(Koncizigita versio
de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Aprilo/2013) kaj
estas kopirajto ©
de www.monato.net )
Laŭ la oficialaj
ciferoj de la censo 2011 preskaŭ 250.000 homoj posedas duan domon en
Londono, en kiu ili nur partatempe loĝas. Tiuj inkluzivas
feriodomojn, domojn uzatajn de geparoj kiuj pasigas la tempon inter
du loĝejoj, tiujn loĝatajn nur de laboristoj dum labortagoj kaj
domojn de studentoj.
La kalkuloj estas
rezulto de la unua oficiala censigo pri la nombro de kromdomoj
posedataj en la brita ĉefurbo kaj kaŭzis koncernon pri la nivelo de
la parta okupiteco de domoj en urbo kun grandaj postulo kaj manko de
malmultekostaj loĝejoj. Kiel flanka efekto, la situacio kaŭzas la
altiĝon de luprezoj je niveloj neniam antaŭe registritaj.
La statistikoj
ampleksas nur domojn loĝatajn de persono dum 30 tagoj aŭ plie, kaj
ne inkluzivas domojn aĉetitajn kun la sola celo al luigo aŭ por
similaj investaĵoj.
Multaj domoj nur
apartenas al londonanoj loĝantaj parton de la jaro en Francio kaj
Hispanio, kie ili ankaŭ posedas domon. Aliaj apartenas al
eksterlandaj laboristoj loĝantaj en Londono, kiuj siavice ankaŭ
pasigas parton de la jaro eksterlande kun siaj familioj en la
devenlando.
La financa kvartalo
City havas la plej densan
numeron da kromdomoj. Entute, 18,5% de la loĝantaro de tiu distrikto
havas sian duan domon tie kaj la unuan alie.
No comments:
Post a Comment