La rezulto de ampleksa
esploro ĵus publikigita defiis unu el la asertoj pli konataj por la
prevento de kardiovaskulaj malsanoj.
Restudante la rilaton
inter saturita graso kaj kormalsano sciencistoj konkludis, ke ne
estas definitiva pruvo, ke la manĝado de viando, butero aŭ fromaĝo
estas malbona por la koro. Ili ankaŭ konkludis, ke ne estas
definitiva certeco, ke la “bonaj grasoj” (plurmalsaturitaj)
trovitaj en olivoleo, avokadoj kaj migdaloj vere protektas la koron
kiel antaŭe kredate.
La esplorado
publikigita en la Revuo de Interna Medicino de la Usona Fakultato de
Medicinistoj – unu el la plej gravaj sciencaj revuoj en la mondo –
estis farata de internacia teamo de sciencistoj el la Universitato de
Kembriĝo, Anglio. La aŭtoroj reviziis 72 sciencajn artikolojn
verkitajn en 18 landoj kun informoj kolektitaj de ĉirkaŭ 600 mil
partoprenantoj.
La esploristoj analizis
ne nur la dieton de la partoprenantoj sed ankaŭ la koncentriĝon de
graso en la sangofluo. Ili konkludis, ke la nuntempaj pruvoj ne klare
subtenas la rekomendojn kiuj favoras la konsumadon de
plurmalsaturitaj grasoj kaj eviton de la plursaturitaj. La sola
konsilo konfirmita de la revizio rilatis al evito de la manĝado de
transgrasoj (malsaturitaj grasoj arte kreitaj) trovataj en biskvitoj,
glaciaĵoj kaj fritaĵoj.
Saturitaj grasoj ĉiam
estis asociiĝintaj al kardiovaskula risko ĉar ili pliigas la
kvanton de la “malbona” kolesterolo trovata en la vaskuloj,
pligrandigante la ŝancojn de infarktoj kaj apopleksioj. Fronte al
tiuj konkludoj sciencistoj defendas revizion de la nunaj rekomendoj.
Lastatempe, aliaj
fakuloj ekdiskutas la veran valoron de grasoj en la disvolviĝo de
kardiovaskulaj malsanoj.
Artikolo publikigita en
la Brita Medicina Revuo venis en konkludon, ke la rekomendo
malaltigi la konsumadon de saturita graso kaŭzis laŭ novaj pruvoj
pligrandiĝon de la risko pri kormalsano. Por pruvi la argumenton, la
aŭtoro de la artikolo menciis la evoluon de la problemo en Usono. En
tiu lando, konsumado de kalorioj trovataj en grasoj malaltiĝis ĉ.
40% en la lastaj 30 jaroj. Tamen, la dikeco de ordinara homo kreskis
en tiu sama periodo. Unu el la klarigoj pri tiu inversaĵo estas la
fakto, ke la nutroindustrio ekvilibrigis la konsumofalon de graso per
aldono de pli da sukero.
Dume, specialistoj pri
kardiologio ne intencas ŝanĝi la rekomendojn pri limigo de manĝado
de nutraĵoj riĉaj je saturita graso. Nuntempe oni akceptas, ke
maksimume 5% de la energia totalo de dieto de 2000 kalorioj povas
deveni de tiuspecaj nutraĵoj. Sciencistoj interkonsentas, ke la
kulpo ne kuŝas sur unu specifa nutraĵo. Tial estas grave sekvi
sanan manĝomodelon kiel tuton.
No comments:
Post a Comment