Monday 15 September 2014

KLIMATO KAJ KONFLIKTO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Aŭgusto/Septembro, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )


Tutmonda klimatŝanĝo superregos la tutan 21-an jarcenton. Eble jam estas tre malfrue por eviti la aldonon de aliaj 2ºC al la tutmonda varmiĝo ekde antaŭindustriiĝa tempo, nivelo akceptata kiel “danĝera”.

Kvankam la preciza vojo de varmiĝo dependos de politikaj, ekonomiaj kaj sociaj evoluoj estas evidente, ke tutmonda varmiĝo kaj la rezultanta klimatŝanĝo prezentos rektajn kaj nerektajn sekurecajn konsekvencojn kaj ankaŭ kreos profundan novan medion, kie pli tradiciaj sekurecaj aranĝoj ne ĉefrolos.


La efikoj de klimatŝanĝo inkluzivas leviĝon de la marniveloj kaj delokigon de la loĝantaro el specifa regiono. Al tio oni povas ankaŭ aldoni la kreskantan severecon de aliaj ekstremaj vetereventoj kiel senpluveco, inundoj, perturbo de akvaj rimedoj kaj ekologiaj sistemoj, spontaneaj furiozaj incendioj en sovaĝejoj, ekapero de severaj malsanoj, malkresko de kultivaĵoj kaj malabundo de manĝovaroj. Pluraj el tiuj problemoj interrilatiĝas: inundoj kaj malabundo de akvo damaĝas agrikulturon, nesufiĉa nutriĝo pligrandigas la ŝancon de ekapero de epidemioj kaj kronikaj malsanoj, ktp. La mondo jam komencas sperti la unuajn fruktojn de la klimatŝanĝo.


En 1992 dum la laborkadro pri klimatŝanĝo organizita de la Unuiĝintaj Nacioj en Rio-de-Ĵanejro estis prezentata al la landaj reprezentantoj por la unua fojo la objektiva ideo pri ekvilibrigo de la ellaso de gasoj en la atmosferon, kun speciala averto precipe pri la pligrandiĝo de la proporcio de karbona dioksido rezultanta de homa aktiveco influanta la klimatan sistemon.


La sekurecaj minacoj de varmestigaj klimatŝanĝoj inkluzivas disputojn pri teritoriaj landlimoj kaj konfliktojn pri uzado de naturaj rimedoj. Ĉar la marnivelo plialtiĝas, la marbordo ŝanĝiĝas kaj insuloj situantaj en malaltaj niveloj malaperas, ofte kaŭzante disputojn pri kelkaj teritoriaj postuloj. La maldensiĝo kaj ŝrumpiĝo de la somera glacitavolo en la arkta regiono malkaŝas grandegajn ekspluateblaĵojn precipe nafton kaj gason por la unua fojo ekspluateblajn en tiu regiono. La sama fenomeno ebligos la malfermon de novaj ŝipvojoj. Tio kondukos al ŝanĝoj en la geostrategia kaj geoekonomia ekvilibro.


Havebleco de dolĉa akvo kaj nutraĵoj, la geografia modelo de distribuo de portantoj de patogenaj malsanoj, stabileco de komunumoj ĉiuj falas sub la potencialan influon de klimatŝanĝo. Ĝi povas ankaŭ kontribui al la pliseverigo de homa sekureco kaj rekte aŭ malrekte instigi al politika aŭ perforta konflikto en malfortaj aŭ misfunkciantaj ŝtatoj. Tio signifas, ke tiaj minacoj al internacia stabileco estiĝantaj el tiuj ŝtatoj riskos pliintensigi transnacian organizitan krimon, terorismon, migradon, kaj ŝtatoj devos rekonsideri siajn internaciajn politikojn kaj sekurecajn koncernojn devenantajn de tutmonda varmiĝo.


Klimatŝanĝo funkcios kiel “minaca multiplikilo” aŭ “akcelilo” por konflikto kaj nestabileco, kvankam por la sekureco de tiuj rekte tuŝitaj ĝi povus pli bone esti priskribita kiel “riska multiplikilo”.


Klimatŝanĝo jam havas rektan influon sur produktado de nutraĵoj kaj prezkontrolo, kaj nun ankaŭ influas homan sekurecon laŭ diversaj manieroj.


Inter 2000 kaj 2004 preskaŭ 5% de la loĝantaro en evoluantaj landoj estis tuŝataj de klimataj katastrofoj kontraŭ malpli ol 1% en la evoluintaj, konsekvenco de geografia fokuso de la minaco kaj pli granda fleksebleco de rimedoj kompreneble alligitaj al riĉeco.


La ligo inter klimata ŝanĝo kaj konflikto estas disputata. Kelkaj empiriaj esploroj montras fortan ligon dum aliaj montras tutan malrilaton aŭ pure sugestas, ke historie la problemo temas pri malvarmiĝo anstataŭ varmiĝo. Pro tiuj necertecoj estas malfacile prognozi klimatŝanĝon en maniero, ke la rezultoj estos utilaj por politikaj programoj.


La risko pri interŝtataj konfliktoj rezultantaj de kreskante malabundaj akvaj rimedoj estas rara aŭ neekzistanta kaj fakte administrado de translimaj rimedoj estas tereno kie antagonismaj landoj emas al kunlaboro. Konfliktoj implikantaj naturmediajn faktorojn okazas precipe ene de la ŝtatoj mem, kaj kiam ili transiras ŝtatajn landlimojn ili emas fariĝi subnaciaj kaj ne klasikaj interŝtataj konfliktoj.


Konklude, klimatŝanĝo povas kaŭzi signifan geopolitikan ŝanĝon ĉirkaŭ la mondo, kondukante al malriĉeco, naturmedia degenerado kaj plia malfortiĝo de jam politike malfortiĝantaj registaroj. Klimatŝanĝo kontribuos al malabundo de nutraĵoj kaj dolĉa akvo, pliintensigos la disvastigon de malsanoj kaj spronos amasmigradon. Dum klimatŝanĝo sola ne kaŭzas konflikton ĝi tamen povos agi kiel akcelanta faktoro de malekvilibro aŭ konflikto, lasante la ŝarĝon de reago al civilaj kaj militaj institucioj en kazo de severaj vetereventoj postulantaj defendon kaj homan asistadon.

GRASOJ

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Julio, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )

 

La rezulto de ampleksa esploro ĵus publikigita defiis unu el la asertoj pli konataj por la prevento de kardiovaskulaj malsanoj.

Restudante la rilaton inter saturita graso kaj kormalsano sciencistoj konkludis, ke ne estas definitiva pruvo, ke la manĝado de viando, butero aŭ fromaĝo estas malbona por la koro. Ili ankaŭ konkludis, ke ne estas definitiva certeco, ke la “bonaj grasoj” (plurmalsaturitaj) trovitaj en olivoleo, avokadoj kaj migdaloj vere protektas la koron kiel antaŭe kredate.

La esplorado publikigita en la Revuo de Interna Medicino de la Usona Fakultato de Medicinistoj – unu el la plej gravaj sciencaj revuoj en la mondo – estis farata de internacia teamo de sciencistoj el la Universitato de Kembriĝo, Anglio. La aŭtoroj reviziis 72 sciencajn artikolojn verkitajn en 18 landoj kun informoj kolektitaj de ĉirkaŭ 600 mil partoprenantoj.

La esploristoj analizis ne nur la dieton de la partoprenantoj sed ankaŭ la koncentriĝon de graso en la sangofluo. Ili konkludis, ke la nuntempaj pruvoj ne klare subtenas la rekomendojn kiuj favoras la konsumadon de plurmalsaturitaj grasoj kaj eviton de la plursaturitaj. La sola konsilo konfirmita de la revizio rilatis al evito de la manĝado de transgrasoj (malsaturitaj grasoj arte kreitaj) trovataj en biskvitoj, glaciaĵoj kaj fritaĵoj.

Saturitaj grasoj ĉiam estis asociiĝintaj al kardiovaskula risko ĉar ili pliigas la kvanton de la “malbona” kolesterolo trovata en la vaskuloj, pligrandigante la ŝancojn de infarktoj kaj apopleksioj. Fronte al tiuj konkludoj sciencistoj defendas revizion de la nunaj rekomendoj.

Lastatempe, aliaj fakuloj ekdiskutas la veran valoron de grasoj en la disvolviĝo de kardiovaskulaj malsanoj.

Artikolo publikigita en la Brita Medicina Revuo venis en konkludon, ke la rekomendo malaltigi la konsumadon de saturita graso kaŭzis laŭ novaj pruvoj pligrandiĝon de la risko pri kormalsano. Por pruvi la argumenton, la aŭtoro de la artikolo menciis la evoluon de la problemo en Usono. En tiu lando, konsumado de kalorioj trovataj en grasoj malaltiĝis ĉ. 40% en la lastaj 30 jaroj. Tamen, la dikeco de ordinara homo kreskis en tiu sama periodo. Unu el la klarigoj pri tiu inversaĵo estas la fakto, ke la nutroindustrio ekvilibrigis la konsumofalon de graso per aldono de pli da sukero.

Dume, specialistoj pri kardiologio ne intencas ŝanĝi la rekomendojn pri limigo de manĝado de nutraĵoj riĉaj je saturita graso. Nuntempe oni akceptas, ke maksimume 5% de la energia totalo de dieto de 2000 kalorioj povas deveni de tiuspecaj nutraĵoj. Sciencistoj interkonsentas, ke la kulpo ne kuŝas sur unu specifa nutraĵo. Tial estas grave sekvi sanan manĝomodelon kiel tuton.

UNUA MONDMILITO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Majo, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )

En la dimanĉa mateno de 28 junio 1914 aŭtokavalkado rapidegis tra la stratoj de Sarajevo. En la ĉefa aŭto veturis unu el la plej potencaj homoj en Eŭropo, arkiduko Francisko Ferdinando, rekta heredulo de la aŭstra-hungara trono. Sen lia antaŭscio sep bosnaserbaj murdistoj firme deciditaj eksigi Bosnion el la aŭstra-hungara imperio atendis lin embuske.

Kiam la aŭtokavalkado haltis ĉe trafikvigla strato unu el la murdistoj, deknaŭjara Gavrilo Princip, elpaŝis el inter la homamaso spektanta la karavanon de nobelaj vizitantoj kaj pafis dufoje je nula distanco celdirekten al la arkiduko kaj lia edzino Sofia. Spite la tujan reagon de la korpogardistoj de la arkiduko por revivigi lin, sango elfluis tra lia uniformo. Post kelkaj minutoj la sonoriloj de preĝejoj tra Sarajevo sonoris la morton de la geparo.


Kiel povis la morto de unu homo konduki al milionoj da mortintoj en milito tiel grandampleksa kaj kruela? Por trovi la respondon al tiu ĉi demando cerbekzerciĝis historiistoj dum cent jaroj.


En julio 1914 ĉiuj en Eŭropo estis konvinkitaj, ke oni batalis en sindefenda milito. Registaroj laboris pene por montriĝi, ke ili ne estis la agresantoj en la komencaj momentoj de la milito, precipe dum la monatoj julio kaj aŭgusto. Tiu estis kerna supozo de la ideo, ke vastaj armeoj da soldatoj kiuj estus bezonataj por la milito ne povus esti rekrutigataj por agresmilito.


Socialistoj, kiuj nombris pluraj milionoj en 1914 ne estus apogintaj agresan eksterlandan politikon kaj emus aliĝi nur al sindefenda milito. Francoj, belgoj, rusoj, serboj kaj britoj estis konvinkitaj, ke ili vere estis implikitaj en sindefenda batalo por justaj celoj. Aŭstroj kaj hungaroj estis batalantaj por venĝi la morton de Francisko Ferdinando.


Germanoj estis konvinkitaj, ke la najbaraj landoj “trudis la glavon” en la germanajn manojn, kaj estis certaj, ke ili ne komencis la militon. Se ne estis ili (kiuj malgraŭ ĉio invadis Belgion kaj Francion en la komencaj semajnoj de la milito) kiu, do, kaŭzis la militon?


Por la venkintoj, tiu estis facila demando por respondi. Ili interkonsentis ĉe la packonferenco de Versajlo en 1919, ke Germanio kaj ĝiaj alianciĝintoj estis respondecaj por kaŭzi la militon. Bazita sur tiu decido oni postulis vastajn kompensojn pro la perdoj kaŭzitaj de la milito. La tiel nomata “militkulpeca deklaro” direktis la longan debaton pri la kaŭzoj de la milito.


Ekde 1919 registaroj kaj historiistoj okupataj pri tiu demando kiel reviziistoj (ili volis revizii la verdikton de Versajlo) konfliktis kun kontraŭreviziistoj konsentintaj kun la trovoj de la venkintoj. Sennombraj publikaĵoj kaj dokumentoj fariĝis haveblaj por pruvi la senkulpecon de Germanio kaj la kulpecon de aliaj.


Dum la intermilita periodo similaj opinioj influis novan interpretadon plu emfazante la senkulpecon de Germanio kiel kaŭzanto de la milito, sed anstataŭe identigas la malsukceson de la alianciĝinta sistemo antaŭ 1914. Tiu interkonsentita opinio daŭris tra la dua mondmilito kaj plue.


La plej granda kontesto al tiu interpretado estis jam vaste konata en Germanio de la 1960aj jaroj, kie la historiisto Fritz Fischer publikigis tute surprize novan tezon, kiu minacis renversi la interkonsenton pri la veraj kaŭzoj de la milito. Germanio, Fisher argumentis, ja havis la plej grandan parton de la respondecoj pri la eksplodo de la milito. Aldone, la gvidantoj de Germanio intence ekkomencis la militon kun la celo adopti viglan internacian politikon mirege similan al la naciismo de Hitlero en 1939.


En la lastaj jaroj la opinio de Fisher siavice ankaŭ estis reviziata. Historiistoj revenis al la argumentoj de la intermilitaj jaroj. Nun la fokuso estis la rolo de Rusio kaj Francio dum la komenco de la milito aŭ ĉu la brita registaro vere estis farinta ĉion eblan por eviti la militon en 1914. Oni ankaŭ malemfazigis la rolojn de Germanio kaj Aŭstrio-Hungario.


Post cent jaroj da debatoj ĉiuj imageblaj interpretoj de la kaŭzoj de la milito ŝajne estis pluesplorataj, reviziataj aŭ forigitaj. Ĉi tiu polemiko daŭros almenaŭ aliajn cent jarojn.