Tuesday 4 June 2013

DEMOKRATIA FATALO

(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Junio/2013) kaj estas kopirajto ©de www.monato.net )


La ĉefaj demokratiaj ŝtatoj en la mondo spertas krizon de memfido. En 2013 tiu krizo pliintensiĝos precipe en Usono, Eŭropa Unio, Japanio kaj Hindio, landoj batalantaj kontraŭ administraj problemoj.

Oni povas trovi spurojn de tiu problemo dum la financa krizo en 2007-08. Okcidentaj demokratioj ankoraŭ baraktas kontraŭ kreskantaj ŝuldoj, deficitoj kaj malrapida ekonomia kresko. Troa fido al libera entreprenemo dum la dudek jaroj kiuj sekvis la falo de la muro de Berlino komencis ŝanceliĝi. Anstataŭe oni nun debatas pri politikaj sistemoj, kiuj ŝajnas neeblaj reagi al la severaj ekonomiaj problemoj.

En Usono politiko ne baldaŭ moviĝos en iun ajn direkton. Kvankam usonaj politikistoj amas pretendi, ke ili apogas dupartiecon tamen la realo estas tio, ke kongresa politiko fariĝis pri akra kaj ideologia, kaj politikistoj trovas pli malfacile kompromisi preter la partiaj principoj. Dum 2013 Usono strebos por formi koherajn politikajn programojn kaj por stimuli la revigligon de la ekonomia kreskado kaj traktado de la nacia ŝuldo. La negativa rezulto kondukos al la falo de la publika fido je alarmaj niveloj.


La etoso en Eŭropo ankoraŭ estos pesimisma. Nur la interveno de la Eŭropa Centra Banko povos eviti la disfalon de la komuna valuto eŭro. La ĉefaj ekonomiaj fortoj de Eŭropo ankoraŭ frontos problemojn. Francio, Britio kaj Germanio suferos pro recesio dum 2013. Intertempe, Italio kaj Hispanio baraktos kontraŭ striktaj severecprogramoj.


La Eŭropa krizo etendiĝos de ekonomio al politiko. Klopodoj akcepti monan kaj politikan unuiĝon per la kreado de pli granda eŭropunia buĝeto kaj strikta centra kontrolo pri naciaj fiskaj politikoj puŝos politikistojn sub la lupeon de la publika opinio, precipe en landoj kun kreskanta malinklino al eŭropa integriĝo.


Multaj okcidentaj politikistoj studis la situacion de Japanio, kie la krevo de la financa kreskego portis du jardekojn da malrapida ekonomia disvolviĝo kaj kreskantan publikan ŝuldon. Dum tiu periodo en Japanio plimultiĝis la serio da reformigaj politikistoj el kiuj ĉiuj fiaskis en la serĉado por trovi la solvon de la fundamentaj problemoj de la lando. Ĉi tiu deprima modelo daŭros dum 2013.


Hindio ŝatas fanfaroni pri la grandeco de sia demokratio kiel la plej granda en la mondo, sed abomenas neglektojn de siaj politikistoj. En 2012 la malneta enlanda produkto (MEP) malrapidis je 6% en la lando aspiranta duoblaciferan kreskon. Kolero kontraŭ korupto pliintensiĝas. Tamen en 2013 Hindio probable estos la plej sukcesa inter la aliaj ambiciaj demokratioj en la progresigo de ekonomiaj reformoj.


La Mezoriento, konsiderata la granda espero por la tutmonda demokratio sekve de la araba printempo, portas por 2013 neklaran mesaĝon. Ekonomiaj problemoj, floranta violento kaj la ribelo de islamaj aktivistoj en Egipto, Libio kaj Tunizio revigligos la diskuton pri tio, ke la regiono ankoraŭ ne estas preta por demokratia vivo.

En la sinsekvo de okazoj de la jaroj 1930aj kaj ne tre intense dum la 1970aj la mondaj demokratioj perdis sian memfidon kaj aŭtokrataj alternativaj reĝimoj gajnis prestiĝon. Se tio tre malverŝajne reokazos en 2013 ĉar la du plej aŭtokrataj potencoj en la mondo ankaŭ frontas kreskantajn problemojn.


En Rusio, konsiderata de kelkaj duondemokratio, la registaro frontas, almenaŭ en la grandaj urboj, popolajn protestojn kiuj rifuzas formorti. Dume, nova ĉina gvidantaro enposteniĝis sed nur post periodo de malfermita grupinterna batalado en la pinto de la komunista partio, kiu evidentigis la nestabilecon, obskurecon kaj mankon de legitimeco de la ĉina politika sistemo.


Resume, kvankam la mondaj ĉefaj demokratioj suferos alian malfacilan jaron dum 2013, tamen ili ankoraŭ blufos pri siaj interna stabileco kaj ekstera legitimeco, kiuj kaŭzos envion al la aŭtokratoj en Pekino kaj Moskvo.



No comments:

Post a Comment