S-ro Roberto SARTOR parolas pri la
"hipokriteco de Britio" koncerne la "okupon"
(miaj citiloj) de la Falklandaj Insuloj. (MONATO 2012/06, p.7).
Ne
gravas, ĉu Mercosur, Unasur aŭ iuj aliaj apogas la argentinan
postulon.
En ĉi tiu kazo, eĉ la Papo ne povus helpi. La kerna demando estas, ĉu iu ajn iam demandis al la insulanoj pri iliaj preferoj?
Laŭ mia kompreno, per la redono de la Falklandaj Insuloj al Argentino, S-ro
Sartor volas ŝanĝi la lojalecon de la insulanoj de unu "kolonia" mastro al
alia. Kial ne demandi rekte al la insulanoj, ĉu ili volas esti kolonianoj de
Britio, Argentino aŭ simple, ĉu ili volas mem regi siajn proprajn
aferojn?
Mi ne scias, ĉu la pragepatroj de S-ro Sartor estas elmigrintoj, sed
milionoj da elmigrintoj loĝas en Argentino dum jardekoj. Ĉu ili sentas sin
loĝantaj en lando, kiu ne estas ilia? Ĉu la insulanoj de la Falklandaj
Insuloj sentas sin loĝantaj en lando, kiu ne estas ilia? Tre bedaŭrinde,
S-ro Sartor en sia letero manifestas sin nur pri la stato de la insuloj, sed
ne pri la stato de la insulanoj. La saman eraron faris la argentina
registaro en 1982 kun katastrofaj rezultoj.
Lenio MAROBIN