Saturday 24 January 2015

SEPARATISMO


Antaŭ cent jaroj malgranda grupo da separatistoj batalantaj por la sendependeco de Bosnio kaj Serbio el la aŭstra-hungara imperio kaŭzis la morton de la Arkiduko Frederiko Ferdinando ĵetante Eŭropon kaj la mondon en periodon de nestabileco, krizoj kaj militoj neniam antaŭe viditaj en la historio de la homaro.

Nun, dum la centjariĝo de la komenco de la Unua Mondmilito nova movado serĉanta aŭtonomion igas Eŭropon kaj la mondon rememori, kiel separatismo povas esti faktoro por la malstabiliĝo de la nuna stato de la aferoj geopolitikaj kaj ekonomiaj.

La decido de Krimeo apartiĝi de Ukrainio kaj aliĝi al Rusio obeas la forton kaj la distingeblajn motivojn de la klasikaj separatismaj movadoj. Tamen, en tiu ĉi okazo, la loĝantoj de la duoninsulo ne volas la sendependecon, sed la konsekvencoj povas esti tiel katastrofaj, kiel iu ajn alia tradicia separatismo.

La decido de la loĝantoj de Krimeo elekti propravole la sorton de la regiono kie ili vivas havas influon ne nur sur la mapo de Orienta Eŭropo. La sukceso de la entrepreno revigligas diversajn okcidentajn grupojn kun la intenco redesegni la mondan mapon.

Nur en Eŭropo tri regnoj nuntempe frontas la kreskantan premon de siaj loĝantoj favore al sendependiĝo.

Skotlando decidos en septembro, ĉu ĝi restos aŭ ne membro de la Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britujo kaj Nord-Irlando; Katalunio pliintensigas la premon por apartiĝi de Hispanio; kaj eĉ la romantika Venecio tamburas separatismon de Italio. En la alia flanko de la Atlantiko, la franclingva kanada provinco Kebekio provas alian fojon fariĝi la plej nova nord-amerika regno. Pli ol antaŭe, separatismo montriĝas ne esti nur problemo frontata de regnoj en Afriko aŭ Azio.

La longdaŭra intereso de la Eŭropa Unio estas manteni la postmilitan ordon, kie landlimoj estas bone difinitaj kaj teritoriaj postuloj ne estas decidataj per la uzo de forto.

Krimeo ne voĉdonis por fariĝi pli libera kiel en la klasikaj separatismaj movadoj, sed anstataŭe por esti malpli libera nun sub la kontrolo de Rusio, kiu sen pafi unu solan kuglon aneksis al sia teritorio la regionon, kiu estas historia haveno de ĝia mararmeo.

Ene de la Rusa Federacio, en la Norda Kaŭkazo, ribelaj movadoj en Ĉeĉenio kaj Dagestano postulas sian propran sendependecon. Separatismo supozigas la timon perdi la potencon, naturajn mediojn, impostojn kaj loĝantaron. Ne estas regno en la mondo, kiu akceptus perdi teritorion.

Antaŭ ol Krimeo, la lasta separatismo okazinta en la eŭropa kontinento estis turmenta. Kun preskaŭ 2 milionoj da loĝantoj, la plej grandparto el albana etna deveno, Kosovo ricevis defendan apogon de NATO (Nord-Atlantika Tratakt-Organizo) en milito por apartiĝi de Serbio, kies rezulto estis la pereo de pli ol 10 mil homoj.

En 2008 Kosovo memdecidis deklari sian sendependecon, sed Rusio kaj Ĉinio ne agnoskis ĝian novan statuson. La pravigo uzata de la okcidentaj landoj por akcepti tiun memdeklaron baziĝis sub la fakto, ke la albandevena loĝantaro en Serbio vivis sub la subpremado de la serbaj aŭtoritatoj kaj suferis gravajn atencojn kontraŭ la homaj rajtoj kaj estis konstantaj viktimoj de etna purigado.

Kvankam ekonomiaj argumentoj havas centran gravecon sur la debato, tamen en la kerno de separatismo rolas kulturaj, etnaj kaj historiaj kaŭzoj krom identeca sento.

En Venecio, ĉefurbo de la norda regiono Venetio en Italio ekkomenciĝas serio da iniciatoj cele la sendependiĝon kaj resurekton de la Tre Serena Respubliko de Venecio, kies suvereneco nur finiĝis post la konkero fare de la trupoj de la franca imperiestro Napoleono en la fino de la 18a jarcento.

Loĝantoj de Veneto argumentas, ke la centra registaro en Romo kolektas ĉiujare de la preskaŭ 5 milionoj da loĝantoj de la regiono impostojn en la sumo de 70 miliardoj da eŭroj, kaj interŝanĝe ricevas publikajn servojn egalvalorajn al 50 miliardoj da eŭroj.

Ju pli legitima ŝajnas esti la rajto de la plejgrandmulto decidi pri siaj politikaj alianciĝoj laŭ sia senco de identeco, kiel okazis en Krimeo, des pli la prerogativo de memdetermino estas limigita sur internacia juro. Estas interkonsentita opinio, ke ĉio devas okazi ene de demokratia decidpovo, klare travidebla kaj akceptata de la centra registaro.

Aktuala ekzemplo okazas en la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo.

Laŭ akordo farita antaŭ du jaroj, post longa traktado inter la brita kaj skota parlamentoj, en septembro okazos referendumo en la tuta Skotlando. Responde al unu sola demando la skotoj devos decidi “jes” aŭ “ne” pri la apartiĝo de sia lando al unio, kiu daŭras jam tricent jarojn.

Rezulto de enketo farita en marto 2014 montris, ke 57% de la skotoj voĉdonos “ne” al la separiĝo, certe influitaj de la ekonomiaj konsekvencoj sekve de la rompo kun Londono. Oficiale, la britaj regantoj diras, ke Skotlando estas pli forta ene de la Unio kaj ke la Unuiĝinta Reĝlando estas pli forta kun Skotlando. La konservativa ĉefministro de Britio avertis, ke sendependa Skotlando ne plu povos uzi la britan pundon kaj certe frontos malfacilaĵojn por eniri la Eŭropan Union.

Hispanio havas specialan intereson bari la aliĝon de novaj sendependaj ŝtatoj al la eŭropunia bloko. De la sudo ĝis la nordo diversaj separatismaj movadoj aktivas en ĝia teritorio. La registaro en Madrido baris ĉiujn provojn de la aŭtonoma regiono Katalunio lanĉi sian propran referendumon.

Pro la pligraviĝo de la ekonomia krizo en Hispanio, kie la meza nivelo de senlaboreco estas la duoblo de tiu en la eŭrozono, apogo al sendependiĝo en la regiono kreskis. Katalunio estas tre industriigita regiono kaj prikalkulas, ke 43 cendoj de ĉiu eŭro pagitaj al la centra registaro ne revenas al la regiono. En novembro, la katalunoj voĉdonos en referendumo eĉ sen la konsento de Madrido, kiu konsideras la agon nekonstitucia.

Ekster Eŭropo separatismo ankaŭ furoras.

En Kanado, la gvidantoj de la politika partio Québécois havas kiel ĉefan celon igi la provincon Kebeko nova lando.

Kun 8 milionoj da loĝantoj kaj la plejgrandparto uzanta la francan kiel sian unuan lingvon, Kebeko estas la dua plej loĝata provinco de la lando.

Laŭ la separatistoj, la sendependa Kebeko garantios la kontinuecon de la servoj liverataj de la nuna federacia registaro, sed ĝi tiam povos reinvesti la kolektitajn impostojn laŭ sia bontrovo, modernigante sian politikan sistemon, stimulante la produktadon de elektra energio kaj precipe ĝi povos liberigi sin de la importo de nafto.

En 1980 kaj 1995 okazis referendumoj. Ambaŭ rifuzis la proponon de la separatistoj, sed la lasta prezentis diferencon de iomete pli ol 1% favore al la kontraŭuloj, statistiko kiu ankoraŭ nutras la esperon de favora rezulto en la estonteco.

Estas ankoraŭ frue por prognozi, ĉu la nova ondo de separatismoj florantaj en la okcidento fakte determinos la novajn landlimojn de la postmilita mapo. Sed io ŝajnas esti certa: la eterna deziro pri sendependeco de la popoloj daŭre estos grava elemento de monda nestabileco.


Monday 15 September 2014

KLIMATO KAJ KONFLIKTO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Aŭgusto/Septembro, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )


Tutmonda klimatŝanĝo superregos la tutan 21-an jarcenton. Eble jam estas tre malfrue por eviti la aldonon de aliaj 2ºC al la tutmonda varmiĝo ekde antaŭindustriiĝa tempo, nivelo akceptata kiel “danĝera”.

Kvankam la preciza vojo de varmiĝo dependos de politikaj, ekonomiaj kaj sociaj evoluoj estas evidente, ke tutmonda varmiĝo kaj la rezultanta klimatŝanĝo prezentos rektajn kaj nerektajn sekurecajn konsekvencojn kaj ankaŭ kreos profundan novan medion, kie pli tradiciaj sekurecaj aranĝoj ne ĉefrolos.


La efikoj de klimatŝanĝo inkluzivas leviĝon de la marniveloj kaj delokigon de la loĝantaro el specifa regiono. Al tio oni povas ankaŭ aldoni la kreskantan severecon de aliaj ekstremaj vetereventoj kiel senpluveco, inundoj, perturbo de akvaj rimedoj kaj ekologiaj sistemoj, spontaneaj furiozaj incendioj en sovaĝejoj, ekapero de severaj malsanoj, malkresko de kultivaĵoj kaj malabundo de manĝovaroj. Pluraj el tiuj problemoj interrilatiĝas: inundoj kaj malabundo de akvo damaĝas agrikulturon, nesufiĉa nutriĝo pligrandigas la ŝancon de ekapero de epidemioj kaj kronikaj malsanoj, ktp. La mondo jam komencas sperti la unuajn fruktojn de la klimatŝanĝo.


En 1992 dum la laborkadro pri klimatŝanĝo organizita de la Unuiĝintaj Nacioj en Rio-de-Ĵanejro estis prezentata al la landaj reprezentantoj por la unua fojo la objektiva ideo pri ekvilibrigo de la ellaso de gasoj en la atmosferon, kun speciala averto precipe pri la pligrandiĝo de la proporcio de karbona dioksido rezultanta de homa aktiveco influanta la klimatan sistemon.


La sekurecaj minacoj de varmestigaj klimatŝanĝoj inkluzivas disputojn pri teritoriaj landlimoj kaj konfliktojn pri uzado de naturaj rimedoj. Ĉar la marnivelo plialtiĝas, la marbordo ŝanĝiĝas kaj insuloj situantaj en malaltaj niveloj malaperas, ofte kaŭzante disputojn pri kelkaj teritoriaj postuloj. La maldensiĝo kaj ŝrumpiĝo de la somera glacitavolo en la arkta regiono malkaŝas grandegajn ekspluateblaĵojn precipe nafton kaj gason por la unua fojo ekspluateblajn en tiu regiono. La sama fenomeno ebligos la malfermon de novaj ŝipvojoj. Tio kondukos al ŝanĝoj en la geostrategia kaj geoekonomia ekvilibro.


Havebleco de dolĉa akvo kaj nutraĵoj, la geografia modelo de distribuo de portantoj de patogenaj malsanoj, stabileco de komunumoj ĉiuj falas sub la potencialan influon de klimatŝanĝo. Ĝi povas ankaŭ kontribui al la pliseverigo de homa sekureco kaj rekte aŭ malrekte instigi al politika aŭ perforta konflikto en malfortaj aŭ misfunkciantaj ŝtatoj. Tio signifas, ke tiaj minacoj al internacia stabileco estiĝantaj el tiuj ŝtatoj riskos pliintensigi transnacian organizitan krimon, terorismon, migradon, kaj ŝtatoj devos rekonsideri siajn internaciajn politikojn kaj sekurecajn koncernojn devenantajn de tutmonda varmiĝo.


Klimatŝanĝo funkcios kiel “minaca multiplikilo” aŭ “akcelilo” por konflikto kaj nestabileco, kvankam por la sekureco de tiuj rekte tuŝitaj ĝi povus pli bone esti priskribita kiel “riska multiplikilo”.


Klimatŝanĝo jam havas rektan influon sur produktado de nutraĵoj kaj prezkontrolo, kaj nun ankaŭ influas homan sekurecon laŭ diversaj manieroj.


Inter 2000 kaj 2004 preskaŭ 5% de la loĝantaro en evoluantaj landoj estis tuŝataj de klimataj katastrofoj kontraŭ malpli ol 1% en la evoluintaj, konsekvenco de geografia fokuso de la minaco kaj pli granda fleksebleco de rimedoj kompreneble alligitaj al riĉeco.


La ligo inter klimata ŝanĝo kaj konflikto estas disputata. Kelkaj empiriaj esploroj montras fortan ligon dum aliaj montras tutan malrilaton aŭ pure sugestas, ke historie la problemo temas pri malvarmiĝo anstataŭ varmiĝo. Pro tiuj necertecoj estas malfacile prognozi klimatŝanĝon en maniero, ke la rezultoj estos utilaj por politikaj programoj.


La risko pri interŝtataj konfliktoj rezultantaj de kreskante malabundaj akvaj rimedoj estas rara aŭ neekzistanta kaj fakte administrado de translimaj rimedoj estas tereno kie antagonismaj landoj emas al kunlaboro. Konfliktoj implikantaj naturmediajn faktorojn okazas precipe ene de la ŝtatoj mem, kaj kiam ili transiras ŝtatajn landlimojn ili emas fariĝi subnaciaj kaj ne klasikaj interŝtataj konfliktoj.


Konklude, klimatŝanĝo povas kaŭzi signifan geopolitikan ŝanĝon ĉirkaŭ la mondo, kondukante al malriĉeco, naturmedia degenerado kaj plia malfortiĝo de jam politike malfortiĝantaj registaroj. Klimatŝanĝo kontribuos al malabundo de nutraĵoj kaj dolĉa akvo, pliintensigos la disvastigon de malsanoj kaj spronos amasmigradon. Dum klimatŝanĝo sola ne kaŭzas konflikton ĝi tamen povos agi kiel akcelanta faktoro de malekvilibro aŭ konflikto, lasante la ŝarĝon de reago al civilaj kaj militaj institucioj en kazo de severaj vetereventoj postulantaj defendon kaj homan asistadon.

GRASOJ

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Julio, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )

 

La rezulto de ampleksa esploro ĵus publikigita defiis unu el la asertoj pli konataj por la prevento de kardiovaskulaj malsanoj.

Restudante la rilaton inter saturita graso kaj kormalsano sciencistoj konkludis, ke ne estas definitiva pruvo, ke la manĝado de viando, butero aŭ fromaĝo estas malbona por la koro. Ili ankaŭ konkludis, ke ne estas definitiva certeco, ke la “bonaj grasoj” (plurmalsaturitaj) trovitaj en olivoleo, avokadoj kaj migdaloj vere protektas la koron kiel antaŭe kredate.

La esplorado publikigita en la Revuo de Interna Medicino de la Usona Fakultato de Medicinistoj – unu el la plej gravaj sciencaj revuoj en la mondo – estis farata de internacia teamo de sciencistoj el la Universitato de Kembriĝo, Anglio. La aŭtoroj reviziis 72 sciencajn artikolojn verkitajn en 18 landoj kun informoj kolektitaj de ĉirkaŭ 600 mil partoprenantoj.

La esploristoj analizis ne nur la dieton de la partoprenantoj sed ankaŭ la koncentriĝon de graso en la sangofluo. Ili konkludis, ke la nuntempaj pruvoj ne klare subtenas la rekomendojn kiuj favoras la konsumadon de plurmalsaturitaj grasoj kaj eviton de la plursaturitaj. La sola konsilo konfirmita de la revizio rilatis al evito de la manĝado de transgrasoj (malsaturitaj grasoj arte kreitaj) trovataj en biskvitoj, glaciaĵoj kaj fritaĵoj.

Saturitaj grasoj ĉiam estis asociiĝintaj al kardiovaskula risko ĉar ili pliigas la kvanton de la “malbona” kolesterolo trovata en la vaskuloj, pligrandigante la ŝancojn de infarktoj kaj apopleksioj. Fronte al tiuj konkludoj sciencistoj defendas revizion de la nunaj rekomendoj.

Lastatempe, aliaj fakuloj ekdiskutas la veran valoron de grasoj en la disvolviĝo de kardiovaskulaj malsanoj.

Artikolo publikigita en la Brita Medicina Revuo venis en konkludon, ke la rekomendo malaltigi la konsumadon de saturita graso kaŭzis laŭ novaj pruvoj pligrandiĝon de la risko pri kormalsano. Por pruvi la argumenton, la aŭtoro de la artikolo menciis la evoluon de la problemo en Usono. En tiu lando, konsumado de kalorioj trovataj en grasoj malaltiĝis ĉ. 40% en la lastaj 30 jaroj. Tamen, la dikeco de ordinara homo kreskis en tiu sama periodo. Unu el la klarigoj pri tiu inversaĵo estas la fakto, ke la nutroindustrio ekvilibrigis la konsumofalon de graso per aldono de pli da sukero.

Dume, specialistoj pri kardiologio ne intencas ŝanĝi la rekomendojn pri limigo de manĝado de nutraĵoj riĉaj je saturita graso. Nuntempe oni akceptas, ke maksimume 5% de la energia totalo de dieto de 2000 kalorioj povas deveni de tiuspecaj nutraĵoj. Sciencistoj interkonsentas, ke la kulpo ne kuŝas sur unu specifa nutraĵo. Tial estas grave sekvi sanan manĝomodelon kiel tuton.

UNUA MONDMILITO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Majo, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )

En la dimanĉa mateno de 28 junio 1914 aŭtokavalkado rapidegis tra la stratoj de Sarajevo. En la ĉefa aŭto veturis unu el la plej potencaj homoj en Eŭropo, arkiduko Francisko Ferdinando, rekta heredulo de la aŭstra-hungara trono. Sen lia antaŭscio sep bosnaserbaj murdistoj firme deciditaj eksigi Bosnion el la aŭstra-hungara imperio atendis lin embuske.

Kiam la aŭtokavalkado haltis ĉe trafikvigla strato unu el la murdistoj, deknaŭjara Gavrilo Princip, elpaŝis el inter la homamaso spektanta la karavanon de nobelaj vizitantoj kaj pafis dufoje je nula distanco celdirekten al la arkiduko kaj lia edzino Sofia. Spite la tujan reagon de la korpogardistoj de la arkiduko por revivigi lin, sango elfluis tra lia uniformo. Post kelkaj minutoj la sonoriloj de preĝejoj tra Sarajevo sonoris la morton de la geparo.


Kiel povis la morto de unu homo konduki al milionoj da mortintoj en milito tiel grandampleksa kaj kruela? Por trovi la respondon al tiu ĉi demando cerbekzerciĝis historiistoj dum cent jaroj.


En julio 1914 ĉiuj en Eŭropo estis konvinkitaj, ke oni batalis en sindefenda milito. Registaroj laboris pene por montriĝi, ke ili ne estis la agresantoj en la komencaj momentoj de la milito, precipe dum la monatoj julio kaj aŭgusto. Tiu estis kerna supozo de la ideo, ke vastaj armeoj da soldatoj kiuj estus bezonataj por la milito ne povus esti rekrutigataj por agresmilito.


Socialistoj, kiuj nombris pluraj milionoj en 1914 ne estus apogintaj agresan eksterlandan politikon kaj emus aliĝi nur al sindefenda milito. Francoj, belgoj, rusoj, serboj kaj britoj estis konvinkitaj, ke ili vere estis implikitaj en sindefenda batalo por justaj celoj. Aŭstroj kaj hungaroj estis batalantaj por venĝi la morton de Francisko Ferdinando.


Germanoj estis konvinkitaj, ke la najbaraj landoj “trudis la glavon” en la germanajn manojn, kaj estis certaj, ke ili ne komencis la militon. Se ne estis ili (kiuj malgraŭ ĉio invadis Belgion kaj Francion en la komencaj semajnoj de la milito) kiu, do, kaŭzis la militon?


Por la venkintoj, tiu estis facila demando por respondi. Ili interkonsentis ĉe la packonferenco de Versajlo en 1919, ke Germanio kaj ĝiaj alianciĝintoj estis respondecaj por kaŭzi la militon. Bazita sur tiu decido oni postulis vastajn kompensojn pro la perdoj kaŭzitaj de la milito. La tiel nomata “militkulpeca deklaro” direktis la longan debaton pri la kaŭzoj de la milito.


Ekde 1919 registaroj kaj historiistoj okupataj pri tiu demando kiel reviziistoj (ili volis revizii la verdikton de Versajlo) konfliktis kun kontraŭreviziistoj konsentintaj kun la trovoj de la venkintoj. Sennombraj publikaĵoj kaj dokumentoj fariĝis haveblaj por pruvi la senkulpecon de Germanio kaj la kulpecon de aliaj.


Dum la intermilita periodo similaj opinioj influis novan interpretadon plu emfazante la senkulpecon de Germanio kiel kaŭzanto de la milito, sed anstataŭe identigas la malsukceson de la alianciĝinta sistemo antaŭ 1914. Tiu interkonsentita opinio daŭris tra la dua mondmilito kaj plue.


La plej granda kontesto al tiu interpretado estis jam vaste konata en Germanio de la 1960aj jaroj, kie la historiisto Fritz Fischer publikigis tute surprize novan tezon, kiu minacis renversi la interkonsenton pri la veraj kaŭzoj de la milito. Germanio, Fisher argumentis, ja havis la plej grandan parton de la respondecoj pri la eksplodo de la milito. Aldone, la gvidantoj de Germanio intence ekkomencis la militon kun la celo adopti viglan internacian politikon mirege similan al la naciismo de Hitlero en 1939.


En la lastaj jaroj la opinio de Fisher siavice ankaŭ estis reviziata. Historiistoj revenis al la argumentoj de la intermilitaj jaroj. Nun la fokuso estis la rolo de Rusio kaj Francio dum la komenco de la milito aŭ ĉu la brita registaro vere estis farinta ĉion eblan por eviti la militon en 1914. Oni ankaŭ malemfazigis la rolojn de Germanio kaj Aŭstrio-Hungario.


Post cent jaroj da debatoj ĉiuj imageblaj interpretoj de la kaŭzoj de la milito ŝajne estis pluesplorataj, reviziataj aŭ forigitaj. Ĉi tiu polemiko daŭros almenaŭ aliajn cent jarojn.

Saturday 1 February 2014

DATUMARO



(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Februaro, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )
 
Interreto refasonis la manieron kiel la homaro komunikiĝas. Ĝi ŝanĝis la metodon kiel entreprenoj komercas, registaroj funkcias kaj homoj vivas.

Iom malpli konata estas tio, ke nun estas pli da informoj ŝvebantaj en la aero ol iam antaŭe, kaj tiuj samaj informoj estas uzataj por eksterordinare novaj celoj.

Oni povas nun lerni el granda datenaro kun rezultoj kiujn oni ne povus antaŭe kompreni per la simpla analizado de malgrandaj kvantoj da informoj.

En la jaro 2000 nur kvarono de la mondaj informoj estis enregistrita sur ciferecaj arkivoj. La resto restis konservita sur papero, mikrofilmo kaj sur alispecaj analogaj medioj.

Ĉar la kvanto da ciferecaj datumoj plivastiĝas galope kaj duobliĝas ĉirkaŭ ĉiu tria jaro la situacio nun rapide inversiĝis. Hodiaŭ malpli ol 2% de ĉiuj konservitaj informoj ne estas en cifereca formo.

La trakto de grandaj kvantoj da informoj postulas profundajn ŝanĝojn en la maniero kiel informoj estas analizataj. Inter aliaj plej gravas la ordigo kaj uzo de amaso da informoj, ol la decido favori malgrandajn kvantojn aŭ nur specimenojn en la maniero kiel statistikistoj faris dum jardekoj. Oni devas direkti siajn preferojn al pura, nedifektita datumaro kaj eviti la elekton de malordigitaj informoj. En multaj okazoj oni devas rezigni la serĉadon por trovi la kialon pri aferoj, sed akcepti alternative korelaciojn.

Granda datumaro helpas respondi al kio, sed ne al kial pri la stato de la aferoj, kaj tio kutime sufiĉas.

Big data (anglalingva esprimo uzata por difini datumaron tre grandan kaj kompleksan, malfacile analizeblan nur per la uzo de tradiciaj datumanaliziloj) eble povos ŝanĝi la manieron, kiel oni perceptas la mondon. Ĉar pli kaj pli da datumaro estas aldonata kun la intenco kompreni eventojn kaj fari decidojn, oni nun ŝajne trovos, ke pluraj aspektoj de la vivo estas probabloj anstataŭ certecoj.

Pluraj sciencistoj kredas, ke big data originis dum la cifereca revolucio de la 1980aj jaroj pro la progreso de mikroprocesoroj, inteligentaj algoritmoj kaj el la ĝenerala uzo de komputiloj kun grandkapabla memoro kaj programaro ebligantaj samtempan analizon de pli granda kvanto da informoj en orda maniero.

Komputiloj kaj interreto kontribuas al big data pro la malaltigo de la kostoj pri kolektado, traktado, konservado kaj interŝanĝado de informoj. Sed en la kerno, big data estas nur la lasta ŝtupo de la homaro en la serĉo por la kompreno kaj kiomo de la mondo.

Big data ankaŭ helpas la evoluigon de klareco en demokratia administrado. Kelkaj rekomendas la ideon pri “publika datumaro”, kiu iras preter la leĝojn de libera informado nun tre oftajn en disvolviĝintaj demokratioj.

Apogantoj de la movado pri libera informado insistas ĉe registaroj por ke la vasta kvanto da informoj konservata de la ŝtato estu facile alirebla por publika konsultado. En alia flanko, registaroj devas protekti siajn ŝtatanojn kontraŭ nedezirinda merkata superrego de grandaj kompanioj, kiuj amasigas grandegajn kvantojn da informoj pri siaj klientoj kaj iliaj vivmanieroj.

Intertempe, maltrankviliĝo pri manko de privateco en la konservado de informoj pliintensiĝas ĉar ju pli da informoj estas aldonataj al datumbazoj des pli riske la privataj informoj fariĝas publike alireblaj, kaj tiun alireblecon la nunaj teknologioj kaj leĝoj apenaŭ traktas.

Registaroj bezonos protekti siajn ŝtatanojn kaj merkatojn kontraŭ la misuzo de big data kontraŭe big data riskos fariĝi big brother. En ĉiuj landoj, sed aparte en la nedemokratiaj, big data pliintensigas la ekzistantan nesimetriecon de forto inter la ŝtato kaj la popolo.

Big data pretas ŝanĝi la manieron kiel oni vivas, laboras kaj pensas. La monda percepto fundamentita sur la graveco de kaŭzo kaj efekto nun estas defiata de la supereco de la korelativeco.

La posedo de scio, kiu iam signifis komprenon de la pasinteco nun eksignifas kapablon prognozi la estontecon. La defioj farataj de big data ne estas facile solveblaj. Ili estas simple la sekvanta ŝtupo en la senfina debato por la plej bona kompreno de la mondo.

Big data estas rimedo kaj ilo. Sed la centra distingo inter ili estas la malkapablo prognozi la homan instinkton, hazardon kaj eĉ erarojn. Ĝi celas informi anstataŭ klarigi. Ĝi kondukas nin al kompreno aŭ miskompreno, depende de la maniero kiel ĝi estas traktata.

Esence, big data signas la momenton kiam informsocio finfine plenumos la promeson sugestitan en sia nomo. Datumaro ĉefrolos. La ciferecaj bitoj amasigitaj povas nun esti uzataj en nova maniero por servi novan celon kaj malŝlosi novajn valorformojn. Adopto de tia teknologio estos prudenta nur post kompreno de ne nur ĝia povo sed ankaŭ de ĝiaj limigoj. Sed tio postulos novan pensmanieron kaj defios instituciojn kaj socianojn.
















EŬROPA INTEGRIĜO


(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Februaro, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net ) La Eŭropa Unuiĝo naskiĝis el la cindroj de la dua mondmilito kaj el la turmentiĝo de la frumalvarma milito kiel projekto por la konstruo kaj daŭrigo de paco kaj prospero tra la kontinento. Por plenumi sian mision en la 21a jarcento ĝi bezonas paŝi antaŭen al pli granda
integriĝo.

Malpreciza mandato kaj manko de institucia klareco estas la kerno de la kurantaj problemoj de la organizo.


Krom se la triopo Eŭropa Komisiono, Eŭropa Konsilio kaj Eŭropa Parlamento povos akiri legitimecon inter la eŭropaj ŝtatanoj kaj transformi la Eŭropan Unuiĝon en veran federacian unuiĝon kun komunaj fiskaj kaj ekonomiaj politikoj harmonie al la eŭro, la komuna valuto, Eŭropo maltrankviliĝos pri sia estonteco kaj daŭre trovos, ke ĝia socia modelo estos ruinigita de pli kaj pli konkuranta tutmonda ekonomio.

La unua paŝo antaŭen devas esti la disvolvigo de strategio bazita sur ekonomia kresko kaj sekve eskapi el la kuranta ŝuldokateno. Strukturaj reformoj nur povas sukcesi en ligo kun kreska prognozo.

Por subteni reformon, la unuiĝo bezonas klaran vojon pri legitimeco sed, en alia flanko, limigitan centran administradon. Por tio estus necesa la kreado de administra instanco rekte sub la ekzamenado de la eŭropaj ŝtatanoj kaj konsekvence agnoski la plifortigon de la Parlamento kiel malalta leĝofara ĉambro kaj la Konsilio kiel altĉambro.

La ŝlosilo por la kreado de federacia Eŭropo kun legitimitaj regantaj institucioj restas sur la taŭga efektivigo de la principoj pri subvencieco, kie la plej altaj niveloj de la registaro kontrolos nur tiujn funkciojn kaj respondecojn, kiuj ne povos esti plenumataj en plej malaltaj niveloj.

Proponantoj de federacia Eŭropo bezonos prezenti sian kazon al kreskante skeptika eŭropa publiko. Ne sufiĉos reliefigi nur la gajnojn de unuiĝinta kontinento havanta la plej grandan merkaton kaj liberan movon de laborfortoj kaj kapitalo en la mondo, sed ankaŭ rekoni la netaŭgecon de la ekzistantaj strukturoj de Eŭropo se la kontinento volas sukcesi en la kreskanta tutmondiĝo.

Eŭropo havas hodiaŭ 7% de la monda loĝantaro, fabrikas 25% de la produktaĵoj en la mondo kaj kalkulas je 50% de la monda sociala elspezo. Sen iu ajn reformo la financado de ĝia malavara ŝtata bonfara servo fariĝos pli kaj pli malfacila en la treege konkuranta internacia ekonomia medio.

Historio donis kelkajn ekzemplojn de sukcesaj politikaj federacioj. En la 1780aj jaroj Usono estis maldense loĝata manpleno de novaj ŝtatoj kun komunaj kulturo kaj lingvo, sed la ekzemplo ne taŭgas por la hodiaŭa Eŭropo. Homoj loĝantaj en la svisaj kantonoj bezonis jarcentojn por konatiĝi unu kun la aliaj. Kaj tiam sekvis longa konfederacia periodo antaŭ ol moviĝi al plena federacio en 1848. Tiu transiro nur plenumiĝis post historia momento de grandaj puŝoj inter liberaluloj kaj konservativuloj, protestantoj kaj katolikoj.

Lasinte jardekojn de iompostioma integriĝo malantaŭ ĝi kaj nun troviĝante ene de rapide moviĝanta mondo antaŭe, Eŭropo devos plenumi la movon al plena politika unuiĝo post jaroj aŭ jardekoj, kaj ne post jarcentoj. Tamen sekvi la svisan modelon estus utile.

Liberaj merkatoj estas gravaj precize ĉar ili permesas homojn sen komuna identeco labori kune, eĉ se ili malamas sin reciproke. Tiaspeca integriĝa procezo bone funkciis en Eŭropo ĝis nun, sed por solidigi tiuj atingojn la eŭropaj institucioj devas sekvi la sukcesojn jam plenumitajn de la merkatoj. Tiuj institucioj devos esti limigitaj al provizo de servoj de komuna intereso, kun minimuma interveno en la ordinara vivo de la naciaj membroŝtatoj.

Eŭropo bezonas fortan sed limigitan centran administradon entenantan kiel eble plej multe da loka diverseco kaj ekvilibro de prioritatoj. Ŝtata administrado pli bone funkcias ĉar ĝi estas pli respondeca kaj legitima al siaj ŝtatanoj se ĝia amplekso estas malgranda. Kontraŭe, merkatoj pli bone funkcias en granda skalo.

Sektoro nepre bezonanta pli centran reguligon kaj institucian direkton estas tiu de financoj.

Estas kritikinda la ideo, ke membroŝtatoj konservu malsamajn regulojn ene de komuna kaj integrita spaco kie financaj institucioj funkcias libere. La foresto de unuforma regularo kaŭzos maltrankvilon en la evento de estontaj financaj krizoj pro la novaj konkurantaj defioj de la tutmonda ekonomio. Eŭropaj landoj devas ankaŭ konsenti pri la reciproka traktado de la pagbilanco de la eksterlanda komerco kaj pri la harmoniigo de minimuma taksado kun la celo financi la komunan eŭropan buĝeton.

Kvankam federacia Eŭropo devas esti malfermita al ĉiuj eŭropaj membroŝtatoj tamen la demokratiaj registaroj de ĉiuj ŝtatoj devos decidi ĉu estas longdaŭra intereso la aliĝo al la federacio aŭ anstataŭe elekti eksiĝon, kaj ne simple akcepti la kondiĉojn truditajn de altaj instancoj. Estas iluzio la kredo, ke forta politika unuiĝo povas esti konstruata sur malforta lojaleco rezultinta de riproĉeblaj traktatoj. Ĝi devas fonti el popola mandato.

Specifaj solvoj por la politika funkciado de unuiĝinta Eŭropo ne mankas.
La Eŭropa Parlamento povus elekti la ĉefdirektoron de la Eŭropa Komisiono, kiu siavice organizus kabineton de ministroj el la grandaj politikaj partioj funkciantaj en la parlamento. Tio inkluzivus financan ministron kun la kapablo meti impostojn kaj pretigi konsiderindan buĝeton por la tuta Eŭropa Unuiĝo. La fokuso de la financa ministro estus makroekonomia kunordigado, kaj ne mikroekonomia administrado.

Aliaj postenoj en la kabineto respondecus pri la supernacia eŭropa administrado de la defendo, eksterlanda politiko, energifontoj, infrastrukturo kaj simile. Decidoj pri aliaj aferoj estus respondeco de la naciaj registaroj ene de la federacio. La Eŭropa Kortumo de Justico arbitracius disputojn inter la Komisiono kaj la membroŝtatoj.

Tamen la kerna faktoro nun estas, ke la kuranta sistemo ne funkcias kontentige. Elekto de pli intima integriĝo ol la nuna pli malpli libera sistemo estus multi pli prudenta kaj alloga.

TELEAVIOJ

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Januaro, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )

Konvencia militado estas formo de militado kondukata per la uzo de konvenciaj armiloj kaj batalkampaj taktikoj inter du aŭ pliaj ŝtatoj en malfermita konfronto. La fortoj en ambaŭ flankoj estos tre bone difinitaj kaj batalas uzante armilojn precipe celantajn la kontraŭan armeon sen la uzo de kemiaj, biologiaj aŭ nukleaj armiloj.

Kelkaj kritikistoj komencas ekzameni la valoron de regulaj armeoj kie soldatoj frontas kaj konvenciajn kaj nekonvenciajn fortojn je neatenditaj okazoj kaj lokoj. La sukceso de la batalo dependos de informaliro kune kun rapida analizo kaj kompreno de la situacio dum la batalo.

En ampleksa koncepto malinstigo al milito estas bazita sur la kapablo venki batalantojn kaj surogatajn militistojn de malamikaj ŝtatoj. La militoj en Irako kaj Afganio montris, kiel grava estis por la alianciĝintaj armeoj la ebleco batali kontraŭ ne nur regulaj armeoj sed ankaŭ neŝtataj organizoj.

Intencaj planitaj ekstermadoj uzante teleaviojn (senhoma aera veturilo konsistanta el telekomandata roboto, angle drone) fariĝis ofta kontraŭterorisma praktiko.

Ekde tiam, kapabligitaj de grandegaj progresoj en informado kaj komputila teknologio teleavioj fariĝis nerezisteble allogaj al militaj kaj policaj fortoj tra la disvolviĝintaj landoj liverante financan abundon por la fabrikantoj.

Nuntempe, la gamo de teleavioj varias inter grando simila al eta kolibro uzata precipe por aera observado ĝis la grando de aviadilo kapabla porti misilojn. Miniaturigo promesas la konstruon de teleavioj nutrataj de sunenergio ne pli grandaj ol insekto kun la kapablo flugi senfine aŭ stiritaj en konstruaĵojn kun la celo spioni aŭ mortigi.

Kelkaj teleavioj estas nun komerce uzataj en diversaj manieroj. Sed ilia milita uzo fariĝis la fokuso de la atentoj. En la komenco ilia uzo estis precipe por observado kaj kontrolado de suspektindaj movoj. Nun kelkaj registaroj aprobas ilian uzon por intence planitaj eliminadoj. La teleavioj spuras kaj atakas identigitajn militantojn aŭ individuojn, kies konduto observata per la teleavioj redonas modelon de tipa militanteco.

Teleavioj estas iloj. Spiti ilian taktikajn kaj teknologiajn trajtojn ili ne ŝanĝas la fundamentan naturon de milito. La uzado de teleavioj kaj specialaj armeoj malpligrandigas la kostojn, riskojn kaj postlasaĵojn.

Kiel ĉiu militago teleaviaj atakoj spronas neatenditajn sociajn kaj politikajn konsekvencojn kaj efektive trans la kontrolo de la militantoj.

Liberalistoj reflekse enkadrigas intencajn planitajn ekstermadojn kiel atencojn kontraŭ konstitucia kaj internacia juro. Malsame ol torturo, intence planitaj ekstermadoj estas jure akceptataj sub certaj kondiĉoj. La elekto kiun leĝon apliki estas kelkfoje politika decido anstataŭ sekvi deklaron bazitan sur vidpunkto pure jura.

Milito kontraŭ terorismo komenciĝis en pli granda skalo post la atako de la 11 septembro 2001 al la ĝemelaj turoj en Nov-Jorko kaj kreis atmosferon de timo en kiu civitanaj rajtoj, moralaj konsideroj kaj ofte internacia juro havis rolon nur kiel pasive observantaj instancoj.

Estas pli kaj pli klare, ke teleaviaj atakoj plejparte anstataŭigas infanteriajn soldatojn. La proporcio de la kostefekto dependas de la politika celo de la konflikto kaj strategiaj cirkonstancoj de la atako.

La absoluta manko de respondeco povas konduki al senbrida uzo de teleavioj en militado. Nerealaj konceptoj pri militado en moderna mondo fiaskas redoni la veran nocion pri kio estas konflikta zono. Ekster armkonflikta zono la pereo de civila spektanto rezulte de la flankaj konsekvencoj de teleavia atako ne povas esti tolerata. Laŭ la vidpunkto de la armeo, la teleavia programo estas esence sekreta operaco, kiu estas relative malmultekosta rilate monon kaj pereojn se komparata al konvencia militado.

Adopto de teleavia teknologio estas perdita kaŭzo en longdaŭra periodo, kaj povos konduki al nova konkuro de armado kaj sekvi starigi la fondojn por internacia sistemo, kiu estas pli kaj pli perfortema, malstabila kaj dividita inter tiuj havantaj teleaviojn kaj tiuj kiuj estas la viktimoj de ties atakoj.