum la komenco de la milito aŭ ĉu la brita registaro vere estis farinta ĉion eblan por eviti la militon en 1914. Oni ankaŭ malemfazigis la rolojn de Germanio kaj Aŭstrio-Hungario.
Post cent jaroj da debatoj ĉiuj imageblaj interpretoj de la kaŭzoj de la milito ŝajne estis pluesplorataj, reviziataj aŭ forigitaj. Ĉi tiu polemiko daŭros almenaŭ aliajn cent jarojn.
En la dimanĉa mateno
de 28 junio 1914 aŭtokavalkado rapidegis tra la stratoj de Sarajevo.
En la ĉefa aŭto veturis unu el la plej potencaj homoj en Eŭropo,
arkiduko Francisko Ferdinando, rekta heredulo de la aŭstra-hungara
trono. Sen lia antaŭscio sep bosnaserbaj murdistoj firme deciditaj
eksigi Bosnion el la aŭstra-hungara imperio atendis lin embuske.
Kiam la aŭtokavalkado haltis ĉe trafikvigla strato unu el la murdistoj, deknaŭjara Gavrilo Princip, elpaŝis el inter la homamaso spektanta la karavanon de nobelaj vizitantoj kaj pafis dufoje je nula distanco celdirekten al la arkiduko kaj lia edzino Sofia. Spite la tujan reagon de la korpogardistoj de la arkiduko por revivigi lin, sango elfluis tra lia uniformo. Post kelkaj minutoj la sonoriloj de preĝejoj tra Sarajevo sonoris la morton de la geparo.
Kiel povis la morto de unu homo konduki al milionoj da mortintoj en milito tiel grandampleksa kaj kruela? Por trovi la respondon al tiu ĉi demando cerbekzerciĝis historiistoj dum cent jaroj.
En julio 1914 ĉiuj en Eŭropo estis konvinkitaj, ke oni batalis en sindefenda milito. Registaroj laboris pene por montriĝi, ke ili ne estis la agresantoj en la komencaj momentoj de la milito, precipe dum la monatoj julio kaj aŭgusto. Tiu estis kerna supozo de la ideo, ke vastaj armeoj da soldatoj kiuj estus bezonataj por la milito ne povus esti rekrutigataj por agresmilito.
Socialistoj, kiuj nombris pluraj milionoj en 1914 ne estus apogintaj agresan eksterlandan politikon kaj emus aliĝi nur al sindefenda milito. Francoj, belgoj, rusoj, serboj kaj britoj estis konvinkitaj, ke ili vere estis implikitaj en sindefenda batalo por justaj celoj. Aŭstroj kaj hungaroj estis batalantaj por venĝi la morton de Francisko Ferdinando.
Germanoj estis konvinkitaj, ke la najbaraj landoj “trudis la glavon” en la germanajn manojn, kaj estis certaj, ke ili ne komencis la militon. Se ne estis ili (kiuj malgraŭ ĉio invadis Belgion kaj Francion en la komencaj semajnoj de la milito) kiu, do, kaŭzis la militon?
Por la venkintoj, tiu estis facila demando por respondi. Ili interkonsentis ĉe la packonferenco de Versajlo en 1919, ke Germanio kaj ĝiaj alianciĝintoj estis respondecaj por kaŭzi la militon. Bazita sur tiu decido oni postulis vastajn kompensojn pro la perdoj kaŭzitaj de la milito. La tiel nomata “militkulpeca deklaro” direktis la longan debaton pri la kaŭzoj de la milito.
Ekde 1919 registaroj kaj historiistoj okupataj pri tiu demando kiel reviziistoj (ili volis revizii la verdikton de Versajlo) konfliktis kun kontraŭreviziistoj konsentintaj kun la trovoj de la venkintoj. Sennombraj publikaĵoj kaj dokumentoj fariĝis haveblaj por pruvi la senkulpecon de Germanio kaj la kulpecon de aliaj.
Dum la intermilita periodo similaj opinioj influis novan interpretadon plu emfazante la senkulpecon de Germanio kiel kaŭzanto de la milito, sed anstataŭe identigas la malsukceson de la alianciĝinta sistemo antaŭ 1914. Tiu interkonsentita opinio daŭris tra la dua mondmilito kaj plue.
La plej granda kontesto al tiu interpretado estis jam vaste konata en Germanio de la 1960aj jaroj, kie la historiisto Fritz Fischer publikigis tute surprize novan tezon, kiu minacis renversi la interkonsenton pri la veraj kaŭzoj de la milito. Germanio, Fisher argumentis, ja havis la plej grandan parton de la respondecoj pri la eksplodo de la milito. Aldone, la gvidantoj de Germanio intence ekkomencis la militon kun la celo adopti viglan internacian politikon mirege similan al la naciismo de Hitlero en 1939.
En la lastaj jaroj la opinio de Fisher siavice ankaŭ estis reviziata. Historiistoj revenis al la argumentoj de la intermilitaj jaroj. Nun la fokuso estis la rolo de Rusio kaj Francio dum la komenco de la milito aŭ ĉu la brita registaro vere estis farinta ĉion eblan por eviti la militon en 1914. Oni ankaŭ malemfazigis la rolojn de Germanio kaj Aŭstrio-Hungario.
Post cent jaroj da debatoj ĉiuj imageblaj interpretoj de la kaŭzoj de la milito ŝajne estis pluesplorataj, reviziataj aŭ forigitaj. Ĉi tiu polemiko daŭros almenaŭ aliajn cent jarojn.
Saturday 1 February 2014
DATUMARO
(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Februaro, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )
Interreto refasonis la
manieron kiel la homaro komunikiĝas. Ĝi ŝanĝis la metodon kiel
entreprenoj komercas, registaroj funkcias kaj homoj vivas.
Iom malpli konata estas
tio, ke nun estas pli da informoj ŝvebantaj en la aero ol iam
antaŭe, kaj tiuj samaj informoj estas uzataj por eksterordinare
novaj celoj.
Oni povas nun lerni el
granda datenaro kun rezultoj kiujn oni ne povus antaŭe kompreni per
la simpla analizado de malgrandaj kvantoj da informoj.
En la jaro 2000 nur
kvarono de la mondaj informoj estis enregistrita sur ciferecaj
arkivoj. La resto restis konservita sur papero, mikrofilmo kaj sur
alispecaj analogaj medioj.
Ĉar la kvanto da ciferecaj datumoj plivastiĝas galope kaj duobliĝas ĉirkaŭ ĉiu tria jaro la situacio nun rapide inversiĝis. Hodiaŭ malpli ol 2% de ĉiuj konservitaj informoj ne estas en cifereca formo.
La trakto de grandaj
kvantoj da informoj postulas profundajn ŝanĝojn en la maniero kiel
informoj estas analizataj. Inter aliaj plej gravas la ordigo kaj uzo
de amaso da informoj, ol la decido favori malgrandajn kvantojn aŭ
nur specimenojn en la maniero kiel statistikistoj faris dum jardekoj.
Oni devas direkti siajn preferojn al pura, nedifektita datumaro kaj
eviti la elekton de malordigitaj informoj. En multaj okazoj oni devas
rezigni la serĉadon por trovi la kialon pri aferoj, sed akcepti
alternative korelaciojn.
Granda datumaro helpas
respondi al kio, sed ne al kial pri la stato de la
aferoj, kaj tio kutime sufiĉas.
Big
data (anglalingva esprimo uzata por difini datumaron tre grandan
kaj kompleksan, malfacile analizeblan nur per la uzo de tradiciaj
datumanaliziloj) eble povos ŝanĝi la manieron, kiel oni perceptas
la mondon. Ĉar pli kaj pli da datumaro estas aldonata kun la intenco
kompreni eventojn kaj fari decidojn, oni nun ŝajne trovos, ke pluraj
aspektoj de la vivo estas probabloj anstataŭ certecoj.
Pluraj
sciencistoj kredas, ke big data
originis dum la cifereca revolucio de la 1980aj jaroj pro la progreso
de mikroprocesoroj, inteligentaj algoritmoj kaj el la ĝenerala uzo
de komputiloj kun grandkapabla memoro kaj programaro ebligantaj
samtempan analizon de pli granda kvanto da informoj en orda maniero.
Komputiloj
kaj interreto kontribuas al big data
pro la malaltigo de la kostoj pri kolektado, traktado, konservado kaj
interŝanĝado de informoj. Sed en la kerno, big data
estas nur la lasta ŝtupo de la homaro en la serĉo por la kompreno
kaj kiomo de la mondo.
Big data ankaŭ
helpas la evoluigon de klareco en demokratia administrado. Kelkaj
rekomendas la ideon pri “publika datumaro”, kiu iras preter la
leĝojn de libera informado nun tre oftajn en disvolviĝintaj
demokratioj.
Apogantoj
de la movado pri libera informado insistas ĉe registaroj por ke la
vasta kvanto da informoj konservata de la ŝtato estu facile alirebla
por publika konsultado. En alia flanko, registaroj devas protekti
siajn ŝtatanojn kontraŭ nedezirinda merkata superrego de grandaj
kompanioj, kiuj amasigas grandegajn kvantojn da informoj pri siaj
klientoj kaj iliaj vivmanieroj.
Intertempe,
maltrankviliĝo pri manko de privateco en la konservado de informoj
pliintensiĝas ĉar ju pli da informoj estas aldonataj al datumbazoj
des pli riske la privataj informoj fariĝas publike alireblaj, kaj
tiun alireblecon la nunaj teknologioj kaj leĝoj apenaŭ traktas.
Registaroj
bezonos protekti siajn ŝtatanojn kaj merkatojn kontraŭ la misuzo de
big data kontraŭe big data riskos fariĝi big
brother. En ĉiuj landoj, sed aparte en la nedemokratiaj, big
data pliintensigas la ekzistantan nesimetriecon de forto inter la
ŝtato kaj la popolo.
Big data pretas
ŝanĝi la manieron kiel oni vivas, laboras kaj pensas. La monda
percepto fundamentita sur la graveco de kaŭzo kaj efekto nun estas
defiata de la supereco de la korelativeco.
La
posedo de scio, kiu iam signifis komprenon de la pasinteco nun
eksignifas kapablon prognozi la estontecon. La defioj farataj de big
data ne estas facile solveblaj.
Ili estas simple la sekvanta ŝtupo en la senfina debato por la plej
bona kompreno de la mondo.
Big data
estas rimedo kaj ilo. Sed la centra distingo inter ili estas la
malkapablo prognozi la homan instinkton, hazardon kaj eĉ erarojn. Ĝi
celas informi anstataŭ klarigi. Ĝi kondukas nin al kompreno aŭ
miskompreno, depende de la maniero kiel ĝi estas traktata.
Esence, big data signas la momenton kiam informsocio finfine plenumos la promeson sugestitan en sia nomo. Datumaro ĉefrolos. La ciferecaj bitoj amasigitaj povas nun esti uzataj en nova maniero por servi novan celon kaj malŝlosi novajn valorformojn. Adopto de tia teknologio estos prudenta nur post kompreno de ne nur ĝia povo sed ankaŭ de ĝiaj limigoj. Sed tio postulos novan pensmanieron kaj defios instituciojn kaj socianojn.
EŬROPA INTEGRIĜO
(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Februaro, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net ) La Eŭropa Unuiĝo naskiĝis el la cindroj de la dua mondmilito kaj el la turmentiĝo de la frumalvarma milito kiel projekto por la konstruo kaj daŭrigo de paco kaj prospero tra la kontinento. Por plenumi sian mision en la 21a jarcento ĝi bezonas paŝi antaŭen al pli granda
integriĝo.
Malpreciza mandato kaj
manko de institucia klareco estas la kerno de la kurantaj problemoj
de la organizo.
Krom se la triopo Eŭropa Komisiono, Eŭropa Konsilio kaj Eŭropa Parlamento povos akiri legitimecon inter la eŭropaj ŝtatanoj kaj transformi la Eŭropan Unuiĝon en veran federacian unuiĝon kun komunaj fiskaj kaj ekonomiaj politikoj harmonie al la eŭro, la komuna valuto, Eŭropo maltrankviliĝos pri sia estonteco kaj daŭre trovos, ke ĝia socia modelo estos ruinigita de pli kaj pli konkuranta tutmonda ekonomio.
La unua paŝo antaŭen
devas esti la disvolvigo de strategio bazita sur ekonomia kresko kaj
sekve eskapi el la kuranta ŝuldokateno. Strukturaj reformoj nur
povas sukcesi en ligo kun kreska prognozo.
Por subteni reformon,
la unuiĝo bezonas klaran vojon pri legitimeco sed, en alia flanko,
limigitan centran administradon. Por tio estus necesa la kreado de
administra instanco rekte sub la ekzamenado de la eŭropaj ŝtatanoj
kaj konsekvence agnoski la plifortigon de la Parlamento kiel malalta
leĝofara ĉambro kaj la Konsilio kiel altĉambro.
La ŝlosilo por la
kreado de federacia Eŭropo kun legitimitaj regantaj institucioj
restas sur la taŭga efektivigo de la principoj pri subvencieco, kie
la plej altaj niveloj de la registaro kontrolos nur tiujn funkciojn
kaj respondecojn, kiuj ne povos esti plenumataj en plej malaltaj
niveloj.
Proponantoj de
federacia Eŭropo bezonos prezenti sian kazon al kreskante skeptika
eŭropa publiko. Ne sufiĉos reliefigi nur la gajnojn de unuiĝinta
kontinento havanta la plej grandan merkaton kaj liberan movon de
laborfortoj kaj kapitalo en la mondo, sed ankaŭ rekoni la netaŭgecon
de la ekzistantaj strukturoj de Eŭropo se la kontinento volas
sukcesi en la kreskanta tutmondiĝo.
Eŭropo havas hodiaŭ
7% de la monda loĝantaro, fabrikas 25% de la produktaĵoj en la
mondo kaj kalkulas je 50% de la monda sociala elspezo. Sen iu ajn
reformo la financado de ĝia malavara ŝtata bonfara servo fariĝos
pli kaj pli malfacila en la treege konkuranta internacia ekonomia
medio.
Historio donis kelkajn
ekzemplojn de sukcesaj politikaj federacioj. En la 1780aj jaroj Usono
estis maldense loĝata manpleno de novaj ŝtatoj kun komunaj kulturo
kaj lingvo, sed la ekzemplo ne taŭgas por la hodiaŭa Eŭropo. Homoj
loĝantaj en la svisaj kantonoj bezonis jarcentojn por konatiĝi unu
kun la aliaj. Kaj tiam sekvis longa konfederacia periodo antaŭ ol
moviĝi al plena federacio en 1848. Tiu transiro nur plenumiĝis post
historia momento de grandaj puŝoj inter liberaluloj kaj
konservativuloj, protestantoj kaj katolikoj.
Lasinte jardekojn de
iompostioma integriĝo malantaŭ ĝi kaj nun troviĝante ene de
rapide moviĝanta mondo antaŭe, Eŭropo devos plenumi la movon al
plena politika unuiĝo post jaroj aŭ jardekoj, kaj ne post
jarcentoj. Tamen sekvi la svisan modelon estus utile.
Liberaj merkatoj estas
gravaj precize ĉar ili permesas homojn sen komuna identeco labori
kune, eĉ se ili malamas sin reciproke. Tiaspeca integriĝa procezo
bone funkciis en Eŭropo ĝis nun, sed por solidigi tiuj atingojn la
eŭropaj institucioj devas sekvi la sukcesojn jam plenumitajn de la
merkatoj. Tiuj institucioj devos esti limigitaj al provizo de servoj
de komuna intereso, kun minimuma interveno en la ordinara vivo de la
naciaj membroŝtatoj.
Eŭropo bezonas fortan
sed limigitan centran administradon entenantan kiel eble plej multe
da loka diverseco kaj ekvilibro de prioritatoj. Ŝtata administrado
pli bone funkcias ĉar ĝi estas pli respondeca kaj legitima al siaj
ŝtatanoj se ĝia amplekso estas malgranda. Kontraŭe, merkatoj pli
bone funkcias en granda skalo.
Sektoro nepre bezonanta
pli centran reguligon kaj institucian direkton estas tiu de financoj.
Estas kritikinda la
ideo, ke membroŝtatoj konservu malsamajn regulojn ene de komuna kaj
integrita spaco kie financaj institucioj funkcias libere. La foresto
de unuforma regularo kaŭzos maltrankvilon en la evento de estontaj
financaj krizoj pro la novaj konkurantaj defioj de la tutmonda
ekonomio. Eŭropaj landoj devas ankaŭ konsenti pri la reciproka
traktado de la pagbilanco de la eksterlanda komerco kaj pri la
harmoniigo de minimuma taksado kun la celo financi la komunan eŭropan
buĝeton.
Kvankam federacia
Eŭropo devas esti malfermita al ĉiuj eŭropaj membroŝtatoj tamen
la demokratiaj registaroj de ĉiuj ŝtatoj devos decidi ĉu estas
longdaŭra intereso la aliĝo al la federacio aŭ anstataŭe elekti
eksiĝon, kaj ne simple akcepti la kondiĉojn truditajn de altaj
instancoj. Estas iluzio la kredo, ke forta politika unuiĝo povas
esti konstruata sur malforta lojaleco rezultinta de riproĉeblaj
traktatoj. Ĝi devas fonti el popola mandato.
Specifaj solvoj por la
politika funkciado de unuiĝinta Eŭropo ne mankas.
La Eŭropa Parlamento
povus elekti la ĉefdirektoron de la Eŭropa Komisiono, kiu siavice
organizus kabineton de ministroj el la grandaj politikaj partioj
funkciantaj en la parlamento. Tio inkluzivus financan ministron kun
la kapablo meti impostojn kaj pretigi konsiderindan buĝeton por la
tuta Eŭropa Unuiĝo. La fokuso de la financa ministro estus
makroekonomia kunordigado, kaj ne mikroekonomia administrado.
Aliaj postenoj en la
kabineto respondecus pri la supernacia eŭropa administrado de la
defendo, eksterlanda politiko, energifontoj, infrastrukturo kaj
simile. Decidoj pri aliaj aferoj estus respondeco de la naciaj
registaroj ene de la federacio. La Eŭropa Kortumo de Justico
arbitracius disputojn inter la Komisiono kaj la membroŝtatoj.
Tamen la kerna faktoro
nun estas, ke la kuranta sistemo ne funkcias kontentige. Elekto de
pli intima integriĝo ol la nuna pli malpli libera sistemo estus
multi pli prudenta kaj alloga.
TELEAVIOJ
(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Januaro, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )
Konvencia
militado estas formo de militado kondukata per la uzo de konvenciaj
armiloj kaj batalkampaj taktikoj inter du aŭ pliaj ŝtatoj en
malfermita konfronto. La fortoj en ambaŭ flankoj estos tre bone
difinitaj kaj batalas uzante armilojn precipe celantajn la kontraŭan
armeon sen la uzo de kemiaj, biologiaj aŭ nukleaj armiloj.
Kelkaj
kritikistoj komencas ekzameni la valoron de regulaj armeoj kie
soldatoj frontas kaj konvenciajn kaj nekonvenciajn fortojn je
neatenditaj okazoj kaj lokoj. La sukceso de la batalo dependos de
informaliro kune kun rapida analizo kaj kompreno de la situacio dum
la batalo.
En
ampleksa koncepto malinstigo al milito estas bazita sur la kapablo
venki batalantojn kaj surogatajn militistojn de malamikaj ŝtatoj. La
militoj en Irako kaj Afganio montris, kiel grava estis por la
alianciĝintaj armeoj la ebleco batali kontraŭ ne nur regulaj armeoj
sed ankaŭ neŝtataj organizoj.
Intencaj
planitaj ekstermadoj uzante teleaviojn (senhoma aera veturilo
konsistanta el telekomandata roboto, angle drone)
fariĝis ofta
kontraŭterorisma praktiko.
Ekde
tiam, kapabligitaj de grandegaj progresoj en informado kaj komputila
teknologio teleavioj
fariĝis nerezisteble
allogaj al militaj kaj policaj fortoj tra la disvolviĝintaj landoj
liverante financan abundon por la fabrikantoj.
Nuntempe,
la gamo de teleavioj varias inter grando simila al eta kolibro uzata
precipe por aera observado ĝis la grando de aviadilo kapabla porti
misilojn. Miniaturigo promesas la konstruon de teleavioj nutrataj de
sunenergio ne pli grandaj ol insekto kun la kapablo flugi senfine aŭ
stiritaj en konstruaĵojn kun la celo spioni aŭ mortigi.
Kelkaj
teleavioj estas nun komerce uzataj en diversaj manieroj. Sed ilia
milita uzo fariĝis la fokuso de la atentoj. En la komenco ilia uzo
estis precipe por observado kaj kontrolado de suspektindaj movoj. Nun
kelkaj registaroj aprobas ilian uzon por intence planitaj eliminadoj.
La teleavioj spuras kaj atakas identigitajn militantojn aŭ
individuojn, kies konduto observata per la teleavioj redonas modelon
de tipa militanteco.
Teleavioj
estas iloj. Spiti ilian taktikajn kaj teknologiajn trajtojn ili ne
ŝanĝas la fundamentan naturon de milito. La uzado de teleavioj kaj
specialaj armeoj malpligrandigas la kostojn, riskojn kaj
postlasaĵojn.
Kiel
ĉiu militago teleaviaj atakoj spronas neatenditajn sociajn kaj
politikajn konsekvencojn kaj efektive trans la kontrolo de la
militantoj.
Liberalistoj
reflekse enkadrigas intencajn planitajn ekstermadojn kiel atencojn
kontraŭ konstitucia kaj internacia juro. Malsame ol torturo, intence
planitaj ekstermadoj estas jure akceptataj sub certaj kondiĉoj. La
elekto kiun leĝon apliki estas kelkfoje politika decido anstataŭ
sekvi deklaron bazitan sur vidpunkto pure jura.
Milito
kontraŭ terorismo komenciĝis en pli granda skalo post la atako de
la 11 septembro 2001 al la ĝemelaj turoj en Nov-Jorko kaj kreis
atmosferon de timo en kiu civitanaj rajtoj, moralaj konsideroj kaj
ofte internacia juro havis rolon nur kiel pasive observantaj
instancoj.
Estas
pli kaj pli klare, ke teleaviaj atakoj plejparte anstataŭigas
infanteriajn soldatojn. La proporcio de la kostefekto dependas de la
politika celo de la konflikto kaj strategiaj cirkonstancoj de la
atako.
La
absoluta manko de respondeco povas konduki al senbrida uzo de
teleavioj en militado. Nerealaj konceptoj pri militado en moderna
mondo fiaskas redoni la veran nocion pri kio estas konflikta zono.
Ekster armkonflikta zono la pereo de civila spektanto rezulte de la
flankaj konsekvencoj de teleavia atako ne povas esti tolerata. Laŭ
la vidpunkto de la armeo, la teleavia programo estas esence sekreta
operaco, kiu estas relative
malmultekosta rilate monon kaj pereojn se komparata al konvencia
militado.
Adopto de teleavia teknologio
estas perdita kaŭzo en longdaŭra periodo, kaj povos konduki al nova
konkuro de armado kaj sekvi starigi la fondojn por internacia
sistemo, kiu estas pli kaj pli perfortema, malstabila kaj dividita
inter tiuj havantaj teleaviojn kaj tiuj kiuj estas la viktimoj de
ties atakoj.
Subscribe to:
Posts (Atom)