Tuesday 4 June 2013

ETULOJ EN INTERRETO


(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Majo/2013) kaj estas kopirajto ©de www.monato.net )
 
Laŭ raporto de OFCOM, la brita reguliga agentejo pri brodkasto kaj aliaj komunikiloj, 37% de la britaj infanoj en la aĝoj de 3 ĝis 4 uzas interreton por retumi, ludi videoludojn kaj spekti filmojn.
 
La statistikoj estas parto de pionira studo pri uzo de komputiloj fare de infanoj en antaŭlerneja aĝo. Oni ankaŭ trovis, ke infanoj pasigas pli ol ses horojn semajne ludante videoludojn.

La adopto kaj uzo de diversaj aŭdvidaĵoj kreskas je rapida paŝo inter infanoj, precipe la posedo de plurfunkciaj telefonoj kaj la sendado de tekstmesaĝoj (SMS). Kelkaj gepatroj strebas akompani la teknologian evoluon uzatan de siaj geinfanoj kaj ne komprenas kiel fari por protekti ilin kontraŭ la danĝera misuzo de komunikiloj.

La raporto ankaŭ malkaŝis, ke kreskanta nombro da antaŭadoleskaj gejunuloj aperigas siajn personajn informojn sur interkonaj retejoj kiel Fejsbuko, kaj infanoj inter la aĝoj de 8 ĝis 11 sendas averaĝe 41 tekstmesaĝojn semajne, kaj konstatis, ke knabinoj sendas tiom pli da mesaĝetoj, ol knaboj.

Alia konstato de la raporto estis, ke interreto nun transprenas televidon kiel ĉefa influhava rolanto en la ĉiutaga vivo de infanoj. Por la unua fojo gejunuloj inter la aĝoj de 12 ĝis 15 pasigas tiom da tempo retumante, kiom da spektante televidprogramojn, entute 17 horojn semajne. Tio eble devenas de la fakto, ke nun du trionoj de la gejunuloj en la aĝogrupo de 12 ĝis 15 posedas plurfunkciajn telefonojn, kaj por ili poŝtelefonoj estas pli gravaj ol aliaj komunikiloj, inkluzive de televido.

No comments:

Post a Comment