(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Februaro, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )
Interreto refasonis la
manieron kiel la homaro komunikiĝas. Ĝi ŝanĝis la metodon kiel
entreprenoj komercas, registaroj funkcias kaj homoj vivas.
Iom malpli konata estas
tio, ke nun estas pli da informoj ŝvebantaj en la aero ol iam
antaŭe, kaj tiuj samaj informoj estas uzataj por eksterordinare
novaj celoj.
Oni povas nun lerni el
granda datenaro kun rezultoj kiujn oni ne povus antaŭe kompreni per
la simpla analizado de malgrandaj kvantoj da informoj.
En la jaro 2000 nur
kvarono de la mondaj informoj estis enregistrita sur ciferecaj
arkivoj. La resto restis konservita sur papero, mikrofilmo kaj sur
alispecaj analogaj medioj.
Ĉar la kvanto da ciferecaj datumoj plivastiĝas galope kaj duobliĝas ĉirkaŭ ĉiu tria jaro la situacio nun rapide inversiĝis. Hodiaŭ malpli ol 2% de ĉiuj konservitaj informoj ne estas en cifereca formo.
La trakto de grandaj
kvantoj da informoj postulas profundajn ŝanĝojn en la maniero kiel
informoj estas analizataj. Inter aliaj plej gravas la ordigo kaj uzo
de amaso da informoj, ol la decido favori malgrandajn kvantojn aŭ
nur specimenojn en la maniero kiel statistikistoj faris dum jardekoj.
Oni devas direkti siajn preferojn al pura, nedifektita datumaro kaj
eviti la elekton de malordigitaj informoj. En multaj okazoj oni devas
rezigni la serĉadon por trovi la kialon pri aferoj, sed akcepti
alternative korelaciojn.
Granda datumaro helpas
respondi al kio, sed ne al kial pri la stato de la
aferoj, kaj tio kutime sufiĉas.
Big
data (anglalingva esprimo uzata por difini datumaron tre grandan
kaj kompleksan, malfacile analizeblan nur per la uzo de tradiciaj
datumanaliziloj) eble povos ŝanĝi la manieron, kiel oni perceptas
la mondon. Ĉar pli kaj pli da datumaro estas aldonata kun la intenco
kompreni eventojn kaj fari decidojn, oni nun ŝajne trovos, ke pluraj
aspektoj de la vivo estas probabloj anstataŭ certecoj.
Pluraj
sciencistoj kredas, ke big data
originis dum la cifereca revolucio de la 1980aj jaroj pro la progreso
de mikroprocesoroj, inteligentaj algoritmoj kaj el la ĝenerala uzo
de komputiloj kun grandkapabla memoro kaj programaro ebligantaj
samtempan analizon de pli granda kvanto da informoj en orda maniero.
Komputiloj
kaj interreto kontribuas al big data
pro la malaltigo de la kostoj pri kolektado, traktado, konservado kaj
interŝanĝado de informoj. Sed en la kerno, big data
estas nur la lasta ŝtupo de la homaro en la serĉo por la kompreno
kaj kiomo de la mondo.
Big data ankaŭ
helpas la evoluigon de klareco en demokratia administrado. Kelkaj
rekomendas la ideon pri “publika datumaro”, kiu iras preter la
leĝojn de libera informado nun tre oftajn en disvolviĝintaj
demokratioj.
Apogantoj
de la movado pri libera informado insistas ĉe registaroj por ke la
vasta kvanto da informoj konservata de la ŝtato estu facile alirebla
por publika konsultado. En alia flanko, registaroj devas protekti
siajn ŝtatanojn kontraŭ nedezirinda merkata superrego de grandaj
kompanioj, kiuj amasigas grandegajn kvantojn da informoj pri siaj
klientoj kaj iliaj vivmanieroj.
Intertempe,
maltrankviliĝo pri manko de privateco en la konservado de informoj
pliintensiĝas ĉar ju pli da informoj estas aldonataj al datumbazoj
des pli riske la privataj informoj fariĝas publike alireblaj, kaj
tiun alireblecon la nunaj teknologioj kaj leĝoj apenaŭ traktas.
Registaroj
bezonos protekti siajn ŝtatanojn kaj merkatojn kontraŭ la misuzo de
big data kontraŭe big data riskos fariĝi big
brother. En ĉiuj landoj, sed aparte en la nedemokratiaj, big
data pliintensigas la ekzistantan nesimetriecon de forto inter la
ŝtato kaj la popolo.
Big data pretas
ŝanĝi la manieron kiel oni vivas, laboras kaj pensas. La monda
percepto fundamentita sur la graveco de kaŭzo kaj efekto nun estas
defiata de la supereco de la korelativeco.
La
posedo de scio, kiu iam signifis komprenon de la pasinteco nun
eksignifas kapablon prognozi la estontecon. La defioj farataj de big
data ne estas facile solveblaj.
Ili estas simple la sekvanta ŝtupo en la senfina debato por la plej
bona kompreno de la mondo.
Big data
estas rimedo kaj ilo. Sed la centra distingo inter ili estas la
malkapablo prognozi la homan instinkton, hazardon kaj eĉ erarojn. Ĝi
celas informi anstataŭ klarigi. Ĝi kondukas nin al kompreno aŭ
miskompreno, depende de la maniero kiel ĝi estas traktata.
Esence, big data signas la momenton kiam informsocio finfine plenumos la promeson sugestitan en sia nomo. Datumaro ĉefrolos. La ciferecaj bitoj amasigitaj povas nun esti uzataj en nova maniero por servi novan celon kaj malŝlosi novajn valorformojn. Adopto de tia teknologio estos prudenta nur post kompreno de ne nur ĝia povo sed ankaŭ de ĝiaj limigoj. Sed tio postulos novan pensmanieron kaj defios instituciojn kaj socianojn.