Thursday 4 April 2013

HOMOJ KROMDOMAJ

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Aprilo/2013) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )

Laŭ la oficialaj ciferoj de la censo 2011 preskaŭ 250.000 homoj posedas duan domon en Londono, en kiu ili nur partatempe loĝas. Tiuj inkluzivas feriodomojn, domojn uzatajn de geparoj kiuj pasigas la tempon inter du loĝejoj, tiujn loĝatajn nur de laboristoj dum labortagoj kaj domojn de studentoj.

La kalkuloj estas rezulto de la unua oficiala censigo pri la nombro de kromdomoj posedataj en la brita ĉefurbo kaj kaŭzis koncernon pri la nivelo de la parta okupiteco de domoj en urbo kun grandaj postulo kaj manko de malmultekostaj loĝejoj. Kiel flanka efekto, la situacio kaŭzas la altiĝon de luprezoj je niveloj neniam antaŭe registritaj.

La statistikoj ampleksas nur domojn loĝatajn de persono dum 30 tagoj aŭ plie, kaj ne inkluzivas domojn aĉetitajn kun la sola celo al luigo aŭ por similaj investaĵoj.

Multaj domoj nur apartenas al londonanoj loĝantaj parton de la jaro en Francio kaj Hispanio, kie ili ankaŭ posedas domon. Aliaj apartenas al eksterlandaj laboristoj loĝantaj en Londono, kiuj siavice ankaŭ pasigas parton de la jaro eksterlande kun siaj familioj en la devenlando.

La financa kvartalo City havas la plej densan numeron da kromdomoj. Entute, 18,5% de la loĝantaro de tiu distrikto havas sian duan domon tie kaj la unuan alie.

SEKULARIGO


(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Aprilo/2013) kaj estas kopirajto © de www.monato.net )
 
Sekularigo minacas britan socion, diris baronino Warsi, estro de altnivela brita delegacio dum oficiala vizito al la Papo.

Ŝi aldonis, ke sekularismaj aktivistoj akaparas socian vivon. Plej klara ekzemplo estas la malpermeso en kelkaj lokoj vidigi aŭ porti religiajn signojn ene de registaraj konstruaĵoj aŭ lokoj kie religio estas periferia aŭ malpligravigita en la publika sfero.


Baronino Warsi, la unua islamanino servanta kiel ministro, komentis, ke unu el la plej maltrankviligaj aspektoj de tiu aktivismo estas ĝia kerna netoleremo. Ĝi montras similajn trajtojn de totalisma reĝimo, rifuzante la rajton je religia identeco. Ŝi opiniis, ke la plej bona maniero kuraĝigi socian harmonion estas meti kristanismon en la centron de la publika vivo. “Tre ofte oni suspektas pri kredo en Eŭropo pro la baza miskoncepto, ke por la kreado de egaleco inter la minoritatoj oni bezonus forviŝi sian religian heredaĵon. Homoj devas senti sin fortaj pri siaj religiaj identecoj kaj pli certaj pri siaj kredoj”, ŝi finis.