Monday 15 September 2014

KLIMATO KAJ KONFLIKTO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Aŭgusto/Septembro, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )


Tutmonda klimatŝanĝo superregos la tutan 21-an jarcenton. Eble jam estas tre malfrue por eviti la aldonon de aliaj 2ºC al la tutmonda varmiĝo ekde antaŭindustriiĝa tempo, nivelo akceptata kiel “danĝera”.

Kvankam la preciza vojo de varmiĝo dependos de politikaj, ekonomiaj kaj sociaj evoluoj estas evidente, ke tutmonda varmiĝo kaj la rezultanta klimatŝanĝo prezentos rektajn kaj nerektajn sekurecajn konsekvencojn kaj ankaŭ kreos profundan novan medion, kie pli tradiciaj sekurecaj aranĝoj ne ĉefrolos.


La efikoj de klimatŝanĝo inkluzivas leviĝon de la marniveloj kaj delokigon de la loĝantaro el specifa regiono. Al tio oni povas ankaŭ aldoni la kreskantan severecon de aliaj ekstremaj vetereventoj kiel senpluveco, inundoj, perturbo de akvaj rimedoj kaj ekologiaj sistemoj, spontaneaj furiozaj incendioj en sovaĝejoj, ekapero de severaj malsanoj, malkresko de kultivaĵoj kaj malabundo de manĝovaroj. Pluraj el tiuj problemoj interrilatiĝas: inundoj kaj malabundo de akvo damaĝas agrikulturon, nesufiĉa nutriĝo pligrandigas la ŝancon de ekapero de epidemioj kaj kronikaj malsanoj, ktp. La mondo jam komencas sperti la unuajn fruktojn de la klimatŝanĝo.


En 1992 dum la laborkadro pri klimatŝanĝo organizita de la Unuiĝintaj Nacioj en Rio-de-Ĵanejro estis prezentata al la landaj reprezentantoj por la unua fojo la objektiva ideo pri ekvilibrigo de la ellaso de gasoj en la atmosferon, kun speciala averto precipe pri la pligrandiĝo de la proporcio de karbona dioksido rezultanta de homa aktiveco influanta la klimatan sistemon.


La sekurecaj minacoj de varmestigaj klimatŝanĝoj inkluzivas disputojn pri teritoriaj landlimoj kaj konfliktojn pri uzado de naturaj rimedoj. Ĉar la marnivelo plialtiĝas, la marbordo ŝanĝiĝas kaj insuloj situantaj en malaltaj niveloj malaperas, ofte kaŭzante disputojn pri kelkaj teritoriaj postuloj. La maldensiĝo kaj ŝrumpiĝo de la somera glacitavolo en la arkta regiono malkaŝas grandegajn ekspluateblaĵojn precipe nafton kaj gason por la unua fojo ekspluateblajn en tiu regiono. La sama fenomeno ebligos la malfermon de novaj ŝipvojoj. Tio kondukos al ŝanĝoj en la geostrategia kaj geoekonomia ekvilibro.


Havebleco de dolĉa akvo kaj nutraĵoj, la geografia modelo de distribuo de portantoj de patogenaj malsanoj, stabileco de komunumoj ĉiuj falas sub la potencialan influon de klimatŝanĝo. Ĝi povas ankaŭ kontribui al la pliseverigo de homa sekureco kaj rekte aŭ malrekte instigi al politika aŭ perforta konflikto en malfortaj aŭ misfunkciantaj ŝtatoj. Tio signifas, ke tiaj minacoj al internacia stabileco estiĝantaj el tiuj ŝtatoj riskos pliintensigi transnacian organizitan krimon, terorismon, migradon, kaj ŝtatoj devos rekonsideri siajn internaciajn politikojn kaj sekurecajn koncernojn devenantajn de tutmonda varmiĝo.


Klimatŝanĝo funkcios kiel “minaca multiplikilo” aŭ “akcelilo” por konflikto kaj nestabileco, kvankam por la sekureco de tiuj rekte tuŝitaj ĝi povus pli bone esti priskribita kiel “riska multiplikilo”.


Klimatŝanĝo jam havas rektan influon sur produktado de nutraĵoj kaj prezkontrolo, kaj nun ankaŭ influas homan sekurecon laŭ diversaj manieroj.


Inter 2000 kaj 2004 preskaŭ 5% de la loĝantaro en evoluantaj landoj estis tuŝataj de klimataj katastrofoj kontraŭ malpli ol 1% en la evoluintaj, konsekvenco de geografia fokuso de la minaco kaj pli granda fleksebleco de rimedoj kompreneble alligitaj al riĉeco.


La ligo inter klimata ŝanĝo kaj konflikto estas disputata. Kelkaj empiriaj esploroj montras fortan ligon dum aliaj montras tutan malrilaton aŭ pure sugestas, ke historie la problemo temas pri malvarmiĝo anstataŭ varmiĝo. Pro tiuj necertecoj estas malfacile prognozi klimatŝanĝon en maniero, ke la rezultoj estos utilaj por politikaj programoj.


La risko pri interŝtataj konfliktoj rezultantaj de kreskante malabundaj akvaj rimedoj estas rara aŭ neekzistanta kaj fakte administrado de translimaj rimedoj estas tereno kie antagonismaj landoj emas al kunlaboro. Konfliktoj implikantaj naturmediajn faktorojn okazas precipe ene de la ŝtatoj mem, kaj kiam ili transiras ŝtatajn landlimojn ili emas fariĝi subnaciaj kaj ne klasikaj interŝtataj konfliktoj.


Konklude, klimatŝanĝo povas kaŭzi signifan geopolitikan ŝanĝon ĉirkaŭ la mondo, kondukante al malriĉeco, naturmedia degenerado kaj plia malfortiĝo de jam politike malfortiĝantaj registaroj. Klimatŝanĝo kontribuos al malabundo de nutraĵoj kaj dolĉa akvo, pliintensigos la disvastigon de malsanoj kaj spronos amasmigradon. Dum klimatŝanĝo sola ne kaŭzas konflikton ĝi tamen povos agi kiel akcelanta faktoro de malekvilibro aŭ konflikto, lasante la ŝarĝon de reago al civilaj kaj militaj institucioj en kazo de severaj vetereventoj postulantaj defendon kaj homan asistadon.

No comments:

Post a Comment