(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO ( Aŭg/Sep 2012) kaj estas kopirajto de © www.monato.net)
Efikaj kaj favoraj impostaj leĝoj pri
domposedo en Britio instigis riĉegajn eksterlandanojn aĉeti luksajn
domojn en centra Londono en la jaro 2011 en valoro supera al 5
miliardoj da eŭroj.
Londono posedas la titolon de la plej
multekosta apartamento en la mondo post la vendo de
tegmentapartamento kontraŭ la sumo de 163 milionoj da eŭroj en la
prestiĝa kvartalo Knightsbridge.
Pli ol 3/4 de la proprietaĵoj super
la prezo de 6 milionoj da eŭroj estis venditaj al internaciaj
aĉetantoj.
La milionuloj elektas Londonon ĉar la
urbo havas la statuson de vere kosmopolita metropolo, kaj britaj
impostoleĝoj rilate al proprietaĵoj estas tre indulgaj kaj malpli
altaj en komparo kun aliaj disvolviĝintaj landoj.
Estas aparte bonefike aĉeti
proprietaĵon en Britio ĉar la brita leĝaro permesas personon fari
aĉeton pere de eksterlande registrita firmao kun reduktita imposto
aŭ, en kelkaj kazoj, impostimune. Rezulte de tiu sistemo, Britio
perdas ĉiujare 1 miliardon da eŭroj pro nepagitaj impostoj fare de
riĉaj aĉetantoj.
Proprietaĵoj en Londono estas konsiderataj sekuraj investaĵoj en tempoj de konfliktoj, kiel tiuj okazantaj en la Meza Oriento kaj en landoj de la iama Sovetunio. Aĉetontoj ankaŭ favoras Londonon pro la simpleco de la dokumentaro prezentota dum la negocado kaj la relative simplaj leĝaj teknikaĵoj regulantaj la aĉeton de proprietaĵoj.
Pro la kreskanta nestabileco en la
mondo homoj venas al Londono por konservi siajn vivonivelojn. Manko
aŭ abundo de mono ne estas kaŭzo de ĉagreno por tiuj novaj
loĝantoj.
No comments:
Post a Comment