(Koncizigita versio de ĉi
tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Julio 2012) kaj estas
kopirajto de © www.monato.net )
Laŭ raporto de la Nacia Alfabetiga
Organizaĵo de Britio en decembro 2011 oni trovis, ke ĉ. 4 milionoj
da infanoj en lerneja jaro ne posedas legolibron, kaj pli ampleksaj
statistikoj montras, ke 15% de la plenkreska loĝantaro baraktas
kontraŭ alfabetigo.
En pluraj lernejoj de la internaj
distriktoj de grandaj urboj infanoj parolas la anglan kiel duan
lingvon, kaj 33% rajtas ricevi senpagan lunĉon en lernejo kaj pluraj
aliaj alvenas kun grado de alfabetigo en du ĝis tri niveloj sub tiuj
antaŭviditaj por iliaj aĝoj.
Instruistoj rimedas al teknologio por
rebonigi la problemon, ĉar ili trovis, ke lernantoj estas nun pli
kontentaj legante sur ekrano anstataŭ sur presita folio.
La plej granda
problemo estis tio, ke lernantoj rifuzis legi librojn aŭ revuojn.
Post la uzo de la nova teknologio en klasĉambro oni notis, ke eĉ la
plej malvolonta leganto nun fariĝis interesata pri legado se
komputilo estas uzata. Lernantoj nun utiligas teknologion en ĉiuj
aspektoj de siaj vivoj ĉar la presita vorto fariĝis pli alloga sur
ekrano.
Teknologio dum
longa tempo estis havebla por helpi disleksiajn lernantojn fronti
tekstojn, kaj kredeble ĝi estas la plej efektiva rimedo por tiuj,
kiuj ne sukcesas akompani la paŝojn de ordinara klasĉambro.
Lernantoj kiuj estas entuziasmaj legantoj ĉiam avide legos, sed al
tiuj malpli interesemaj teknologio estas granda helpo.
En iu
eksperimento oni disdonis al lernantoj kun malaltaj lernoatingoj
Kindle (teka legilo por retlibroj) por kontroli ĉu la uzo de la
aparato kuraĝigis la lernantojn al legado. La projekto estis granda
sukceso. La legantoj legis romanojn de la komenco ĝis la fino,
kelkaj farintaj tion por la unua fojo.
Kindle havas
sonfunkcion ebligantan la aŭskultadon de teksto dum periodoj kiam la
lernantoj trovas legokoncentriĝon tre malfacila.
La lernantoj
ankaŭ uzas interagajn programojn sur komputiloj. La programoj taksas
la legokapablon de ĉiu lernanto aparte, instruas prononcadon,
signifon de vortoj kaj liveras tabelon montrantan la individuan
progreson de la pliboniĝo.
Spertuloj
antaŭvidas, ke ene de kvin jaroj ĉiuj infanoj lernos pere de
poŝkomputilo, almenaŭ en disvolviĝintaj kaj disvolviĝantaj
landoj. Inter aliaj, la prezidantino de la Asocio de Lernejoj por
Knabinoj anoncis, ke ordinaraj lernolibroj estas malaperantaj en
britaj lernejoj ĉar infanoj pli kaj pli uzas retlegilojn por aliro
al informoj, sed ŝi opinias, ke estos ankoraŭ tempo kaj loko por
konsulti malnovan libron sur bretaro.