(Koncizigita versio de ĉi tiu artikolo aperis sur la paĝoj de la revuo MONATO (Februaro, 2014) kaj estas kopirajto © de www.monato.net ) La Eŭropa Unuiĝo naskiĝis el la cindroj de la dua mondmilito kaj el la turmentiĝo de la frumalvarma milito kiel projekto por la konstruo kaj daŭrigo de paco kaj prospero tra la kontinento. Por plenumi sian mision en la 21a jarcento ĝi bezonas paŝi antaŭen al pli granda
integriĝo.
Malpreciza mandato kaj
manko de institucia klareco estas la kerno de la kurantaj problemoj
de la organizo.
Krom se la triopo Eŭropa Komisiono, Eŭropa Konsilio kaj Eŭropa Parlamento povos akiri legitimecon inter la eŭropaj ŝtatanoj kaj transformi la Eŭropan Unuiĝon en veran federacian unuiĝon kun komunaj fiskaj kaj ekonomiaj politikoj harmonie al la eŭro, la komuna valuto, Eŭropo maltrankviliĝos pri sia estonteco kaj daŭre trovos, ke ĝia socia modelo estos ruinigita de pli kaj pli konkuranta tutmonda ekonomio.
La unua paŝo antaŭen
devas esti la disvolvigo de strategio bazita sur ekonomia kresko kaj
sekve eskapi el la kuranta ŝuldokateno. Strukturaj reformoj nur
povas sukcesi en ligo kun kreska prognozo.
Por subteni reformon,
la unuiĝo bezonas klaran vojon pri legitimeco sed, en alia flanko,
limigitan centran administradon. Por tio estus necesa la kreado de
administra instanco rekte sub la ekzamenado de la eŭropaj ŝtatanoj
kaj konsekvence agnoski la plifortigon de la Parlamento kiel malalta
leĝofara ĉambro kaj la Konsilio kiel altĉambro.
La ŝlosilo por la
kreado de federacia Eŭropo kun legitimitaj regantaj institucioj
restas sur la taŭga efektivigo de la principoj pri subvencieco, kie
la plej altaj niveloj de la registaro kontrolos nur tiujn funkciojn
kaj respondecojn, kiuj ne povos esti plenumataj en plej malaltaj
niveloj.
Proponantoj de
federacia Eŭropo bezonos prezenti sian kazon al kreskante skeptika
eŭropa publiko. Ne sufiĉos reliefigi nur la gajnojn de unuiĝinta
kontinento havanta la plej grandan merkaton kaj liberan movon de
laborfortoj kaj kapitalo en la mondo, sed ankaŭ rekoni la netaŭgecon
de la ekzistantaj strukturoj de Eŭropo se la kontinento volas
sukcesi en la kreskanta tutmondiĝo.
Eŭropo havas hodiaŭ
7% de la monda loĝantaro, fabrikas 25% de la produktaĵoj en la
mondo kaj kalkulas je 50% de la monda sociala elspezo. Sen iu ajn
reformo la financado de ĝia malavara ŝtata bonfara servo fariĝos
pli kaj pli malfacila en la treege konkuranta internacia ekonomia
medio.
Historio donis kelkajn
ekzemplojn de sukcesaj politikaj federacioj. En la 1780aj jaroj Usono
estis maldense loĝata manpleno de novaj ŝtatoj kun komunaj kulturo
kaj lingvo, sed la ekzemplo ne taŭgas por la hodiaŭa Eŭropo. Homoj
loĝantaj en la svisaj kantonoj bezonis jarcentojn por konatiĝi unu
kun la aliaj. Kaj tiam sekvis longa konfederacia periodo antaŭ ol
moviĝi al plena federacio en 1848. Tiu transiro nur plenumiĝis post
historia momento de grandaj puŝoj inter liberaluloj kaj
konservativuloj, protestantoj kaj katolikoj.
Lasinte jardekojn de
iompostioma integriĝo malantaŭ ĝi kaj nun troviĝante ene de
rapide moviĝanta mondo antaŭe, Eŭropo devos plenumi la movon al
plena politika unuiĝo post jaroj aŭ jardekoj, kaj ne post
jarcentoj. Tamen sekvi la svisan modelon estus utile.
Liberaj merkatoj estas
gravaj precize ĉar ili permesas homojn sen komuna identeco labori
kune, eĉ se ili malamas sin reciproke. Tiaspeca integriĝa procezo
bone funkciis en Eŭropo ĝis nun, sed por solidigi tiuj atingojn la
eŭropaj institucioj devas sekvi la sukcesojn jam plenumitajn de la
merkatoj. Tiuj institucioj devos esti limigitaj al provizo de servoj
de komuna intereso, kun minimuma interveno en la ordinara vivo de la
naciaj membroŝtatoj.
Eŭropo bezonas fortan
sed limigitan centran administradon entenantan kiel eble plej multe
da loka diverseco kaj ekvilibro de prioritatoj. Ŝtata administrado
pli bone funkcias ĉar ĝi estas pli respondeca kaj legitima al siaj
ŝtatanoj se ĝia amplekso estas malgranda. Kontraŭe, merkatoj pli
bone funkcias en granda skalo.
Sektoro nepre bezonanta
pli centran reguligon kaj institucian direkton estas tiu de financoj.
Estas kritikinda la
ideo, ke membroŝtatoj konservu malsamajn regulojn ene de komuna kaj
integrita spaco kie financaj institucioj funkcias libere. La foresto
de unuforma regularo kaŭzos maltrankvilon en la evento de estontaj
financaj krizoj pro la novaj konkurantaj defioj de la tutmonda
ekonomio. Eŭropaj landoj devas ankaŭ konsenti pri la reciproka
traktado de la pagbilanco de la eksterlanda komerco kaj pri la
harmoniigo de minimuma taksado kun la celo financi la komunan eŭropan
buĝeton.
Kvankam federacia
Eŭropo devas esti malfermita al ĉiuj eŭropaj membroŝtatoj tamen
la demokratiaj registaroj de ĉiuj ŝtatoj devos decidi ĉu estas
longdaŭra intereso la aliĝo al la federacio aŭ anstataŭe elekti
eksiĝon, kaj ne simple akcepti la kondiĉojn truditajn de altaj
instancoj. Estas iluzio la kredo, ke forta politika unuiĝo povas
esti konstruata sur malforta lojaleco rezultinta de riproĉeblaj
traktatoj. Ĝi devas fonti el popola mandato.
Specifaj solvoj por la
politika funkciado de unuiĝinta Eŭropo ne mankas.
La Eŭropa Parlamento
povus elekti la ĉefdirektoron de la Eŭropa Komisiono, kiu siavice
organizus kabineton de ministroj el la grandaj politikaj partioj
funkciantaj en la parlamento. Tio inkluzivus financan ministron kun
la kapablo meti impostojn kaj pretigi konsiderindan buĝeton por la
tuta Eŭropa Unuiĝo. La fokuso de la financa ministro estus
makroekonomia kunordigado, kaj ne mikroekonomia administrado.
Aliaj postenoj en la
kabineto respondecus pri la supernacia eŭropa administrado de la
defendo, eksterlanda politiko, energifontoj, infrastrukturo kaj
simile. Decidoj pri aliaj aferoj estus respondeco de la naciaj
registaroj ene de la federacio. La Eŭropa Kortumo de Justico
arbitracius disputojn inter la Komisiono kaj la membroŝtatoj.
Tamen la kerna faktoro
nun estas, ke la kuranta sistemo ne funkcias kontentige. Elekto de
pli intima integriĝo ol la nuna pli malpli libera sistemo estus
multi pli prudenta kaj alloga.
No comments:
Post a Comment