(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo
aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Junio 2012) kaj estas
kopirajto de © www.monato.net )
La brita ĉefministro, David Cameron,
faris promeson, ke Britio neniam cedos la suverenecon de la
Falklandaj Insuloj kontraŭ la deziroj de ties insulanoj. La defioj
de Argentino kontraŭ la rajto je
memregado de la insuloj estas malakcepteblaj.
Li kondamnis la
malpravigajn kaj malproduktivajn klopodojn de la argentina registaro
cele la disrompon de ŝipaj ligoj al la insuloj. Cameron diris, ke
“Argentino daŭrigas siajn malpravigajn klopodojn por la disrompo
de navigado ĉirkaŭ la insuloj kun la intenco haltigi legitiman
komercadon”. Lia interveno okazis post kiam Argentino persvadis
grupon da Sud-Amerikaj landoj malpermesi la endokiĝon de ŝipoj
flirtigantaj la flagon de la insuloj en iliaj havenoj.
Cameron diris,
ke Britio ĉiam subtenos sian devon al la sekureco kaj prospero de
siaj transmaraj teritorioj. Li reasertis al la falklandaj insulanoj,
ke la brita registaro batalos kontraŭ ĉiuj postuloj de Argentino
pri suvereneco. “La rajto al memregado estas la fundamento de nia
politiko. Britio neniam traktos la suverenecon de la insuloj krom en
la kazo se la insulanoj tion deziros. Nenia speco de demokratio povus
fari alimaniere”, diris la ĉefministro.
La malpermeso
fare de la Mercosur-grupo – kiu ankaŭ inkluzivas Brazilon,
Paragvajon kaj Urugvajon estas la plej lasta flamiĝo inter Argentino
kaj Britio pri la disputo de la insuloj. Argentino havas longdaŭran
postulon rilate la suverenecon de la insuloj, kiujn ĝi nomas
Malvinoj, kaj reagis kolere kiam Britio permesis la submaran
prospektoradon de nafto ĉirkaŭ la insuloj.
En la fino de
sia mesaĝo, la ĉefministro diris, ke li volas “pozitivan
interrilaton kun Argentino, sed la sinteno de la argentina registaro
koncerne la insulojn estas netolerebla”.
No comments:
Post a Comment